Por simpligi sian enuigan laboron kiel specialisto pri statiko ĉeHenschel,fabriko de aviadiloj, li konstruis en 1938 la unuankomputilonZ1. Ĝi legis ordonojn el trukartoj. Ĝi uzis mekanikajn partojn, kiuj ne sufiĉe precize funkciis. Du jarojn poste li plibonigis la maŝinon per uzo de telefonaj relajsoj, nomis la novan aparatonZ2, kaj fondis la entreprenonZuse Apparatebau.
En 1941 Zuse konstruis la unuan funkciantan komputilon en la mondo, laZ3, kiun li vere povis programi. Dum la dua mondmilito Zuse kreisPlankalkül, la unuan universalan programlingvon. Pro la milito li ne povis kontakti komputikistojn el Usono aŭ Anglujo.
La Berlina entrepreno de Zuse detruiĝis per bombo en 1945, sed ili savis la preskaŭ pretanZ4.Ankaŭ en 1945 li edziĝis kun Gisela Brandes en Berlino. La plej aĝa inter kvin infanoj,Horst Zuse, estas hodiaŭ profesoro pri informadiko.Post la milito li fondis en la jaro 1949 la entreprenonZuse KG, kiun li forlasis en 1964. La firmaoSiemens transprenis la Zuse KG finfine en 1967.PseŭdonimeKuno See li verkis kiel pentristo kiam li estis pensiita. Li pentris portretojn de famaj kunuloj kaj abstraktajn pentraĵojn.
Zuse ricevis ok honorajn doktortitolojn kaj du honorajn profesortitolojn. Laŭ li oni nomis du medalojn, unu de la "Gesellschaft für Informatik" (societo por informadiko) kaj unu de la "Zentralverband des deutschen Baugewerbes" (centra asocio de la germana konstrufako). Li ricevis laWilhelm-Leuschner-medalon, laWerner-von-Siemens-ringon kaj la germanan merit-ordenon (Bundesverdienstkreuz).