Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Konishi Masutaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konishi Masutaro
Persona informo
小西増太郎
Naskiĝo4-an de aprilo1862 (1862-04-04)
en Okajamo
Morto10-an de decembro1940 (1940-12-10) (78-jaraĝa)
en Gubernio Okajama
Lingvojjapanarusavd
ŜtatanecoJapanioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materMoskva Ŝtata UniversitatoRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
InfanojTokuro Konishi(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupotradukisto
filologo
verkisto
rusologoRedakti la valoron en Wikidatavd
Laborkampofilologio,rusologio kajtradukadoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

KONISHI Masutaro (japane 小西 (こにし)増太郎 (ますたろう), Konishi Masutarō, baptita kielruse Даниил Петрович Кониси, Daniíl Petróviĉ Kónisi) estas japana verkisto, tradukisto kaj profesoro pri la rusa literaturo. Li naskiĝis la4-an de aprilo1863 enOkajama, Bidzen provinco (備前国) situanta en plej granda japana insuloHonŝu, mortis la10-an de decembro1940 enTokio, ĉefurbo deJapanio enStacio Shinjuku (新宿駅) pro koratako, kiam li aĝis 77 jarojn.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Konishi naskiĝis en la familio de komercisto. Danke al sia avino, kiu estis spertulino pri la japana kaj la ĉina lingvoj, li ekde kvarjara aĝo komencis lerni gramatikojn de ties lingvoj kaj perfektiĝi pri lakaligrafio.

Post atingo de dudek jaroj li translokiĝis al Tokio, kie komencis studi en la Spiritaseminario de laRusa Ortodoksa Eklezio en Japanio. Tie li iĝis ortodoksakristano kaj estis baptita kiel Daniil Petroviĉ Konisi.

Ekde 1889 li plu studis en Kieva Spirita Akademio (fako Historio deteologio}. En1893 li tie diplomiĝis kielkandidato pri teologio. Poste li studis enMoskva universitato (Historia-Filozofa fako).

Konishi kajLeo Tolstoj

[redakti |redakti fonton]

EnMoskvo li interkonatiĝis kun mondfame konata rusa verkisto,grafo Leo Tolstoj kaj liaj gefamilianoj, inkluzive plej junan filinonAleksandra Tolstaja.

En1895 ambaŭ amikoj komencis traduki el la ĉina lingvo, kiun Konishi perfekte posedis, en la rusan verkonDaŭdeĝingo far ĉina saĝuloLaozio. Tolstoj kontrolis la tradukaĵon per komparo kun la anglalingvaj, germanlingvaj kaj franclingvaj versioj tiam jam ekzistantaj.

La dua rendevuo okazis en rezidejo de la grafoJasnaja Polana en1909. Konishi estis sola japano partopreninta funebran ceremonion okaze de morto de Leo Tolstoj en1910.

Li japanigis multajn verkojn far Tolstoj kaj mem verkis kelkajn librojn pri la grafo, inter kiuj plej fama estas"Konversacioj kun Tolstoj".

Kiel profesoro pri la rusa literaturo li kelkajn jarojn instruis en Kioto universitato kaj en Doshisha universitato.

En1914 li lasis ambaŭ universitatojn kaj plu laboris kiel konsilisto de grandanegocafirmao kaj ofte vizitis rusan urbonVladivostoko.

Konishi kajAleksandra Tolstaja

[redakti |redakti fonton]

Oktobre de1929 Aleksandra Tolstaja, plej juna filino de Leo Tolstoj, venis Japanion, kie renkontiĝis kun Konishi Masutaro. Tiu por ŝi kaj por ŝiaj amikino Olga kun filino Maria konstruis domon apud tiama Tokio en Ogikubo (荻窪).

Li multe helpis kaj apogis ŝian turneon tra la lando dum 1929 - 1931, kie Aleksandra prelegis pri sia patro. Pri sia dudekmomata restado kaj pozitivaj impresoj Aleksandra verkis libron"Magia lando Japanio"", en kiu nomo de Konishi estas ofte menciata.

Post elmigrado de Aleksandra al Usono en1931 Konishi kaŝe subvenciis ŝin, ĉar tiu suferis por monmanko.

En1940, post subita morto de Konisi, ŝi ricevis valoran heredaĵon de li - monon kaj la oran horloĝon, kiun li uzadis multajn jarojn.

Familio

[redakti |redakti fonton]

Li havis du filojn: Konishi Tokuro (小西得郎 1896—1977), kiu famiĝis kielbasbolisto, kaj Konishi Yumidziro. Du liaj filinoj estis instruistinoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Konishi_Masutaro&oldid=9080098"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp