La ĉefministroj de kvin membroj de la Komunumo de Nacioj en 1944 ĉe la Konferenco de ĉefministroj de la Komunumo de NaciojProtestoj dum la Konferenco de ĉefministroj de la Komunumo de Nacioj en 2011 enPerto,Okcidenta Aŭstralio
LaKomunumo de Nacioj (angle:Commonwealth of Nations [KOM.n-ŭelt ov NEJ-ŝ.nz]) estas asocio de 53 sendependaj ŝtatoj, principeUnuiĝinta Reĝlando kaj ĝiaj antaŭajkolonioj. Ĝi do estas la ido de labrita imperio, kaj komenciĝis en la1930-aj jaroj. Sed estas membroj de la Komunumo kiuj neniam estis en la imperio. Ekzemple, Mozambiko, Kameruno, Ruando, Gabono kaj Togo. La gazetoMonato uzas la terminonBrita Regnaro.
La simbola ĉefo deCommonwealth estasreĝoKarlo la 3-a (ekde2022), sed li ne havas rektan regopovon sur la membroŝtatoj. Li estas la ŝtatestro nur de 15 t.n.Komunumaj reĝlandoj; la aliaj komunumanoj estas 32 respublikoj kaj 5 monarĥioj kun indiĝenaj monarĥoj. Tiel laCommonwealth malsamas al la antaŭa imperio. Certe ĝi datiĝas el la mezo de la20-a jarcento kaj tiesmalkoloniigo de la Brita Imperio pere de pliiĝintamemregado de ties teritorioj. Ĝi estis formale konstituita de laLondona Deklaro de 1949, kiu establis la membrojn ŝtatojn kiel "liberaj kaj egalaj".[1]
Membroj ŝtatoj ne havas laŭleĝajn devojn de unu al alia. Anstataŭe, ili estas unuigitaj pro la komunaj lingvo, historio, kulturoj, kaj ties kunhavataj valoroj dedemokratio,homaj rajtoj, kaj la jura stato.[2] Tiuj valoroj estas enkadrigitaj ene de laKomunuma Ĉarto[3] kaj helpita de la kvarjarajLudoj de la Komunumo de Nacioj. La 3an de oktobro 2013, post 48 jaroj de membreco,Gambio iĝis la plej ĵusa lando kiu retiriĝis el la Komunumo.[4]
La Komunumo kovras pli ol 29,958,050 km² (do preskaŭ 30 milionoj), nome kvarono de la monda terareo, kaj estas en ĉiujkontinentoj. Kun ĉirkaŭkalkulita loĝantaro de 2.328 miliardoj, preskaŭ triono de lamonda loĝantaro,[5] la Komunumo en 2012 produktisMalneta enlanda produkto (MEP) de 10.450 mil miliardoj de usonaj dolaroj, reprezente 17% el la tutmonda malneta produkto mezurita en aĉetpova pareco (PPP) kaj 14% el la tutmonda malneta produkto mezurita laŭkvante. Tio reprezentas la duan plej grandan kvantan MEP kaj trian plej grandan MEP PPP en la mondo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloBrita Imperio.
En 1884, dum vizito al Aŭstralio, Archibald Primrose, 5a Grafo Rosebery nome Lordo Rosebery priskribis la ŝanĝantan Britan Imperion, kiel io el kiu kelkaj kolonioj iĝas pli sendependaj, kiel jam "Commonwealth of Nations" (Komunumo de Nacioj).[6] Okazis Konferencoj de britaj kaj koloniaj ĉefministroj laŭperiode el tiu unua Kolonia Konferenco en1887, kiu kondukis al la kreado de laImperiaj Konferencoj en 1911.[7]
La Komunumo disvolviĝis el la Imperiaj Konferencoj. Specifa propono estis prezentita deJan Smuts en 1917 kiam li stampis la terminon "the British Commonwealth of Nations" kaj antaŭvidis la "estontajn konstituciajn rilatojn kaj alĝustigojn en esenco" ĉe la ĉiukaze gravega Konferenco de Versajlo de 1919 kun delegitoj el la dominioj same kiel el Britio.[8][9] La termino unuafoje ricevis imperian statutan agnoskon en laAngl-Irlanda Traktato de 1921, kiam la termino "British Commonwealth of Nations" estis anstataŭita de "Brita Imperio" en la vortumado de la protokolo farita de membroj de la parlamento de la Irlanda Libera Ŝtato.[10]
En laDeklaro Balfour de la Imperia Konferenco de 1926, Britio kaj ties dominioj interkonsentis, ke ili estas "egalaj laŭ statuso, neniel subordigitaj unu al alia en iu ajn aspekto de ties enlandaj aŭ eksterlandaj aferoj, kvankam unuigitaj per komuna fideleco al la Krono, kaj libere asociitaj kiel membroj de la Brita Ŝtatkomunumo de Nacioj." Tiuj aspektoj de la rilato estis formaligitaj fare de laStatuto de Westminster en1931, kiu validis porKanado sen la bezono de ratifiko, sedAŭstralio,Nov-Zelando, kajNovlando devis ratifi la statuton por ĝin ekvalidigi. Novlando neniam faris, ĉar la 16an de februaro 1934, kun la konsento de sia parlamento, la regado de Novlando libervole finiĝis kaj la administrado revenis al rekta kontrolo de Londono. Novlando poste aliĝis al Kanado kiel ĝia10-a provinco en 1949.[11] Aŭstralio kaj Nov-Zelando ratifis la Statuton en 1942 kaj 1947 respektive.[12][13]
La Dispartiga Plano de UN de 1947: la brita regado en Mezoriento rezultis nek en aligo de landoj al la Komunumo de Nacioj nek en pacigo de la mondoregiono.
La fino de la ŝtatkomunuma membreco de Irlando la18an de aprilo1949 estis rekonita post kiam la Leĝo por la Irlanda Respubliko de 1948 venis en validon en tiu tago kaj la Irlanda Akto de 1949 estis pasigita kun retroaktiva efiko. Tiele, ĝi estis aŭtomate ekskludita el la Komunumo.
Dum Irlando ne aktive partoprenis la ŝtatkomunumon ekde la komenco de la1930-aj jaroj kaj estis kontenta foriri, aliaj regnoj deziris iĝi respublikoj sen distranĉado de siaj ligoj kun Britio. La temo ĝisdatiĝis en aprilo 1949 ĉe la renkontiĝo de ŝtatkomunumaj ĉefministroj en Londono. Sub la Londona Deklaracio,Hindio konsentis ke, kiam ĝi iĝos respubliko en januaro 1950, ĝi akceptos la britan suverenon kiel "simbolon de la libera unuiĝo de ties sendependaj membronacioj kaj kiel la Estro de la ŝtatkomunumo". Post aŭdado de tio, la reĝoGeorgo la 6-a diris al la hinda politikisto V. K. Krishna Menon: "Tiel, mi fariĝis "kiel la"".[15] La aliaj Komunumaj regno-landoj rekonis la daŭran membrecon de Hindio en la unuiĝo. Ĉe la insisto dePakistano, Barato ne estis konsiderata kiel escepto kaj estis supozite, ke al aliaj ŝtatoj estus aljuĝitaj la sama traktado kiel al Barato.
La Londona Deklaracio ofte estas vidita kiel markilo de la komenco de la moderna ŝtata komunumo. Sekvante la precedencon de Barato, aliaj nacioj iĝis respublikoj, aŭkonstituciaj monarkioj kun siaj propraj monarkoj, dum kelkaj landoj retenis la saman monarkon kiel Britio, sed iliaj monarkioj formiĝis alimaniere kaj baldaŭ iĝis plene sendependaj de la brita monarkio. La monarko estas rigardita kiel aparta laŭleĝa gravulo en ĉiu teritorio, eĉ se la sama persono estas monarko de ĉiu teritorio.
Ĉar la komunumo kreskis, Britio kaj la antaŭ-1945 regnoj iĝis neformale konataj kiel laMalnova Komunumo kaj planistoj de la intermilita periodo, kiel Lord Davies, kiu ankaŭ prenis "elstaran parton en konstruado de la Unio de la Ligo de Nacioj" en Britio, en 1932 fondis la Socion por Nova Komunumo, de kiuWinston Churchill iĝis la prezidanto. Tiu nova socio estis planita ĉe la kreado de internacia aerarmeo por esti la armeo de laLigo de Nacioj, por permesi al nacioj senarmiĝi kaj protekti la pacon.
La esprimoNew Commonwealth (Nova Komunumo) estis uzita en Britio (precipe en la1960-aj jaroj kaj1970-aj jaroj) por aludi al ĵus malkoloniigitaj landoj, ĉefe de neblankuloj kaj disvolvigontaj. Ĝi ofte estis uzita en debatoj prienmigrado el tiuj landoj.[16]
Kiam Germanio, Francio kaj kvar aliaj ŝtatoj estis planante por kio poste iĝis laEŭropa Unio, kaj ĵus sendependaj afrikaj landoj estis aliĝintaj al la Komunumo, ŝvebis novaj ideoj por eviti, ke Britio restu izolata en ekonomiaj aferoj. La britia komerco kun la Komunumo estis kvarfoje pli granda ol la komerco kun Eŭropo. La britia registaro sub ĉefministroAnthony Eden konsideris en 1956-57 "planon G" por krei eŭropan liberkomercan zonon dum ĝi ankaŭ protektis la favoran statuson de la Komunumo.[17][18][19] Britio konsideris ankaŭ inviti Skandinavion kaj aliajn eŭropajn landojn aliĝi al la Komunumo por ke ĝi iĝu ĉefa ekonomia komuna merkato. Iam en oktobro de 1956 Eden kaj la franca ĉefministroGuy Mollet studis enmeti Francion ene de la Komunumo. Nenio floris el tiaj proponoj.[20]
Laŭ la formulo de laLondona Deklaro, la reĝinoElizabeto la 2-a estis la Estro de la Komunumo de Nacioj, titolo kiu estas laŭjure parto de la reĝaj titoloj en ĉiu el lakomunumaj reĝlandoj,[21] nome la 16 membroj de la Komunumo kiuj agnoskis la reĝinon kiel sianmonarkon. Kiam la monarko mortas, la sukcedanto al la krono ne aŭtomate iĝas la Estro de la Komunumo de Nacioj.[22] Tamen, en sia kunsido de Aprilo 2018, la estroj de la Komunumo interkonsentis, ke laPrinco Karlo sukcedu sian patrinon kiel estro.[23] Tiu posteno estas simbola, reprezentanta la liberan asocion de sendependaj membroj,[21] kies majoritato (33) estasrespubliko, kaj kvin havas respektivajn monarkojn de diversajreĝaj familioj (nomeBrunejo,Svazilando,Lesoto,Malajzio, kajTongo).
La ĉefa decid-fara forumo de la organizaĵo estas la duajara Kunsido de Ŝtatestroj de la Komunumo de Nacioj (Commonwealth Heads of Government Meeting, CHOGM, nome KŜKN), en kiu laregistarestroj, inklude (inter aliaj) ĉefministroj kaj prezidentoj, ariĝas dum kelkaj atgoj por diskuti aferojn de komuna intereso. La KŜKN estas sukcedanto de la Kunsido de Ĉefministroj de la Komunumo de Nacioj kaj, antaŭe, la Imperiaj Konferencoj kaj la Koloniaj Konferencoj, date el 1887. Estas ankaŭ regulaj kunsidoj de financaj ministroj, justicaj ministroj, sansistemaj ministroj ktp. Estontaj membroj, kaj specialaj membroj antaŭ ili, ne estas invitataj sendi reprezentantojn ĉu al ministraj kunsidoj ĉu al KŜKN-oj.[21]
La registarestro kiu estas gastiganto de la KŜKN estas nomata Proparolanto de la Komunumo de Nacioj "Chair-in-Office" (CIO) kaj retenas tiun postenon ĝis la venonta KŜKN. El la plej ĵusa KŜKN, enUnuiĝinta Reĝlando en 2018, la "Chair-in-Office" estis laĈefministro de Unuiĝinta Reĝlando.[24]
La venonta (26a) KŜKN devis okazi enKigali,Ruando, en Junio 2020. Pro la pandemiaKronvirusa malsano de 2019, ĝi estis prokrastita por okazigo tie en la semajno de la 21-a de junio 2021. Ĝi estos akompanata de kunsidoj de la Junulara Forumo de la Komunumo de Nacioj, Virina Forumo de la Komunumo de Nacioj kaj Popola Forumo de la Komunumo de Nacioj.[25]
LaSekretariejo de la Komunumo de Nacioj, establita en 1965, estas la ĉefa interregistara agentejo de la Komunumo de Nacioj, kiu faciligas konsultadon kaj kunlaboradon inter membraj registaroj kaj landoj. Ĝi estas respondeca antaŭ la membraj registaroj kolektive. la Komunumo de Nacioj estas reprezentata en laĜenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj fare de la Sekretariaro kiel observanto. La Sekretariaro organizas pintokunvenojn de la Komunumo, kunsidojn de ministroj, konsultaj kunsidoj kaj teknikajn diskutojn; ĝi helpas al la politika disvolvigo kaj havigas politikan konsilaron, kaj faciligas multflankan komunikadon inter la membraj registaroj. Ĝi ankaŭ havigas teknikan asistadon por helpi al registaroj en la socia kaj ekonomia disvolvigo de ilia landoj kaj por subteno de la fundamentaj politikaj valoroj de la Komunumo.[26]
La Sekretariejo estas regata de laĜenerala sekretario de la Komunumo de Nacioj kiu estas elektita de la registarestroj de la Komunumo de Nacioj por ne pli ol du kvar-jaraju regotempoj. Tiu Ĝenerala sekretario kaj du deputitaj ĝeneralaj sekretarioj estras la diviziojn de la Sekretariaro. La nuntempa Ĝenerala sekretario estas Patricia Scotland, elDominiko, kiu enposteniĝis la 1-an de aprilo 2016, sukceedante al Kamalesh Sharma deBarato (2008–2016). La unua Ĝenerala sekretario estis Arnold Smith deKanado (1965–75), sekvita de Siro Shridath Ramphal deGujano (1975–90), ĉefo Emeka Anyaoku deNiĝerio (1990–99), kaj Don McKinnon deNov-Zelando (2000–2008).[26]
Civitaneco de la Komunumo de Nacioj kaj altaj komisionanoj
Dekomence la landoj de la Komunumo de Nacioj ne estis konsiderataj "eksterlandaj" unu disde alia ĉar iliaj civitanoj estisbritaj ŝtatanoj kaj poste ŝtatanoj de la Komunumo de Nacioj.[27][28][29] La juro pri ŝtataneco evoluis sendepende en ĉiu lando de la Komunumo de Nacioj. Por ekzemplo, en Aŭstralio, por la celo konsideri kelkaj detalojn de la konstituciaj kaj juraj aferoj oni ne faras distingon inter Komunumo de Nacioj kaj eksterlandaj landoj: en la kazo de la Alta Tribunalo de Aŭstralio nomeSue kontraŭ Hill, aliaj landoj de la Komunumo de Nacioj (specife, Unuiĝinta Reĝlando) estis konsideritaj 'eksterlandaj povoj'; simile, en la kazoNolan kontraŭ la Ministro por Enmigrado kaj Etnaj Aferoj, la ŝtatanoj de aliaj landoj de la Komunumo de Nacioj estis konsideritaj 'eksterlandanoj'.
Tamen, kelkaj membroj de la Komunumo de Nacioj traktas loĝantajn ŝtatanojn de aliaj landoj de la Komunumo prefere al ŝtatanoj de aliaj landoj kiuj ne estas membroj de la Komunumono. Britio kaj kelkaj aliaj, ĉefe elKaribio, havigasvoĉdonrajton al la ŝtatanoj de aliaj landoj de la Komunumo de Nacioj kiuj loĝas en tiuj landoj.
Tiom forta ligiteco inter landoj de la Komunumo de Nacioj estas respegulita en la diplomataj protokoloj de la landoj de la Komunumo de Nacioj. Por ekzemplo, se okazas engaĝiĝo duflanka de unu kun alia, la registaroj de la landoj de la Komunumo de Nacioj interŝanĝas Altajn Komisionanojn anstataŭambasadorojn.[30] En landoj kiuj ne estas membroj de la Komunumo de Nacioj en kiuj ilia propra lando ne estas reprezentata, la ŝtatanoj de la landoj de la Komunumo de Nacioj povas peti konsulan helpon en la Britia ambasadejo kvankam estos laambasadejo kiu decidos, en sia diskrecio, ĉu havigi la helpon aŭ ne.[31] Ankaŭ aliaj alternativoj povas okazi kiel pro urĝo en la konsulaj servoj estis interkonsentoj inter Kanado kaj Aŭstralio, kiuj startis en 1986.[32]
La membroj de la Komunumo de Nacioj kolorigitaj laŭ iliaj politikaj statusoj. La reĝlandoj de la Komunumo estas blue, dum la respublikoj estas rozkoloraj, kaj la membroj kiuj havas siajn proprajn monarkiojn estas montrataj verde.
La kriterioj por membreco en la Komunumo de Nacioj disvolviĝis laŭlonge de la tempopaso el serio de apartaj dokumentoj. LaStatuto de Westminster 1931, kiel fundamenta fonda dokumento de la organizaĵo, starigis, ke la membreco postulas iaman dominiecon. LaLondona Deklaracio de 1949 finigis tion, kaj akceptis respublikajn kaj indiĝenajn monarkiajn membrojn kondiĉe ke ili agnosku la Britian monarko kiel "Estro de la Komunumo".[33] En la alta tajdo demalkoloniigo en la1960-aj jaroj, tiuj konstituciaj principoj estis pliigitaj per politikaj, ekonomiaj kaj socialaj principoj. La unua el tiuj estis akceptita en 1961, kiam oni decidis ke respekto por rasa egaleco estu postulo por membreco, kio rezultis rekte en la retiro de la rekandidatigo deSudafriko (kio estis postulita laŭ la formulo de la Londona Deklaracio post iĝi respubliko). La 14 punktoj de la Singapura Deklaracio de 1971 postulis al ĉiuj membroj la principojn demonda paco,libereco,homaj rajtoj,egaleco, kajlibera komerco.[34]
Tiuj kriterioj ne estis aplikeblaj dum du jardekoj,[35] ĝis, en 1991, estis akceptita la Harare Deklaracio, kiu postulis al la estroj apliki la Singapurajn principojn por la plenumo de la malkoloniigo, la fino de laMalvarma Milito, kaj la fino deapartismo en Sudafriko.[36] Oni kreis mekanismojn per kiuj oni apliku tiujn principojn, kaj la manieron fari tion per la Agadprogramo Millbrook de la Komunumo de 1995, kiu kreis la Ministraran Agadgrupon de la Komunumo, kiu havas la povon kontroli ĉu la membroj plenumas la postulojn por membreco sub la Harare Deklaracio.[37] Ankaŭ en 1995, oni kreis Inter-registaran Grupon por finigi kaj kodi la plenajn postulojn por membreco. Laŭ informo de 1997, adoptita sub la Edinburga Deklaracio, la Inter-registara Grupo decidis, ke ajna estonta membro havu rektan konstitucian ligon kun jam ekzistanta membro.[38]
Aldone al tiu nova regulo, la iamaj reguloj estis plifirmigitaj en unusolan dokumenton. Tiu regularo postulas, ke la membroj devas akcepti kaj plenumi la principojn de la Harare Deklaracio, esti plenesuverenaj ŝtatoj, agnoski la monarkon de la Komunumaj Reĝlandoj kiel Estro de la Komunumo, akcepti la uzadon de laAngla lingvo kiel la komunikilo de la Komunumo, kaj respekti la dezirojn de la ĝenerala loĝantaro rilate al la membreco de la Komunumo.[38] Tiuj postuloj estis metitaj al postaj revizioj, kaj informo pri eventualaj amendoj estis prezentitaj fare de la Komitato pri Membreco en la Komunumo de Nacioj al la Kunsido de Registarestroj de 2007.[39] Novaj membroj ne estis akceptitaj en tiu kunsido, kvankam kandidatigoj por akcepto estis konsideritaj en la Kunsido de Registarestroj de 2009.[40]
Novaj membroj devas "kiel ĝenerala regulo" havi rektan konstitucian ligilon al ekzistanta membro. En plej da kazoj, tio konsistas en la fakto, ke temas pri iama kolonio de Unuiĝinta Reĝlando, sed kelkaj havas ligilojn al aliaj landoj, ĉu ekskluzive aŭ pli rekte (ekz.Samoo al Nov-Zelando,Papuo-Nov-Gvineo al Aŭstralio, kajNamibio al Sudafriko). La unua membro kiu estis akceptita sen havi ajnan konstitucian ligilon al la Brita Imperio aŭ al la Komunumo estisMozambiko, iamaportugala kolonio, en 1995 sekve al ties unuaj demokrataj balotoj kaj al reakcepto de Sudafriko en 1994. Fakte la polemika akcepto de Mozambiko estas kio kondukis al la Edinburga Deklaracio kaj al la nuntempaj membrecgvidlinioj.[41] En 2009,Ruando estis la dua membro de la Komunumo akceptita malhavante ajnan konstitucian ligilon. Ĝi estis estinta Belgiakuratora teritorio kiu estis estinta Germania kolonio ĝis laUnua Mondmilito.[42] Konsidero por ties akcepto estis taksita kiel "escepta cirkonstanco" fare de la Komunuma Sekretariaro.[43]
La Komunumo de Nacioj enhavas 54 landojn, tra ĉiuj loĝataj kontinentoj.[44] La membroj havas totalan loĝantaron de 2.4 mil milionoj da personoj, preskaŭ unu triono de la tutmonda loĝantaro, el kiuj 1.37 mil milionoj loĝas enBarato aŭ 94% loĝas en Azio kaj Afriko kombinite.[45] Post Barato, la sekvaj plej grandaj landoj de la Komunumo de Nacioj laŭ loĝantaro estasPakistano (220 milionoj),Niĝerio (170 milionoj),Bangladeŝo (156 milionoj), kaj laUnuiĝinta Reĝlando (65 milionoj).Tuvalu estas la plej malgranda membro, kun ĉirkaŭ 10 000 personoj.[46]
La tera areo de la landoj de la Komunumo estas ĉirkaŭ 31 500 000 km², aŭ ĉirkaŭ 21% de la totala tutmonda terareo. La du plej grandaj landoj de la Komunumo laŭ areo estasKanado kun 9 984 670 km² kajAŭstralio kun 7 617 930 km².[47]
La statuso de "Membrokandidato" ("Member in Arrears") estas uzata por referenci tiujn kiuj estas kandidatoj jam pagante aliĝkotizojn. La statuso estis origine konata kiel "speciala membreco", sed estis renomita laŭ rekomendo de la Komitato pri Membreco en la Komunumo de Nacioj.[48] Ne estas nuntempe Membrokandidatoj. La plej ĵusa Membrokandidato, nomeNauru, revenis al la plena membreco en Junio 2011.[49] Nauru alternis inter speciala kaj plena membreco ekde sia aligo al la Komunumo de Nacioj, depende de sia financa situacio.[50]
↑Mole, Stuart (Septembro 2004). “Seminars for statesmen': the evolution of the Commonwealth summit”,The Round Table93 (376),p. 533–546.doi:10.108n0/0035853042000289128.
↑F.S. Crafford,Jan Smuts: A Biography (2005) p. 142
↑La IrlandaOath of Allegiance, interkonsentita en 1921, inkludis de la flanko de laIrlanda Libera Ŝtato "aliĝon al kaj membrecon en la grupo de nacioj formanta la Britian Komunumon de Nacioj".
↑Pakenham, Frank. (1972)Peace by ordeal: an account, from first-hand sources of the negotiation and signature of the Anglo-Irish Treaty 1921. Sidgwick and Jackson.ISBN 0283979089.
↑26,026,1Cook and Paxton,Commonwealth Political Facts (1978) part 3.
↑ (July 1982) “Is the Commonwealth an International Organisation?”,International and Comparative Law Quarterly31 (3),p. 451–73.doi:10.1093/iclqaj/31.3.451.
↑ (Julio 1958) “Commonwealth and Favored-Nation Usage”,American Journal of International Law52 (3),p. 455–468.doi:10.2307/2195461.
↑ (Julio 1959) “What is the Commonwealth?”,World Politics11 (4),p. 577–87.doi:10.2307/2009593.
↑Support for British nationals abroad: a guide. Foreign and Commonwealth Office (2013). Arkivita ella originalo je 19-a de oktobro 2013. “We may also help Commonwealth nationals in non-Commonwealth countries where they do not have any diplomatic or consular representation, but will normally ask their nearest embassy to provide any ongoing assistance required.”.Arkivigite je 2013-10-19 per la retarkivoWayback MachineArkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2013-10-19. Alirita 2021-02-02 .
↑ (Julio 1949) “The London Declaration of the Commonwealth Prime Ministers, 28 April 1949”,The Modern Law Review12 (3),p. 351–354.doi:10.1111/j.1468-2230.1949.tb00131.x.
↑Krome tri landoj de la Komunumo havas long-daŭrajn postulojn al suvereneco enAntarkto, kvankam tiuj postuloj ne estas amplekse agnoskataj. Tiuj postuloj, kiuj inkludas permanentajn esplorstaciojn kaj kune kovras plej el la kontinento, estas laAŭstralia Antarkta Teritorio, laBrita Antarkta Teritorio kaj laRoss-Dependejo (Nov-Zelando).
↑ (Aprilo 2008) “The Expansion of the Commonwealth and the Criteria for Membership”,Round Table97 (395),p. 273–85.doi:10.1080/00358530801962089. 219623317.