Malneta versio
| Komunumo de Ŝtatoj Latinamerikaj kaj Karibaj | ||
|---|---|---|
| regiona organizaĵo interregistara organizaĵo | ||
| Komenco | 23-a de februaro 2010vd | |
| Antaŭe | Rio-grupo • Latin American and Caribbean Summit on Integration and Developmentvd | |
| Sidejo | Karakaso | |
| Agareo | Latin-Amerika integriĝo | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
LaKomunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (hispane Comunidad de Estados Latinoamericanos y Caribeños,portugale Comunidade de Estados Latino-Americanos e Caribeños, konata akronimeCELAC) estas la nomo de la latinamerika kaj kariba bloko kiu estis establita la23-an de februaro2010 ĉe la "Rio Group" konferenco" kiu estis okazigita enMeksiko[1][2][3]. En la membra bloko troviĝas ĉiuj landoj de laamerika kontinento kaj lakaribaj insuloj kromUsono kajKanado[4]. Eŭropaj landoj, kiuj posedas teritoriojn en la regiono, ne estas membroj.
La bloko estas la rezulto de jardeko karakterizita de la profundiĝo de rilatoj inter la membroŝtatoj. La bloko celas profundigi la ekonomiajn, komercajn kaj politikajn ligojn inter la landoj kaj ankaŭ minimumigi la influon de Usono sur la politiko kaj ekonomio de la membrolandoj. La organizo rigardas sin kiel alternativon al laOrganizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OEA) kiu estis establita en Vaŝingtono en 1948 kiel opozicio al la ebla influo deSovetunio en la regiono kaj kiu inkluzivas ĉiujn membroŝtatojn de tiu ĉi komunumo krom Usono kaj Kanado[5][6].
En januaro 2020, Brazilo retiriĝis de la organizo[7]. Sekve de la brazila ĝenerala baloto de 2022, novelektita prezidantoLuiz Inácio Lula da Silva signalis lian intencon al realiĝo, efektive tiel farinta en la unuaj tagoj de lia administro[8][9].
En junio 2023, CELAC rekonis la latinamerikan kaj kariban karakteron de la insulo Porto-Riko kaj "vokas la Ĝeneralan Asembleon de Unuiĝintaj Nacioj ekzameni la demandon de Porto-Riko en ĝia tuteco kaj en ĉiuj ĝiaj aspektoj, kaj decidi pri ĉi tiu afero kiel eble plej baldaŭ".[1]
32 landoj kun kvin malsamaj oficialaj lingvoj estas membroj de la komunumo[10]:
18 hispanlingvaj landoj:
12 anglalingvaj landoj :
Unu franclingva lando:
Unu nederlandlingva lando:
Unu portugallingva landon