Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Komunismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunismo
flago
politika ideologio
ekonomia sistemoRedakti la valoron en Wikidata
socialismo
vdr
Parto prila Politikaj serioj pri
Komunismo
 

Politika portalo

vdr
Karl Marx
Platono

Komunismo (delatine communis, signifantekomuna,universala) estas teorio kaj sistemo desocia kajpolitika organizado, kiu fariĝis grava forto enmondpolitiko dum la plej granda parto de la20-a jarcento. Kiel politika movado, komunismo serĉis renvers(iĝ)ikapitalismon per laboristarevolucio kaj establi sistemon en kiu laproduktadrimedoj (kiel ekzemplefabrikoj) devus aparteni al la tuta loĝantaro anstataŭe estiprivata posedaĵo de individuoj. La Komunismo kiel estas konata plejparte en la historio de la 20-a jarcento estaspolitikajideologio kaj movado, kiu de1849 baziĝas surmarksismo. Unu el la celoj de komunismo estas forigi laprivatan posedadon deproduktiloj, finigi la sistemon dekapitalismo per alia sistemo. Anstataŭe, la produktiloj estu posedataj kolektive. Sistemo fondita sur la devizo "De ĉiu laŭ ties kapabloj, al ĉiu laŭ ties bezonoj".

Komunismo evidente estas tre malnova nocio. Komunoj kaj komunumoj jam ekzistis antaŭ skribita historio, antaŭ apero deŝtatoj. Marks mem priskribis tian evoluon provante ekkoni iujn firmajn evoluleĝojn enekonomio kajkulturo; aliaj filozofoj diras, ke tiaj firmaj leĝoj de historia kaj socia evoluoj estasiluzio, tiel ke fidindajprognozoj ne eblas. Jam ekzistis la vorto "komunismo" en epoko dePlatono. Nuntempe eŭropa komunumo celas la evoluon kaj egalrajtan ekonomian distribuon sur bazo denovliberala ideologio aŭ de sociamerkatekonomio, do tute for de komunismo.

La Manifesto de la Komunista partio (el Retarkivo 2007) redaktita fare deKarl Marx en jaro1849, en Londono, por laLigo de la Justuloj, iĝinta "ligo de la komunistoj" kaj posteKomunista partio estas la historie baza dokumento por komunistoj. Ĝi konstatas la evoluon de la homa socio kaj prognozas la venkon delaborista klaso, kiu poste evoluigossocion sen divido en klasoj.

Lakoncepto desocio bazita de la sola posedanto deposedaĵo kajriĉaĵo iras reen centojn da jaroj sed estis adoptita de la amasoj nur kiamEŭropo estis blovita de la socialisma vento en la19-a jarcento. En tiu tempo, Eŭropo travivisindustrian revolucion kaj socian ŝanĝon kaj la kritikistoj riproĉis kapitalismon por evoluigado de malriĉa klaso, fabriklaboristoj kiuj estis poziciigitaj en malfacilajn viv- kajlaborkondiĉojn, kaj por larĝigo de la dispartigo inter la riĉuloj kaj la senhavuloj. La unua aŭtoro (antaŭmarksisma), kiu uzis tiun terminon, por difini sian socian projekton, estis la franca frua socialistoCabet, aŭtoro deVoyage en Icarie (Vojaĝo en Ikario, Londono,1839). La vorto iĝis sufiĉe populara en la postaj jaroj inter adeptoj desocialismo, kaj kondukis al kreado de la unua "Komunista partio", sub influo de Karl Marx kajFriedrich Engels.

En teorio, komunismo serĉis establi senklasan socion de kontento kajlibereco, en kiu ĉiuj homoj ĝuas sian socian kaj ekonomian statuson. En praktiko, tamen, komunistaj reĝimoj prenis la formon deaŭtoritatemaregistaro, kiu zorgis nesufiĉe pri lalaborista klaso kaj prenis sian ŝtatan potencon kiel prioritaton. Eĉ pli, multaj regantoj, kiuj nomis sin komunistoj, faris grandajn krimojn en la nomo de la estonta (teorie plejhumanisma kaj liberiga) komunismo. Malsatmortis 3-5 milionoj da homoj enUkrainio en la1930-aj jaroj (viduHolodomoro), milionoj malsatmortis enĈinio en la1960-aj jaroj (viduKultura Revolucio) kaj laRuĝaj Kmeroj enKamboĝo murdis milionojn el sia popolo. La amasbuĉadoj dumenlandaj militoj ligitaj kunrevolucio, lapersekuto de kontraŭuloj aŭ luktoj inter konkuraj komunismaj rondoj (vidu artikolonStalinismo), kies plej konata efektiviĝo estis la tiel nomata sovetiaGulago, ankaŭ kaŭzis amasojn da kruelaĵoj kaj milionojn da mortoj. Kontraste ankaŭ multaj pacaj kaj bonvolaj komunistoj estis persekutataj, arestitaj, torturitaj, enprizonigitaj kaj ekzekutitaj en tre diversaj landoj kaj epokoj kaj fare de tre diversaj kontraŭantoj, ĉu ekonomie (bienuloj, tiel nomatakulako), ĉu politike (konservativuloj), ĉu ideologie (religiuloj) ktp. Same multaj komunistoj mortis en enlandaj aŭ internaciaj militoj, okazigitaj ne rekte de ili, sed de la kontraŭa parto (kontraŭrevolucioj), ekzemple en laHispana Enlanda Milito,Dua Mondmilito,Greka Enlanda Milito,Vjetnama Milito ktp.

Komunismo en la historio

[redakti |redakti fonton]

Kvankam jam estis antaŭe klopodoj sukcesigi komunismajn revoluciojn, ĉefe enEŭropo, estis laRusia revolucio de 1917, kio montris al la mondo kaj ĉefe al la komunismaj, socialismaj kaj laborismaj movadoj, ke eblas komunisma revolucio. De tiam jam estis almenaŭ unu socialisma ŝtato en la mondo. Poste sekvante la rusa ekzemplon,Mongolio fariĝis la dua komunisma lando. Je la fino de la Dua Mondmilito, kaj pro la alianco inter laRuĝa Armeo kaj la luktintoj kontraŭnaziaj de la landoj deOrienta Eŭropo, laSovetunio helpis la starigon de komunismaj ŝtatoj en tiu mondoregiono; tiu klopodoj estis agnoskita de laJalta konferenco. Tiele en Eŭropo krom Sovetunio, ekzistis jam sep komunismaj ŝtatoj kiuj starigis kun Sovetunio laVarsovian Kontrakton kromJugoslavio, kiu decidis sian propran vojon al komunismo.

Mapo de la mondo en 1980 montras disdividon de landoj inter la du konfliktantaj landaroj.

En la cetero de la mondo kaj samtempe kun laSendependiĝo de Afriko kaj similaj situacioj enAzio kajAmeriko aliaj ŝtatoj alproksimigis siajn idearojn al tiuj de la komunisma bloko. Tio okazigis dum laMalvarma Milito, ke la mondo estis disdividita en du landaroj, nome tiu de laPakto de Varsovio kaj tiuj aliancanoj deUsono aŭ membroj deNATO. En kelkaj lokoj tio okazigis ne nur streĉigon, sed ankaŭ verajn militojn, kiel laVjetnama milito aŭ la ne tiom longdaŭraKorea milito, sed ankaŭ malfacilajn epokojn de antaŭvidebla nova mondmilito, kio feliĉe ne okazis, kiel ĉe laKariba krizo.

Dum tiu epoko okazis aparte kontraŭstaro inter la du plej gravaj komunismaj ŝtatoj en la mondo, nome Sovetunio kajĈinio, kio okazigis malfacilaĵojn inter la respektivaj aliancanoj, kiel en Hindoĉinio aŭ Afriko, foje rezulte en enlandaj militoj inter du flankoj apogitaj respektive de Sovetunio kaj Ĉinio.

Detruita parto de la muro ĉe laBrandenburga pordego, soldato gardas la restaĵojn, novembro1989.

Fine la propra Sovetunio komencis ian politikon ŝanĝi iamaniere la politikajn kaj ekonomiajn principojn de komunismo, sed ankoraŭ ene de la komunisma hegemonio. Tio nomiĝisPerestrojko kaj ekokazis ĉirkaŭ 1985. EnPollando kaj aliaj landoj deOrienta Eŭropo okazis insurekcioj kaj finfine laFalo de la muro de Berlino okazis en1989. La geopolitiko ŝanĝiĝis.Sovetio anoncis senvenkan foriron elAfganio.Lech Walesa iĝisprezidanto dePollando.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloRevolucioj de 1989.

Hungario malfermis laferan kurtenon. Pretekstante feriojn enHungario, kie la landlimoj estis malfermitaj ekde la11-a de septembro, orientgermanoj forlasis la landon centope kaj milope. 25 000 civitanoj tiel alvenis en Okcidenta Germanio traHungario kajAŭstrio dum tri semajnoj. EnPrago kajVarsovio dekoj da miloj da orientgermanoj sieĝis la ambasadorejon deOkcidenta Germanio.[1]

En orienta Germanio protestoj grandiĝis. Enprotestantajpreĝejoj, kiel tiu de Sankta Nikolao enLeipzig, homoj preĝadis porpaco. Tio estis la ĝermo de laLundaj manifestacioj ekde septembro.[2]20 000 manifestaciantoj paŝis laŭ la stratoj deLeipzig la2-an de oktobro1989.Miĥail Gorbaĉov, veninte al orienta Berlino por festi la kvardekan datrevenon de la estiĝo de la Germana Demokratia Respubliko, indikis al la registaranoj, ke nepre ne estu uzata armea subpremado.[3]Malgraŭ provo fare de renoviguloj de la komunista partio la manifestacioj daŭris: unu miliono da manifestaciantoj enOrienta Berlino la4-an de novembro, centoj da miloj en aliaj grandaj urboj deGDR.[4]

La rezulto de ĉio tio estas, ke pli kaj pli komunismaj registaroj estis forigitaj en ĉiuj eŭropaj landoj, kaj kiel konsekvenco en granda parto de la cetero de la mondo, ĉefe enAfriko kaj enAzio (kaj ĉefe enHindoĉinio). Tio estas la procezo nomitafalo de komunismo. Tamen restis komunismaj ŝtatoj enAmeriko, nomeKubo, en Azio, nomeĈinio,Vjetnamio kaj en pli etaj lokoj.

Posthistorio de komunismo

[redakti |redakti fonton]
Maldekstre dekstren:Jurij Aleksejeviĉ Gagarin,Pavel Popoviĉ,Valentina Tereŝkova kajNikita Ĥruŝĉov ne laMaŭzoleo de Lenin en 1963.

En la 9a de aprilo 2015 laParlamento de Ukrainio aprobis leĝon per kiu oni malpermesis la komunismajnsimbolojn kiaj larikoltilo kaj martelo, figuroj de laSovetunio, aŭ ties luktantoj kontraŭ lanaziismo dum laDua Mondmilito, dum oni egaligaspropagandon por komunismo kaj propagandon por naziismo, sen konsidero al la plej amasmurdaj konsekvencoj de tiu lasta reĝimo kaj partikulare en la landoj de Orienta Eŭropo.[5]

Laboranta komunismo

[redakti |redakti fonton]

Laboranta komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de la 1980-aj kaj1990-aj jaroj estis proponita deMansur Hekmat, irana komunista teoriisto. Hekmat ne prezentis ĉi tiun ideologion kiel nova, sed kiel komunismo de Karl Marx, Friedrich Engels kaj Lenin. Li nomis sian movadonLaboranta komunismo por apartigi tiun el aliaj movadoj kiuj nomis sin mem kiel komunismaj je la 20-a jarcento kaj li (Hekmat) opiniis, ke ne estas komunismaj sed burĝaraj kaj mallaborantaj.

Nacia kaj tutmonda komunismoj

[redakti |redakti fonton]

Nacia komunismo estas termino kiu referencas al la diversaj formoj en kiuj komunismo estis adoptita kaj/aŭ plenumita fare de estroj en diversaj landoj. En ĉiu lando, la rilato inter klaso kaj lando havis siajn proprajn partikularecojn. Plej grava ekzemplo estis sekvita post 1945 de la prezidanto deJugoslavio nomeJosip Broz Tito, kiam li sekvis politikon tute sendependa de la tiama komunisma potenco, nomeSovetunio. Komunismo, kiel imagita deKarl Marx kajFriedrich Engels, estis destinita al internaciismo, ĉar oni esperis, ke la proletara internaciismo metos laklasbatalon tre multe antaŭ naciismo kiel prioritato por lalaborista klaso.

Tutmonda komunismo, konata ankaŭ kielmonda komunismo, estas formo de komunismo kiu havas internacian konsideron. La longdaŭra celo de la monda komunismo estas tutmondakomunisma socio kiu estus senŝtata (sen ajnaŝtato), kio povas esti atingita tra intermeza celo ĉu deasocio desuverenaj ŝtatoj (tutmondaalianco) ĉu demonda registaro (unusola tutmonda ŝtato). Serio de internacioj laboris por monda komunismo kaj inter ili estis laUnua Internacio, laDua Internacio, laTria Internacio (Komunista Internacio aŭKominterno), laKvara Internacio, la Revolucia Internaciisma Movado, la Monda Socialisma Movado kaj variaj derivaĵoj. Tiuj estas tre heterogena grupo spite sian komunan lastan celon de senŝtata kaj tutmonda komunisma socio.

Komunismaj partioj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKomunista partio.

Komunista partio estaspolitika partio, kiu defendas komunismon, kaj baziĝas sur la instruoj de Karl Marx kaj plejofte ankaŭ Lenin. Ne ĉiuj komunismaj partioj uzas la vorton "komunista" en siaj nomoj. La komunistaj partioj tre ofte sekvis la tradiciojn bazitajn en laOktobra Revolucio en Sovetunio, sed ne nepre. Komunistaj partioj regis en pluraj landoj, kaj ankoraŭ regas en kelkaj. En multaj aliaj landoj, komunistaj partioj estas aŭ estis malpermesitaj. Multaj komunistaj partioj partoprenas en la normala demokratia politiko de siaj ŝtatoj (balotoj), foje kunlabore kun alitendencaj partioj. Kontraste, en kelkaj landoj kaj epokoj, komunistaj partioj elektis pli eksterparlamentajn politikajn agadojn sen ekskludi eksterleĝajn aŭ armitajn agadojn. La demokratia agado de komunistaj partioj foje kondukis ilin al akiro deregistaroj en diversaj instancoj, nome municipaj, regionaj, ŝtataj ktp., kaj ne nepre al instalado de komunismaj unupartiaj ŝtatoj, alternante sin kun aliaj partioj en la plenumo de la registaraj postenoj. Tio okazis ekzemple en barataj ŝtatoj,Kipro, urboj deItalio, urboj deHispanio,Portugalio ktp.

Komunisma ŝtato

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKomunisma ŝtato.

Komunisma ŝtato estasŝtato kiu estas kutime administraciata kaj regata de ununurapolitika partio teorie reprezentanta la proletaron, gvidita de marksism-leninisma filozofio, kun la celo atingi komunismon. Ekzistas pluraj ekzemploj de komunismaj ŝtatoj kun funkciad-politikaj partopren-procezoj implikantaj plurajn aliajn ne-partiajnorganizaĵojn ,(kiel, ekzemple,sindikatojn kaj fabrik-komitatojn) kaj partoprenadon enrekta demokratio. La esprimo "Komunisma ŝtato" estas uzata fare de okcidentaj historiistoj, politikaj sciencistoj kajamaskomunikiloj por rilati al tiuj landoj. Tamen, kontraŭe al okcidenta uzokutimo, tiuj ŝtatoj ne priskribas sin kiel "komunisma" nek ili asertas esti atinginta komunismon; ili nomas sin mem socialismaj ŝtatoj aŭ la ŝtatoj de laboristoj kiuj estas en la procezo de konstruado de socialismo. Aliaj titoloj estas "popola respubliko", "socialisma respubliko" aŭ "demokratia respubliko".

Esperanto kaj komunismo

[redakti |redakti fonton]
Pri la Pseŭdokomunismo de Ĥruŝĉov, 1965.

Esperanton apogis pluraj gvidantaj komunistoj, inkluziveAnatolo Lunaĉarskij,Josip Broz Tito,Ho Chi Minh,Fidel Castro. Aliflanke, esperantismo estis kelkfoje persekutata de komunismaj registaroj, notinde en Sovetio subStalino.

Ernest Drezen estis eble la plej fervora kaj optimisma adepto samtempe de Esperanto kajSovetia komunismo, li pensis, ke la du movadoj alportos emancipiĝon kaj feliĉon al la popoloj en la mondo. Sed nur kelkajn jarojn poste, kiam li verkis siajn plej famajn librojn pri tiu emancipiĝo, li estis arestita de Stalino kaj pafmortigita, kulpigita pri … "spionado favore al la kapitalistoj", "trockiismo" kaj "terorismo" (evidente falsaj akuzoj). Granda parto de la sovetia esperantistaro ricevis similan sorton aŭ estis senditaj en laGulagon. La ceteraj pro timo silentis dum jaroj, ĝis la morto de Stalino.

Dum laMalvarma Milito, la ĉeĥa komunistoRudolf Burda energie defendis Esperanton. Oni forpelis lin el la partio; sed li travivis, kaj helpis la Esperantan kulturon travivi en la landoj de laVarsovia Pakto. Li estis la fondinto de la gazetoLa Pacdefendanto kaj la unua prezidanto de laMondpaca Esperantista Movado.[6]

Ulrich Lins en sia artikoloRuĝ-verda malakordo. Observoj pri komunistaj esperantistoj,[7] baze sur enketo farita en 1982/83 havigas detalojn pri kiel vivis komunistaj esperantistoj, sian aktivadon por Esperanto kaj komunismo kaj la interrilaton inter ambaŭ aferoj. Dume, li havigas personajn informojn el diversaj esperantistoj, ĉefe el la menciita enketo, sed ne nur. La unua demando temas pri kiel ili aliĝis al ambaŭ tendaroj, kelkaj venis al Esperanto el komunisma agado, kaj aliaj inverse, dum malmultaj samtempe venis kaj restis (Franz Schick,Bill Keable). Kelkaj estis filoj de aktivuloj (patro kaj filoPeter Zlatnar, familio dePierre Lévy), kaj kelkaj el malriĉaj familioj, kio logike kondukis tiujn al revolucia aktiveco. La dua demando celis la evoluon de la rilatoj inter ambaŭ aferoj. Inter la menciitoj, "nur malmultaj ludis elstaran rolon en kaj la Esperanta kaj la komunista movado."[8] Ĉar ĝenerale neesperantistaj komunistoj malaprezis la esperantan aktivecon, komunistaj esperantistoj pli malpli frue devis elekti inter ambaŭ agadoj.Ivo Lapenna elektis Esperanton,Walter Kampfrad komunismon. Sovetaj esperantistoj devis nek paroli nek emfazi pri la "interna ideo" por eviti akuzon de burĝeco kajkosmopolitismo. La tria afero frontis la manieron kiel esperantistaj komunistoj vivis la konfliktojn inter ambaŭ tendaroj, kaj partikulare la persekutadon de ili en Sovetunio. Plej ofte nesovetaj esperantistoj lasis komunismon post specifa historia okazaĵo; kelkaj inverse. Kiel lasta afero, ĉe kelkaj komunistaj esperantistoj la scio akirita per Esperanto helpis ilin forlasi la stalinisman komunismon, ĉe kelkaj ambaŭ aferojn.Kurisu Kei klare priskribis sian forlason de "komunismajdogmoj", ekzemple per sia rilato alNikola Aleksiev.[9]

Verkoj en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

En Esperanto aktuale ekzistas interalie jenaj tekstoj pri komunismo:

DeKarlo Markso kajFrederiko Engelso

[redakti |redakti fonton]
  • Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: "Manifesto de la Komunista Partio" en la tradukoj deDetlev Blanke (1990), Emil Pfeffer (1923), Arturo Baker (1908), (T. Veder [1933]) kaj la germana originalo, komp. Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), [Embres-et-Castelmaure], 2011, 289 paĝoj,ISBN 978-2-918300-45-8 (= MAS-libro 52).
  • Karlo Markso kajFrederiko Engelso:Manifesto de la Komunista Partio, kun enkonduko deEric Hobsbawm, tradukitaj deVilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2015, 126 paĝoj, bindita,ISBN 978-2-36960-015-2 (= MAS-libro 100a)
  • Karlo Markso:La interna milito de Francio (La Pariza Komunumo 1871), kun antaŭparolo deFrederiko Engelso, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2-a, reviziita eldono,Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 128 paĝoj,ISBN 978-2-36960-017-6 (= MAS-libro 112).
  • Karlo Markso:Salajro, prezo kaj profito; Thomas Kuczynski:Markso popularigas Markson. Enkonduko al Karlo Markso:Salajro, prezo kaj profito., trad. de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 110 paĝoj,ISBN 978-2-918300-01-4 (= MAS-libro 159).
  • Karlo Markso hodiaŭ - Nerefuteblaj citaĵoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2008 (= MAS-libro 7).
  • Karlo Markso:Dunglaboro kaj kapitalo, elgermanigita de Vilhelmo Luter­mano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009 (= MAS-libro 11).
  • Karlo Markso:Pri liberkomerco, kun antaŭparolo de Frede­riko Engelso, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009 (= MAS-libro 12).
  • Karlo Markso:Kritiko de la Gotaa Programo, kun antaŭ­paro­lo de Frederiko Engelso, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 3-a eldono, Monda Asembleo Socia (MAS), 68 paĝoj, 2016,ISBN 978-2-36960-072-5 (= MAS-libro 13a).
  • Karlo Markso:La mizero de la filozofio, respondo al J.B. Prudono: „La filozofio de la mizero”; kun antaŭparoloj de Frederiko Engelso;Pri J. B. Prudono. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 196 paĝoj,ISBN 978-2-918300-08-3 (= MAS-libro 17).
  • Karlo Markso; Frederiko Engelso:Tezoj pri Fojerbaĥo, Principoj de komunismo kaj aliaj verketoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 62 paĝoj,ISBN 978-2-918300-17-5 (= MAS-libro 25).
  • Frederiko Engelso:La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia, (MAS), 2010, 204 paĝoj, ISBN 978-918300-16-8 (= MAS-libro 26).
  • Karlo Markso:Pri la juda demando. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 49 paĝoj,ISBN 978-2-918300-29-8 (= MAS-libro 38).
  • Karlo Markso:Kontribuaĵo al la kritiko de la hegela jurfilozofio. Enkonduko; Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio. Antaŭparolo. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 36 paĝoj,ISBN 978-2-918300-38-0 (= MAS-libro 44).
  • Frederiko Engelso:Ludoviko Fojerbaĥo kaj la fino de la klasika germana filozofio. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 57 paĝoj,ISBN 978-2-918300-48-9 (MAS-libro 56).
  • Karlo Markso:Respondo al V.I. Sasuliĉ [Zasuliĉ], kun Klaus Gietinger: La miskompreno. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 59 paĝoj,ISBN 978-2-918300-71-7 (= MAS-libro 73).
  • Frederiko Engelso:La evoluo de la socialismo de utopio al scienco. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 65 paĝoj,ISBN 978-2-918300-65-6 (= MAS-libro 74).
  • Frederiko Engelso:Enkonduko al Karlo Markso: Klasbataloj en Francujo 1848 ĝis 1850 (1895). Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 23 paĝoj, 2013,ISBN 978-2-918300-89-2 (= MAS-libro 92).
  • Frederiko Engelso:La libro de revelacio (La apokalipso de Johano). Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, 28 paĝoj,ISBN 978-2-918300-97-7 (= MAS-libro 101).
  • Frederiko Engelso:La loĝejproblemo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, 80 paĝoj, ISBN 978-2-91800-98-4 (= MAS-libro 103).
  • Frederiko Engelso:Malfruaj verketoj. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 102 paĝoj,ISBN 978-2-36960-008-4 (= MAS-libro 113).
  • Karlo Markso kaj Frederiko Engelso:Leteroj al Ludwig Kugelmann en la jaroj 1871 kaj 1872. Elgermanigitaj kaj kun postparolo de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 58 paĝoj,ISBN 978-2-36960-033-6 (MAS-libro 133).
  • Karlo Markso:Enkonduko al "Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio". Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 54 paĝoj,ISBN 978-2-36960-056-5 (= MAS-libro 152).
  • Karlo Markso:La kapitalo. Kritiko de la politika ekonomio. Vol. 1. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. 3-a eldono, bindita,Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 924 paĝoj,ISBN 978-2-36860-071-8 (MAS-libro 166).
  • Karlo Markso:La dekoka de brumero de Luizo Bonaparto. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 146 paĝoj,ISBN 978-2-36960-075-6.

Marksismaj verkoj de aliaj aŭtoroj en Esperanto

[redakti |redakti fonton]
  • Oktobra Revolucio kaj la sekvoj. Moshe Levin:La Oktobra Revolucio rezistas al la historio; Hansgeorg Conert:Bazoj kaj evoluo de la sovetsocio; Robert Steigerwald:Socialismo kaj ŝtato - dek tezoj. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 48 paĝoj,ISBN 978-2-918300-07-6 (MAS-libro 21).
  • Jörg Goldberg k.a.:Ekonomia krizo ‒ Analizoj n-ro 1. Jörg Goldberg:La historia procezo de la nuna ekonomia krizo - pli da demandoj ol respondoj; Horst Hensel:La nomoj de la mono - kontribuaĵo al karakterizo de la nuna kapitalismo; Harald Werner:Notoj pri la psiĥologio de la krizo; Sarah Wagenknecht:Brulfaristoj kiel fajrobrigado - Kritiko de la krizmastrumado. Elgerma­ni­g­oj de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 57 paĝoj,ISBN 978-2-918300-09-0 (MAS-libro 18).
  • Kien Ĉinio? Dek du analizoj el diversaj landoj kaj vidpunktoj. François Jullien:Ĉinscienco en la sakstrato - Ĉinio en la spegulo de Okcidento; Manfred Szameitat:Sukcesa, sed ne socialisma; Ingo Nentwig:Naciaj malplimultoj kaj politiko pri naciaj malplimultoj en la PR Ĉinio; Barry Sautman:Protestoj kaj separismo en Tibeto; Michael Parenti:La mito de Tibeto; Enfu Cheng:Fundamentaj trajtoj de la socialisma merkatekonomio; Jian Xinhua:Harmonia socio, salajrolaboro kaj klasbataloj;Theodor Bergmann:La socialisma disvolvo-strategio de la PR Ĉinio; Rolf Berthold:Pri la interna kaj ekstera politiko de la KP de Ĉinio; Li Bingyan:Ĉinio sub influo de la novliberalismo; Helmut Peters:Popolrespubliko Cinio: 30 jaroj da reform- kaj malferm-politiko; Jean-Louis Rocca:Ĉu la ĉina meza klaso estas revolucia? Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 142 paĝoj,ISBN 978-2-918300-06-9 (MAS-libro 16).
  • Ekonomia krizo n-ro 2. Joachim Bischoff:La financkrizo kaj alternativoj; Andreas Fisahn:Demokratia stirado de la ekonomio; Manfred Sohn:Dek tezoj por sociigo de la cirkuladsfero; Luciano c. Mortorano:Socialismo, sociigo, demokratio; Manfred Lauermann:La dialektika plan-ekonomio de Ĉinio - respondo al la financkrizo. Elgermanigoj de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2009,ISBN 978-2-918300-12-0 (MAS-libro 22).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Sep mil orientgermanoj sukcesis atingi okcidentan Germanion post rifuĝo en la ambasadejoj de la du ĉefurboj:La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo (el Retarkivo 2008)
  2. 29-a Konferenco de la internacia socio pri sociologio de la religioj, julio 2007, Leipzig, Germanio
  3. Philippe Moreau Defarges, les relations internationales (internaciaj rilatoj), T 2: les questions mondiales (mondaj aferoj), Le Seuil,2004, p. 37
  4. La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo (el Retarkivo 2008)
  5. Ucrania prohíbe la hoz y el martillo. El Parlamento de Kiev aprueba una ley que equipara el comunismo al nazismo, Pilar Bonet,El País, 9 APR 2015[1] Konsultita la 10an de aprilo 2015
  6. Lins, Ulrich: La Danĝera Lingvo. Gerlingen: Bleicher Eldonejo, 1988.History of Esperanto (angla: Historio de Esperanto)Arkivigite je 2010-12-01 per la retarkivoWayback Machine
  7. Ulrich Lins,Ruĝ-verda malakordo. Observoj pri komunistaj esperantistoj, enLa arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin,Roterdamo, 2010,UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 443-461.
  8. Samloke, paĝo 449.
  9. Samloke, pp. 457-459.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Komunismo&oldid=9115981"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp