ekrankopio de ekzempla paĝo el la Komuna Norma Datumaro de 2012
LaKomuna Norma Datumaro aŭUniversala Norma Datumaro -germane nomataGemeinsame Normdatei (GND),angleIntegrated Authority File - estasnorma datumaro enkondukita aprile 2012 enGermanlingvio. En la Komuna Norma Datumaro kolektiĝis la eksa germanlingvaj normaj datumaroj pri personaj nomoj(Personennamendatei, PND), pri trovilaj terminoj(Schlagwortnormdatei, SWD), pri ŝtataj kaj neŝtataj institucioj inkluzive de subnaciaj unuoj(Gemeinsame Körperschaftsdatei, GKD) kaj la unueca titola datumaro de laGermana Muzika Arkivo(DMA-EST-Datei aŭ en longa formoDeutsches Musikarchiv-Einheitssachtitel-Datei). La Komuna Norma Datumaro estas kune administrata fare de laGermana Nacia Biblioteko kun ĉiuj bibliotekaroj en Germanio, la Aŭstria Ligo de Bibliotekoj(Österreichischer Bibliothekenverbund, obv) kaj la Svisa Nacia Biblioteko (nacilingve nomataSchweizerische Nationalbibliothek, NB, Bibliothèque nationale suisse, BN, Biblioteca nazionale svizzera, BN, respektiveBiblioteca naziunala svizra, BN).
La19-an de aprilo2012 ĝi anstataŭigis la ĝis tiamajn unuopajn germanlingvajn normajn datumarojn.
En la projekto "Virtuala Internacia Norma Datumaro", angleVirtual International Authority File (VIAF) la germanlingva kaj aliaj normaj datumaroj interligiĝas al virtuala internacia norma datumaro.