Plej vaste konataj estaspersona komputilo (PK), tamen plej multekostaj kaj gravaj por progreso estasserviloj. Ekzistas ankaŭ multaj specoj de specialaj komputiloj, ekzludkonzolo, bankaŭtomato.
Fakte multe pli antikva analoga komputilo estis trovita: lameĥanismo de Antikithera. Tio estas tre komplika aparato konstruita antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj, per kiu ŝipistoj povis kalkuli. Vidu pli sube.
La komputilo en la nuna formo komencis sian evoluon ekde1938. kiamKonrad Zuse konstruis sian unuan komputilon Z1. Nun oni distingas komputilojn en plej vasta senco jeanaloga komputilo kajcifereca komputilo.
Tradicie oni opinias, ke la plej grava parto de komputilo estas laaparataro (procesoro,printilo ,komputilkorpo), tamen tiu vidpunkto estas tro unuflanka kaj ĝenerale erara. Komputilo senprogramo (aŭprogramaro) estas nenifaranta amaso deblatoj,icoj kaj aliaj elektraĵoj. Eĉ pli, hodiaŭ eblas diri, ke ĝuste la evoluo de laprogramaro estas lokomotivo movanta komputikon laŭ vojo de progreso. La plej brila ekzemplo estas lakomputila ludo. Ĝuste por la plej modernaj komputilaj ludoj estas projektataj kaj fabrikataj la plej modernaj hejmaj komputiloj (hejma komputilo) kajludkomputiloj. Plia gravega parto de komputilo estasflankaparataro. Eĉ eblas diri, ke nur danke al flankaparataro estas realigata plenvalora kunlaboro de homo kaj komputilo. Hodiaŭ ne eblas imagi komputilon senekrano,klavaro,muso aŭstirstango. Ĝuste danke al vasta flankaparataro kaj pripensita programaro sukcesis senrea invado de komputiloj en ordinaran vivon. Ne eblas supertaksi la rolon de komputiloj en diversaj formoj (ekz.MP3-muzikiloj aŭ modernajpoŝtelefonoj). En la scienco aktive kreskaskomputiko, kiu penetris en ordinarajn sciencojn ne nur aparate, sed ankaŭ per ideoj kaj filozofio. Artoj, danke al komputilaj teknologioj (ekz.elektronika muziko,komputila grafiko) kreskas kvazaŭ eksplode. La nuna ekonomiko plene dependas de komputilaj teknologioj (ekz.e-komerco, komputila analizo de vendado k.s.). Eĉ inter la plej potencaj firmaoj gravan parton okupas firmaoj ligitaj kun komputiloj (ekzMikrosofto,Sun k.a.). Tamen la nuntempa komputilo ankoraŭ ne estas la fino de la komputila evoluo kaj hodiaŭ oni parolas pribiokomputilo,kvantuma komputilo kaj aliaj fantaziecaj aŭ baldaŭ realaj fenomenoj.
«Komputulino» (eŭfemismo por helpolaboristoj kiuj faris longajn kalkulojn) uzanta mikroskopon kajmeĥanikan kalkulilon. Komencoj de la komputiloj.
En laPIV de 1970 estis du apartaj vortoj:komputilo kajkomputero.
Pri "komputilo" PIV diris: "Aparato, konsistanta el mezurilo pri ... unuoj aŭ kvantoj ..."
Pri "komputero" PIV diris: " ... elektronika aŭtomato, regata per programo, kiu efektivigas instrukciojn ..."
En aliaj vortoj: la malnova PIV diris, ke "komputi" signifas nur nombri/adicii, kaj "komputilo" sekve signifas nur maŝinon, kiu nur nombras/adicias. Tial la malnova PIV vidis la neceson por aparta radiko ("komputero") por pli kompleksa elektronika aŭtomato regata per programo. Kelkaj ankaŭ uzis la vortonkomputoro (ankoraŭ enNPIV[1]) anstataŭkomputero.
Sed en la praktiko la vorto "komputilo" ekuziĝis por tio, kion PIV nomis "komputero". Sekve (aŭ paralele) ankaŭ la signifo de la verbo "komputi" ŝanĝiĝis al la nuna pli ĝenerala signifo: "Solvi matematikan problemon aŭ prilabori datumon aplikante algoritmon, precipe en formo de programo". La nova PIV sekvis la ĝeneralan lingvouzon kaj ŝanĝis la difinojn de la vortoj "komputi" kaj "komputilo".
Ŝanĝo de la signifo de la vorto komputi ne nur okazis en Esperanto, sed ankaŭ en naciaj lingvoj, ekzemple en la franca kaj la angla.
La vortokomputilo jam havis pra-historion kiel kalkulilo. Por ekzemploFrancisko Azorín jam registris ĝin en 1932 kiel parto de la kunmetaĵofadenkomputilo, nome aparato por komputi aŭ kalkuli fadenojn en teksaĵo.[2]
Kompare al aliaj elektraj iloj, komputilteknologio evoluis rapidege. La historio de la evoluo de la komputilo komenciĝis en laantikvo kaj estas do multe pli longa ol la historio de modernaj komputilteknologioj kaj de meĥanikaj kaj elektraj kalkuliloj. Ĝi entenas ankaŭ la evoluon de kalkulmetodoj.
La koncepto de nombroj verŝajne evoluis pro neceso de komunikado inter du individuoj. En ĉiuj konatajlingvoj troviĝas almenaŭ vortoj por la nombrojunu kajdu. Ankaŭ ĉe komunikado de multaj bestoj, kiel ekzemple diversajprimatoj, sed ankaŭ debirdoj, kiel ekzemplemerloj, pruveblas la eblo distingi diversgrandajn kvantojn de aĵoj.
En lamezepoko araba cifersistemo atingis Eŭropon kaj ebligis pli sisteman laboron per nombroj.Eblis prezenti nombrojn kaj formulojn surpapere kaj tabeligi matematikajn funkciojn, ekzemple kvadrataj radikoj, simplajlogaritmoj kajtrigonometrio. En la epoko deIsaac Newtonpapero kaj velino, pergamenteca papero, estis gravaj por kalkultaskoj kaj restis tion ĝis nun, kiam esploristoj kielEnrico Fermi plenigadis paĝojn kaj paĝojn de matematikaj kalkuloj kajRichard Feynman mane kalkulis ĉiun paŝon ĝis la solvo, kvankam jam ekzistis programeblaj kalkuliloj.
La unua ilo, kiu kompareblas al nuntempaj komputiloj estas laabako, meĥanika ilo, inventita verŝajne ĉirkaŭ1100 a.K. en la hindoĉina kulturejo. La abako estis uzata ĝis la17-a jarcento en okcidentaEŭropo, kiam ĝin anstataŭis unuaj kalkuliloj. En aliaj regionoj de la mondo, abakoj estas daŭre uzataj.
Similcele oni utiligis la kalkulbreton dePitagoro. Alia frua kalkulilo estis latrabopesilo, kiu tamen ne havas numeran aliron, sed per kiu oni provas per ambaŭflanka ŝarĝado atingi ekvilibron de la pezo.
Post la antikvo ĉesis la teknika progresado kaj dum la periodoj de grandaj popolmigradoj multaj scioj perdiĝis, kiel ekzemple la meĥanismo de Antikthera, kiu malkovriĝis nur en1902. La mezepoko haltigis la teknikan evoluon. Nur ekde la moderno la motoro de teknika progreso iom post iom denove moviĝis, kaj tiam plirapidiĝis, kion ĝi daŭre faras nuntempe.
Meĥanikaj kalkuliloj kiel la sekvantaj adiciiloj, la nombrometo, la kalkulilo de Monroe, laCurta kaj laAddo-X estis uzataj ĝis la1970-aj jaroj. Kontraŭe alLeibniz la plej multaj kalkuliloj uzis ladekuman sistemon, kiu estis teknike pli malfacile realigebla. Tio validis kaj rilate al la kalkuliloj deCharles Babbage ĉirkaŭ1800 kaj al laENIAC de1945, la unuaelektronika universala kalkulilo.
Tamen oni konstruis ankaŭ nemeĥanikajn kalkulilojn, ekzemple en 1928, laakvointegrilon.En 1949Bill Phillips kreis la MONIAC-komputilon por modeli la ekonomiajn procedojn de Britio. Ĝi estis analoga komputilo kiu uzis fluidan logikon modeli la funkciadon de ekonomio.[10]
Analoga komputilo estas tipo de komputilo kiu uzas kontinue ŝanĝeblajn aspektojn de fizikaj fenomenoj kielelektraj,meĥanikaj aŭhidraŭlikaj kvantoj por modeli la problemon solvotan. Kontraste, ciferecaj komputiloj reprezentas variajn kvantojn simbole kaj per diskretaj valoroj kaj de tempo kaj de amplekseco.
Dum la unua duono de la 20-a jarcento, multaj sciencajkomputbezonoj trafis pliiĝantajn prilaboritajn analogajn komputilojn, kiuj uzis rektan meĥanikan aŭ elektran modelon de la problemo kiel bazo porkomputado. Tamen, tiuj ne estis programeblaj kaj ĝenerale mankis al ili la varieblon kaj akuratecon de la nuntempaj ciferecaj komputiloj.[11] La unua moderna analoga komputilo estis antaŭindikilo de tajdoj, inventita deSir William Thomson (kiu poste iĝos Lord Kelvin) en 1872. La diferenciala analizilo, meĥanika analoga komputilo desegnita por solvi diferencialajn ekvaciojn per integrigo uzante rad-diskajn meĥanismojn, estis konceptita en 1876 fare de James Thomson, pli aĝa frato de la pli fama Sir William Thomson.[12]
La fako de meĥanik-analoga komputado atingis sian pinton pere de la diferenciala analizilo, konstruita de H. L. Hazen kajVannevar Bush ĉe laMIT starte en 1927. Tio konstruiĝis super la meĥanikaj integriloj de James Thomson kaj la tord-amplifiloj inventitaj de H. W. Nieman. Dekoj da tiaj aparatoj estis konstruitaj antaŭ ilia eksmodiĝis evidentiĝis. Ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj, la sukceso de la ciferecaj elektronikaj komputiloj markis la finon de plej multaj el la analogaj komputmaŝinoj, sed analogaj komputiloj restis uzataj dum la 1950-aj jaroj en kelkaj specializitaj aplikoj kiel ĉeedukado (glitkalkuliloj) kajaviado (kontrolsistemoj).
Ĉirkaŭ 1938, laUsona Mararmeo estis disvolviginta elektromeĥanikan analogan komputilon sufiĉe malgrandan por funkciigi ĝin ene desubmarŝipo. Tiu estis laTorpedo Data Computer, kiu uzis trigonometrion por solvi la problemon pafitorpedon al moviĝanta celo. Dum laDua Mondmilito oni disvolvis similajn aparatojn ankaŭ en aliaj landoj.
Kopio de la komputilo Z3 deKonrad Zuse, nome la unua tute aŭtomata, cifereca (elektromeĥanika) komputilo.
Fruaj ciferecaj komputiloj estiselektromeĥanikaj; elektraj konektiloj kondukis meĥanikajn relajsojn por plenumi la kalkuladon. Tiuj aparatoj havis malaltan operacirapidon kaj estis finfine superitaj de la multe pli rapidaj tut-elektraj komputiloj, dekomence uzantajvakutubojn. La komputilo Z2, kreita de la germana inĝenieroKonrad Zuse en 1939 enBerlino, estis unu el la plej fruaj ekzemploj de elektromeĥanika relajskomputilo.[13]
En 1941, Zuse sekvis la vojon de sia pli frua maŝino per la komputilo Z3, nome la unua funkcianta elektromeĥanikaprogramebla,⁹ tute aŭtomata ciferecaa komputilo en la mondo.[16][17] La Z3 estis konstruita pere de 2 000relajsoj, plibonigantevortolongon de 22bitoj kiu funkciis je horloĝfrekvenco de ĉirkaŭ 5–10Hz.[18] Oni havigis programkcodon el punktigitafilmo dum la datenoj estis stokitaj en 64 vortoj de memoro aŭ havigitaj pere de la klavaro. Ĝi estis tre similaj al la modernaj maŝinoj en kelkaj aferoj, pionirigante nombrajn antaŭenirojn kiel laglitkomoj. Anstataŭ la pli malfacile plibonigebla dekuma sistemo (uzita en la plej fruaj desegnoj deCharles Babbage), uziduuman sistemon rezultis en la fakto, ke la maŝinoj de Zuse estis pli facile konstrueblaj kaj eventuale pli fidindaj, rilate al la teknologioj tiam disponeblaj.[19] La Z3 ne estis per si mem universala komputilo sed povis estis etendita ĝis laTuring kompleteco.[20][21]
La sekva komputilo de Zuse, nome la Z4, iĝis la unua komerca komputilo en la mondo; post dekomenca prokrasto pro la Dua Mondmilito, ĝi estis kompletigita en 1950 kaj havigita al laETH de Zuriko.[22] Tiun komputilon fabrikis la propran kompanion de Zuse, nome Zuse KG, kiu estis fondita en 1941 kiel la unua kompanio kun la nura celo disvolvi komputilojn, nome en Berlino.[22]
Enkomputada inĝenierarto,komputila arkitekturo aŭinformadika arkitekturo estas serio de reguloj kaj metodoj kiuj priskribas la funkcion, organizon, kaj plibonigon de komputilaj sistemoj.
La plej fama kaj granda reto estasInterreto, kiu enhavas laTut-Teran Teksaĵon, sed ekzistas multego de etaj retoj, ekzemple en domoj aŭ entreprenoj. Ekzistas pluraj tipoj:kablaj kajsenkablaj,lokaj kajmallokaj, ktp. Kutime reto dividiĝas ensubretoj (laŭ la decidoj de la retestro), kaj ofte ekzistasreta politiko prisekurecaj temoj, ekzemple kiujklientoj rajtas atingi kiujnservilojn.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloĈefkomputilo.
Ĉefkomputilo (anglemainframe) estas potencakomputilo uzata por grandaj informpritraktaj laboroj. Ili estas ĉefe uzataj deregistaraj institucioj kaj grandaj kompanioj por taskoj kiel censo, industriaj kaj konsumaj statistikoj, entreprena rimedplanado kaj financa transakciopretigo. Ĉefkomputiloj estas speciale uzataj kielserviloj en laTut-Tera Teksaĵo (angleWWW). Ili estas apartaj desuperkomputiloj. La esprimo origine rilatis al la grandaj ŝrankoj kiuj enhavis laprocesoron kajĉefmemoron de fruaj komputiloj.[23][24] Poste la termino estis uzata por distingi tre grandajn komputilojn disde malpli potencaj ("minikomputiloj" aŭ "personaj komputiloj").
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMinikomputilo.
Minikomputilo, nun pli konata kiel servilo, estas klaso de multuzantaj komputiloj, kiu estas en la meza gamo de la komputila spektro; tio estas, inter grandaj mult-uzantaj sistemoj (ĉefkomputilo,anglemainframe) kaj pli malgrandaj unu-uzantaj sistemoj (mikrokomputiloj,personaj komputiloj).
La nomo komencis populariĝi meze de la1960-aj jaroj, por identigi trian specon de komputilo, desegnita danke al du fundamentaj novigoj:
La uzo detransistoro (kiu rekte influis la kreadon de komputiloj kun pli malgrandaj grandecoj en la ĉefkomputilo), kaj
Pliboniĝoj en la dezajno deRAM, kio ebligis pli grandan haveblecon de resursoj.
Poste, dum la1980-aj jaroj, la esenca minikomputilo estis la AS/400 de IBM. Tamen, pli poste tre potencaj servilaj komputiloj desegnitaj de fabrikantoj kielIBM,HP, kajDELL perfekte eniris ĉi tiun kategorion.
Persona komputilo (mallongigo:PK aŭPC angle) estas kutime mikrokomputilo, kiu estas sufiĉe malmultekosta, malgranda kaj kapabla, por ke unu persono povu uzi ĝin. La esprimo estis popularigita deApple Computer kunApple II dum la malfruaj 1970-aj kaj fruaj1980-aj jaroj kaj poste de IBM kun IBM PC.
La unua industrie produktita PK estisApple II de la kompanioApple. Ĝi estis prezentata je la 5-a de junio 1977 enUsono. Ĝi havis okŝtopingojn de la 8-bita Apple-bus-sistemo poraldonaj tabuloj, per kiuj oni povis uzi la komputilon por diversaj aplikaĵoj (ekz-e tekstredaktado, ludoj ktp.). Apple II jam povis prezenti plurkolorajn bildojn kaj sonojn. Proksimume je la sama tempo, en 1977, la unuajhejmaj komputiloj estis prezentataj, Commodore PET 2001 kaj Tandy TRS 80 Model 1. Ili havis similan karakterizon kiel Apple II, sed ili ne havis ŝtopingojn por aldonaj tabuloj kaj ne povis prezenti plurkolorajn bildojn kaj sonojn.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTekokomputilo.
Tekokomputilo[25] aŭsinokomputilo[26] (anglelaptop) estas porteblapersona komputilo, kies grandeco kutime estas komparebla al la papera formato A4 kaj kiu kutime pezas de unu ĝis tri kilogramoj.
Verŝajne la unua realigita portebla komputilo estis Xerox NoteTaker. Ankaŭ ĝi estis evoluigita ĉeXerox PARC en 1976, sed ĝi estis neniam amase produktita kaj nur proksimume dek prototipoj estis konstruitaj. Tamen ĝi havis grandan influon al la evoluo de porteblaj komputiloj. La unua komerce ricevebla portebla komputilo estisOsborne 1 en 1981, uzante la operaciumon CP/M. Ĝi havis similan grandecon kiel porteblakudromaŝino kaj ĝi estis tre peza kompare kun modernaj tekokomputiloj, havantekatodradian ekranon. Sed profesiuloj povis kunporti sian komputilon kaj datumojn, ankaŭ dum vojaĝoj per aviadilo. Ne eblis uzibateriojn por proviziOsborne 1 je elektro; ĝi devis esti konektita per kablo alŝtopilingo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTabulkomputilo.
Tabulkomputilo[27] aŭplatkomputilo[27] (angletablet), estas plata, tabulforma portebla komputilo kuntuŝekrano[28], kiu estas laŭ sia grandeco kaj funkciamplekso interpoŝkomputilo kajtekokomputilo. Ĝi estas pli granda olsaĝtelefono[29]. Oni kutime uzas surekranan virtualan klavaron anstataŭ materian klavaron por enigi datenojn en ĝin. En la jaro 2000Microsoft surmerkatigis komputilon nomatantabula personkomputilo (angletablet personal computer), kiu tamen ne estis granda sukceso. La unua tabulkomputilo en la nuna senco de la vorto estas laiPad de Apple, surmerkatigita en Aprilo 2010.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKomputilego.
Komputilego aŭsuperkomputilo estasaparataro deinformadiko posedanta kapablojn de kalkulo superaj al normalaj komputiloj, ĉar ili estas uzataj por specifaj celoj. Nuntempe la terminoj desuperkomputilo kajkomputilego estas anstataŭataj per aliaj pli precizaj terminoj kielkomputilaro altkapabla aŭaltnivela, ĉar ili estas fakte aro da povegaj komputiloj unuigitaj rete por pligrandigi sian laborpotencon kaj rezultojn. Je 2019, la plej rapidaj komputilegoj funkciis je proksimume pli ol 148 petaflopoj (peta-flopo, enkomputiko, signifas, ke ili realigas pli ol 1 000 bilionojn daoperaciojn por sekundo). La listo de komputilego estas nomataranking TOP500.
La komputilegoj estis enkondukitaj en la1970-aj jaroj kaj estisdezajnitaj ĉefe de Seymour Cray en la kompanioControl Data Corporation (CDC), kiu hegemoniis en la merkato dum tiu epoko, ĝis Cray abandonis CDC por formi sian propran entreprenon, nomeCray Research. Ekde tiam la potenco de la komputilegoj kaj la amplekso de la merkato pli kaj pli kreskis.
Kvantumkomputilo estas komputilo, kiu uzaskvantumbitojn por sia kalkulado; ĝi do baziĝas sur la principoj dekvantummeĥaniko (kaj ne sur klasika meĥaniko). Ĉar iuj kvantumaj efikoj ne havas klasikajn similaĵojn, ĝi povas manipuli informon novmaniere, kaj tiel aperas nova informa teorio.
↑↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 70.
↑The Antikythera Mechanism Research Project Arkivita la 28an de Aprilo 2008 ĉe Wayback Machine, The Antikythera Mechanism Research Project. Alirita la 1an de Julio 2007 kaj la 21an de Julio 2024.
↑ Marchant, Jo (1a de Novembro 2006)."In search of lost time".Nature. 444 (7119): 534–538. Bibcode:2006Natur.444..534M. doi:10.1038/444534a.PMID 17136067. S2CID 4305761.
↑ Thomas, Federico (1a de Aŭgusto 2008)."A short account on Leonardo Torres' endless spindle".Mechanism and Machine Theory. 43 (8). IFToMM: 1055–1063. doi:10.1016/j.mechmachtheory.2007.07.003. hdl:10261/30460. ISSN 0094-114X.
↑ Torres Quevedo, Leonardo (1901)."Machines á calculer".Mémoires Présentés par Divers Savants à l'Académie des Scienes de l'Institut de France (en franca). XXXII. Impr. nationale (Parizo).
↑Zuse, Konrad. [1984] (2010)The Computer – My LifeTranslated by McKenna, Patricia and Ross, J. Andrew from: Der Computer, mein Lebenswerk (1984) (angle). Springer-Verlag.ISBN 978-3-642-08151-4.
Terminareto de dokumentkomputiko en Vikilibroj, Dokumento-komputiko - Kreado, klasigado, konservado, kunredaktado kaj dissendado de dokumentoj. Kompilata fare de Ĵ. Vaŝe
Terminareto de informserĉo Inform-serĉado - Agoj kaj metodoj por serĉi informojn tra dokumentoj aŭ datumbazoj. Kompilata fare de Ĵ. Vaŝe