Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Komoda varano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Komoda varano


Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:ReptiliojSauropsida
Ordo:SkvamulojSquamata
Subordo:LacertulojLacertilia
Familio:VaranedojVaranidae
Genro:VaranoVaranus
Specio:V. komodoensis
Varanus komodoensis
Ouwens,1912
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lakomoda varano (Varanus komodoensis) aŭ alinome komoda estas la plej granda vivantalacerta specio, apartenanta alvaranedoj (Varanidae). Ĝi estasendemia en laAŭstralazia ekozono kaj vivas nur surKomodo kaj kelkaj najbaraj insuloj de la indoneziaMalgrandaj Sundaj Insuloj. Ĝi estas forte protektita besto.

Ĝi povas longi ĝis 3 m, pezi ĝis 130 kg, aĝi eĉ 100 jarojn. la komoda varano ofte fosas kavon, profundan je 9 m kaj tie ĝi demetas la ovojn, kiuj eloviĝas en aprilo aŭ majo. La noveloviĝintaj idoj longas ĉ. 45 cm kaj vivas kelkajn monatojn sur arboj.

La plenkreskaj komodaj varanoj kanibalismas la malpli grandajn, kelkfoje eĉ plenkreskajn varanojn. Ili kuras rapide, kelkfoje atakas eĉ la homon kaj mortigas lin/ŝin. Ili nutras sin ĉefe per mortintaj bestoj, kaj vagadas dumtage serĉante tiujn.

Ĝermo pri biologio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo pribiologio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Portala ikonoPortalo pri Biologio
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Komoda_varano&oldid=8460043"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp