Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Granda pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elKolumpluvio)
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda pluvio
Plenkreskulo
Plenkreskulo
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Subklaso:Neornithes
Infraklaso:NeognatojNeognathae
Superordo:Neoaves
Ordo:ĤaradrioformajCharadriiformes
Familio:ĤaradriedojCharadriidae
Genro:Charadrius
Specio:Granda pluvioCh. hiaticula
Charadrius hiaticula
(Linnaeus,1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

LaKolumpluvioGranda pluvio,Charadrius hiaticula, estas eta, fortika kaj viglapluvio,vadbirdo de la familio deĥaradriedoj kaj genroCharadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.

Aspekto

[redakti |redakti fonton]

Plenkreskuloj estas 17–20 cm longaj kaj havas enverguron de 35–51 cm. Ili havas grizbrunajn dorson kaj flugilojn, blankajn ventron kaj bruston kun nigra larĝa kolstrio. Ili havas brunan kronon, blankan frunton, kiu sekvas iomete malantaŭ okulo, nigran maskostrion subokulan -ĉefe malantaŭe- kaj dudirekte kaj pli mallarĝe sub kaj sur la blanka frunto. La beko estas mallonga, flavoranĝa kaj nigra ĉepinte. La kruroj estas oranĝoflavaj kaj nur la du pli eksteraj fingroj estas iome retecaj, diference de la iom pli eta, sed aliflanke tre similaDuonreta pluvio, kiu havas la tri fingrojn iom retecajn kaj ankaŭ pli mallarĝan brustan strion. Junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj, makulbrunaj dorse, kun neplena brusta strio, ĉu pli bruna, ĉu ne tiom larĝa; ili similas iom al Marborda pluvio.

Tiu specio diferenciĝas disde la pli etaMalgranda pluvio pro krurokoloro, kapobildo kaj manko de videbla flava okulringo. Dumfluge videblas blanka strio ĉeflugile; ĉeMalgranda pluvio tio estas ne tiom rimarkebla.

Medio kaj disvastiĝo

[redakti |redakti fonton]

La medio de tiu specio estas malferma grundo en strandoj aŭebenaĵoj de pli nordaEŭrazio kaj arkta nordorientaKanado. La birdoj reproduktiĝas marborde aŭ interne en Siberio kaj Skandinavio kaj nur marborde en okcidentaEŭropo ĝis nordaFrancio. Tiu specio dispartigas la kontinenton kunMalgranda pluvio kiu reproduktiĝas sude en la loko kie ne nestas la Granda pluvio.

La Kolumpluvio estas migrantaj birdoj kiuj vintras en marbordaj regionoj suden ĝisAfriko. Multaj birdoj enBritio kaj nordaFrancio estas loĝantaj la tutan jaron.

Reproduktado

[redakti |redakti fonton]
Charadrius hiaticula.

Ili faras neston surgrunde en malferma zono kun malmulta aŭ nenia planto. La masklo gratas truon kaj la ino kovras ĝin iomete per ŝtonetoj, konkopecoj aŭ herberoj. La ino demetas kvar ovojn; eble dufoje samjare. Ambaŭ gepatroj kovas dum iom malpli ol unu monato. La idoj elnestiĝas post eloviĝo kaj ekflugas post tri semajnoj.

Kutimoj

[redakti |redakti fonton]

Se eventuala predanto alproksimiĝas ĉeneste, plenkreskuloj forkuras atentigante la fremdulon ŝajnigante, ke ĝi havas vunditan flugilon. Kompreneble kiam la fremdulo estas sufiĉe for -kaj nur tiam- la pluvio forflugas facilege.

Tiuj birdoj manĝas en etaj strandoj, tajdaj ebenaĵoj kaj kamparo ĉefe laŭ vido. Ili kuras, haltas kaj manĝoplukas. Ili manĝasinsektojn,krustulojn kajvermojn.

Ili vivas ĝis 10 jaroj.

Subspecioj

[redakti |redakti fonton]

Estas tri ne tre diferencajsubspecioj, kiuj disiĝas iomete laŭ grando kaj koloro; ili intermiksiĝas kiam ties regionoj koincidas:

  • Charadrius hiaticula hiaticula - reproduktiĝas en mezvarma okcidenta Eŭropo norde ĝis centra Skandinavio; loĝantoj aŭ mallongdistance migrantaj al sudokcidenta Eŭropo. Plej grandaj kaj senkolora subspecio.
  • Charadrius hiaticula psammodroma - reproduktiĝas en Islando, Groenlando kaj nordorienta Kanado; vintras en okcidenta Afriko. Meze laŭ grando kaj koloro.
  • Charadrius hiaticula tundrae - reproduktiĝas en arkta norda Skandinavio kaj Azio; vintras en Afriko kaj sudokcidenta Azio. Plej malgranda kaj malhela subspecio.

C.h. hiaticula kajC.h. tundrae estas inter protektitaj specioj.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Granda_pluvio&oldid=9012437"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp