Kolonjo (germaneKöln /keln/ [kʰœln],franceCologne /kolonj/ [kɔ.lɔɲ],angleCologne /koloŭn/ [kəˈloʊn],nederlandeKeulen [ˈkøːlə(n)],ripuareKölle) estas granda urbo en okcidentaGermanio sur ambaŭ bordoj de la riveroRejno en la federacia landoNordrejn-Vestfalio. Ĝi ankaŭ estas tradicie konata en la historio kieluniversitata urbo. Kolonjo estas la sidejo de ladistriktaro Kolonjo. Kolonjo, kiel la nomo indikas, estis kolonio deRomio proksima de la limo de la imperio. En50 la romia imperiestroKlaŭdio nomis la urbon laŭ sia edzino Agripina:Colonia Claudia Ara Agrippinensium. Kompreneble, la nomo mallongiĝis. La bela urbo havis ekde romiaj tempoj multajnjudojn kaj estis la elirpunkto de la alorienta migrado de la judoj tra la nuna Germanio,Pollando kajRusio dum 500-1900.
La komunumo konsistas el 9 urbaj distriktoj („Stadtbezirke“) kun entute 86 urbopartoj („Stadtteile“). Unu urboparto plej ofte similas al iama urbeto aŭ vilaĝo, escepte de la centra urbo („Innenstadt“): Ĝi formas sian propran urban distrikton, kiu konsistas el 5 urbopartoj. Lasta pligrandigo de la urbo ĝis nun: 1975.
Ekde1288 post labatalo ĉe Worringen komenciĝis la „libera“ stato de la urbo (fakte, per la senpotencigo de laprincepiskopo) kaj resp.1475 (oficialigo per la imperiestro) ĝis1794 Kolonjo estislibera urbo, tio signifas, ke ĝi estis submetata nur al la imperiestro. Ĝi prosperis kiel membro de laHansa Ligo ĝis la16-a jarcento. En la epoko de la religiaj konfliktoj la urbo komencis malprosperi. Dum la16-a jarcento, tri ĉefepiskopoj de Kolonjo konvertis alprotestantismo, kaj tio kaŭzis gravan konflikton kunBavario. LaKolonja Milito (germane:Kölnischer Krieg,Truchsessicher Krieg) estis konflikto, kiun efektivigis de 1583 ĝis 1588 ĉefe elektepiskopaj kolonjaj kaj bavaraj trupoj. La milito malsukcesigis la provon, ŝanĝi la ĉefepiskopujon Kolonjo en heredeblan, protestantan duklandon.
En1794Francio aneksis la landon maldekstran de laRejno kaj sekve ankaŭ Kolonjon.
En1815, post la militoj deNapoleono la 1-a de Francio,Rejnlando kajVestfalio estis donitaj alPrusio. La provinca ĉefurbo de Rejnlando fariĝisKoblenz, sed Kolonjo estis (kaj estas) sidejo de unu el la granddistriktoj en la regiono. La 19a jarcento kunportis industrian kaj ekonomian reviviĝon de la urbo kaj la finkonstruon de la katedralo, komencita en la 13a jarcento. Grava por la evoluo estis interalie la trajnlinio Kolonjo-Antverpeno, per kiu oni transportisRuhr-regionan karbon al la oceano, kaj kiu estis unu el la unuaj internaciaj trajnkonektoj.
Post la1-a Mondmilito la venkintoj devigis la detruon de ĉiuj fortikaĵoj ĉirkaŭ Kolonjo, kaj la urbo estis okupata de britaj soldatoj (ĝis1926). La 12an de marto1933 la nacisocialistoj, post premo kaj perforto, laŭ la balotoj fariĝis la plej granda frakcio en la urboparlamento. La postan tagon la katolik-partia urbestroKonrad Adenauer fuĝis.
Dum la regado de la nacisocialistoj la Rejnlando denove fariĝis parto de la germana armea teritorio (1936), kaj ekde1942 fariĝis unu el la ĉefaj celoj de la usonaj kaj britaj bombatakoj. En1940 la diktaturo forprenis la kolonjajn ciganojn, la postan jaron la kolonjajn judojn.
Post la2-a Mondmilito la tute detruita Kolonjo estis okupata unue de la usona armeo, kiu reinstalis Konrad Adenauer kiel urbestron, kaj baldaŭ poste de la brita armeo, kiu malinstalis lin: fakte pro lia memstareco, oficiale pro lia "malkapableco". Kvar jarojn poste Konrad Adenauer fariĝis la unua ĉefministro deFederacia Respubliko Germanio.
Kolonjo, ne la ĉefurbo sed la plej granda metropolo de la nova regiona ŝtatoNordrejn-Vestfalio, evoluis denove al riĉa kaj kulturplena urbo, interalie kun la Okcidentgermana Radio en1956, la samjare finrestaŭrita katedralo, la Romia-Ĝermana Muzeo en1974, la muzeo Wallraff-Richartz en1986. De1949 ĝis1999, kiam la iom pli sudaBonn estis la sidejo de la registaro kaj parlamento de la Federacia Respubliko de Germanio, Kolonjo havis iel la statuson de "krom-ĉefurbo".
Ĝis1994 Germanio estis okupita de la venkintaj potencoj, sed la politika influo de la okcidentaj venkintoj jam rapide post1949/1952 plimalfortiĝis. Tamen restis enNordrejn-Vestfalio la brita regulo, ke la urbanoj elektas la urboparlamenton kaj tiu poste elektas la ĉefurbestron (neprofesian) kaj la urbodirektoron (plenofican, ĉefon de la administrado). Dum1994 tio estis ŝanĝita: ekde1999 la kolonjanoj unuafojerekte elektis sianĉefurbestron.
Rheinauhafen (en esperanto: haveno en la apud-rejna herbejo) nomiĝas la iamahaveno en la urba sudo de Kolonjo (Germanujo). Nuntempe la tereno estas uzata kiel loĝo-, oficejo-, servo- kaj industrio-areo.
Neubrück estas kvartalo ĉe la dekstra bordo de Rejno en Kolonjo, en la distrikto Kalk.
Kolonjo konektiĝas per diversaj naciaj vojoj (ekzemple pereŭropaj ŝoseoj,aŭtovojoj, interalie,, kaj kaj federaciaj vojoj, interalie,,, kaj {{vojo|GER|FV|59}) per individua motora trafiko kaj aldone havas plurajn fervojajn stacidomojn kun naciaj kaj internaciaj trajnkonektoj (interalie la ĉefstacidomo Kolonjo kaj stacidomoj Kolonjo Messe-Deutz, Kolonjo Süd kajFlughaveno Kolonjo/Bonno). Krome la urbo ankaŭ estas parto de la longdistanca biciklada vojoEuroVelo 3, nomataPilgrima vojo, internacia eŭropa vojo nur porbicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipevicradaj glitiloj), kiu longas entute 5 122 kilometrojn kaj vojas en la eŭropaj ŝtatojNorvegio,Svedio,Danio,Germanio,Belgio,Francio kajHispanio.
Kölner Stadt-Anzeiger estas germana regiona gazeto. Ĝi fondiĝis en Kolonjo kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 14-a de novembro 1876 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton.
Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis laFutbala Mondpokalo, interalie en Kolonjo. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 40.590 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.
En Kolonjo okazis interalie la25-a Universala Kongreso de Esperanto de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto1933; la kongreson antaŭis gravaj malfaciloj pro la tiamaj politikaj ŝanĝoj; Judoj ne rajtas partopreni la UK-on , La nazia urbestro partoprenis la UK-on dum inauguro. okazis interkonsento sur koncepto de nacioj pri la organizo.
Ekde1920 tie aperis la grava esperantlingva gazetoHeroldo de Esperanto. Originale semajna, ĝi estis (kaj daŭre estas, kvankam nun trisemajna) la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto. Politike kaj religie sendependa (sed fakte modere orientita), ĝi pretervivis la unuan persekuton de la nazia reĝimo, sed dum1936 devis migri al Nederlando.
Inter la27-a de decembro1961 kaj la3-a de januaro1962 cetere la 5-aInternacia Seminario deGermana Esperanto-Junularo okazis en Kolonjo kaj pritraktis la temon "Usono kajSovetunio - ĉu eblas kunekzisto de la du kontraŭaj socisistemoj". Ankaŭ la 12-aInternacia Seminario deGermana Esperanto-Junularo inter la27-a de decembro1968 kaj la3-a de januaro1969 - post la politike kirla jaro 1968 - okazis en Kolonjo, ĉi-foje en la urbopartoDeutz oriente de laRejno, kaj pritraktis la temon "Sociologiaj aspektoj de l'nuntempo". Triafoje dum la jarŝanĝo1986 /1987, do komence de la jaro de centjariĝo de la internacia lingvo Kolonjo (ĉi-foje denove okcidente de la Rejno) gastigis la, nun30-an, Internacian Seminarion sub la temo "Internacia kulturo en praktiko - Esperanto 100-jara" - tiun eventon partoprenis preskaŭ 400 seminarianoj, por la lernejana kaj studenta aranĝo rekorda nombro. En la nordokcidenta urbopartoOssendorf situas strato nomata"Zamenhofstraße". Ekzistas loka klubo „KEK“ (Kolonja Esperanto-Klubo).