Kolombedoj estas familio de birdoj enhavanta kvin subfamiliojn kaj 309 speciojn. La subfamilioj estas: LaColumbinae aŭ Kolumbenoj, aŭ tipajkolomboj, 181 specioj, subdividebla en kvin aliaj subfamilioj, LaOtidiphabinae aŭ Otidifabenoj, enhavanta ununuran specion:FazankolomboOtidiphaps nobilis LaGourinae, Gourenoj aŭkronokolomboj, tri specioj LaDidunculinae aŭ Didunkulenoj, ununura specio:Dentobeka kolomboDidunculus strigirostris LaTreroninae aŭ Trerorenoj, aŭ fruktomanĝantaj turtoj, 123 specioj.
Kolomboj havas fortikajn korpojn, mallongajn kolojn kaj mallongajn maldikajn bekojn kun karnecavaksaĵo. La specio pli komune nomita kiel "kolombo" estas laRokkolombo, komuna en multaj urboj.
Ties kutime malfortaj nestoj estas konstruitaj el bastonetoj kaj la du blankaj ovoj estas kovataj de ambaŭ gepatroj. Kolomboj manĝassemojn,fruktojn kaj plantojn. Malkiel plej parto de aliaj birdoj (sed vidu artikolonflamengo), kolomboj produktas "kropolakton," ĉe ĉelaro kiu funkcias kiel likvidujo. Ambaŭ seksoj produktas tiun tre nutrivan substancon por manĝigi la idaron. La kolomboj nutras siajn idojn per tiu laktosimila kaĉo, kiun ili produktas en siakropo.
Temas pri birdoj kiuj havas grandaninteligenton (kompare kun aliaj birdospecioj), kvanjam jam inter aliaj birdoj malpli inteligentaj oni malkovris gravan inteligenton kiu eĉ ebligis interagadon interHomo sapiens kaj birdoj, spite la fakton ke tia inteligenta interagado (kiel okazas ĉe la birdospecioGranda mielindikanto,Indicator indicator) ne atingas la superan gradon ekzistantan inter kolomboj kajkorvedoj[1] kajmonogamaj; tiu karaktero ebligas al ili plenumi grandan zorgon de siaj idoj kaj eĉ eble gravan emocian rilaton (etologian) inter gepatroj kaj idaro. Lamonogamio inter kolomboj, aliflanke, ŝajne faciligas grandmezure altanreproduktan efikecon (spite la fakton ke ankaŭ kolomboj, same kiel aliaj naturaj animaloj, suferas pro grandan mortindicon de idaro). La kolombidoj, tuj post esti pretaj por memvivtenado kaj sufiĉe disvolvigitaj por flugadi, estas elpelitaj de la teritorio en kiu nestumas la gepatroj, ĉar ĝenerale tiuj ripetas la reproduktadon en periodo de tempo tre mallonga; temas pri du aliaj kolombidoj en kiuj la gepatroj investas grandam kvantond de tempo kaj energio en zorgoj (la patrino kutime restas grandan parton de sia tempo en la ne tro laborita nesto kovante la ovojn kaj poste zorge de la kolombidoj dum la patro serĉas nutraĵon por nutri la familion).
La kolomboj kutime ŝveligas siajn plumojn kiel sistemo por resti varmaj. Tie ĉiSuda kronokolombo.
Lanestoj, normale malfortaj, estas faritaj el malgrandaj bastonetoj, kaj la ovoj, plej ofte du, estas kovataj de ambaŭ gepatroj. Nature la kolomboj manĝassemojn kajfruktojn. Ambaŭ seksoj nutras la idojn el sekrecio tre nutriva nomitakropolakto, kiu estas sekreciita per specialajĉeloj.
Krom havi grandan senton por orientigo, la kolombo estas unu de la birdoj kiuj plej rapide flugas: atingas 56 km/h. Estas grava trajto de kolomboj ankaŭ ties tre akuta senso de lavidkapablo: inter fino de la 1970-aj jaroj kaj komenco de la 1980-aj laUsona Marborda Gardistaro disvolvigis eksperimentan sistemon de homsavado pere de kolomboj instruitaj por rekono de brilaj koloroj. La projekto konsistis en la ekipado al helikoptero per tri ekzempleroj de kolomboj en malgranda kaĝo kun fenestretoj en la suba parto de la vehiklo kio permesis rigardon al la 360° de la vidarko. La kolomboj sukcesis montri efektivecon en la lokigo de flosantaj celoj de 93 %, kontraŭ 38 % fare de homoj en la samaj kondiĉoj. La projekto Project Sea Hunt estis difinita de la Marborda Gardistaro kiel la "plej bona serĉosistemo dum taga lumo". Tiu sistemo neniam trapasis la eksperimentan fazon kaj estis nuligita en 1983 pro malaltigo de buĝeto kaj la kolomboj povis savi neniun vivon.[2]
La kolomboj aŭ kolombedoj superus la eksperimenton de laspegulo, per kiu ĉiu individuo povas rekoni sin mem aŭ montrukonscion de sia "personeco", se la vorto "personeco" estas aplikebla al alia animalo krom la "homo", ĉar personeco signifus etimologie maskigon, do ĉiuokaze "individueco". Estas evidenta ke la kolomboj povas rekoni individuajn estaĵojn kaj havasmemkonscion, ĉar ili povas rekoni eĉ la individuajn diferencojn de estaĵoj de aliaj specioj, same kiel aliaj inteligentaj birdoj, kaj rekonas tre facile aliajn individuojn samspeciajn; same ili kapablas diferencigi la diversajn homajn estaĵojn kiuj helpas ilin disde tiujn kiuj agresas ilin. Aliflanke, laŭ plej ĵusaj malkovroj (2017), la kolomboj estas kapablaj "legi" aŭ alivorte distingi diferencajngrafeojn kaj atingi ioman komprenon en la diferenco de tiaj grafeoj.[3]
Pro premo el cirkonstancoj (por ekzemplo la perdo de nutrofontoj aŭ de nestolokoj), lastreso povas okazigi interspeciajn violenton, per kiu ili povas mortigi unu la alian aŭ la kolombidojn de aliaj paroj kiel barakto al survivado.
Kolomboj kaj turtoj montras konsiderindan variadon laŭ grando, game en longo el 15 ĝis 75 cm, kaj en pezo el 30 g ĝis super 2000 g.[4] La plej grandaj specioj estas laKronokolomboj deNov-Gvineo,[5] kiu estas tiom granda preskaŭ kiommeleagro, kun pezo de 2 ĝis 4 kg.[6] La plej malgranda estas la amerikaPaserkolombo de la genroColumbina, kiu estas samgranda kiel ladompasero, pezanta tiom malmulte kiom ĝis 22 g.[7] LaNana fruktokolombo, kiu povas esti tiom malgranda kiom ĝis 13 cm longe, havas pli malgrandan totalan longon ol ajna alia specio el tiu familio.[7] Unu el la plej grandajarbemaj specioj, nomeNukuhiva imperia kolombo, nuntempe frontasformorton.[8]
Ĝenerale, laanatomio de Kolombedoj estas karakterizita per mallongaj kruroj, mallongajbekoj kun karnecavaksaĵo, kaj malgrandaj kapoj por grandaj, fortikaj korpoj.[9] Kiel ĉe aliaj birdoj, ankaŭ Kolombedoj ne havasgalajn vezikojn.[10] Kelkaj mezepokaj natursciencistoj konkludos, ke la kolomboj ne havasgalon, kio en la mezepoka teorio de lakvar humoroj klarigus la konatan mildan disponon de turtoj.[11] Fakte, tamen, ili havas galon (kielAristotelo jam estis konstantinta iam), kiu estas sekreciata rekte en ladigestan sistemon.[12]
Surteriĝanta kolombo montras sian konturon kajflugoplumojn de siaj plumoj.
La flugiloj estas grandaj kaj havas dek unuflugoplumojn;[13] kolomboj havas fortajn flugilmuskolojn (flugilmuskoloj estas 31–44% el ties korpopezo[14]) kaj ili estas inter plej fortaj flugantoj el ĉiuj birdoj.[13]
En serio de eksperimentoj en 1975 fare de la Dro. Mark B. Friedman, uzante turtojn, ties karaktera kapinklino (kapbalancigo) estis montrita kiel klopodo teni naturan deziron reteni konstantan vidkapablon.[15] Tio estis montrata denove en eksperimento de 1978 fare de la Dro. Barrie J. Frost, en kiu kolomboj estis metitaj enkurtapiŝojn; oni observis, ke ili ne klinis siajn kapojn, ĉar ilia ĉirkaŭo estis konstanta.[16]
Kolombedoj havas unikajn korpo-plumojn, kun la tigo ĝenerale mallarĝa, forta kaj ebeneca, fine en fajna pinto, subite.[13] Ĝenerale, la tigopinto forestas; tamen, malgrandaj tigopintoj en kelkaj vosto- kaj flugil-plumoj estas foje.[17] Korpoplumoj havas tre densajn, lanugecajn bazojn, kaj estas ligitaj izole en la haŭton, kaj falas facile.[18] Tio eble utilas kiel mekanismo por eviti predantojn,[19] ĉar grandaj nombroj de plumoj forfalas en la buŝon de la atakanto se la birdo estas kaptata, kio faciligas la eskapon de la birdo. Laplumaro de la familio estas varia.[20] Semomanĝantaj specioj tendencas havi senkoloran plumaron, kun malmultaj esceptoj, dum lafruktomanĝantaj specioj havas brilkoloran plumaron.[7] La genroPtilinopus (fruktokolomboj) estas kelkaj el la plej brilkoloraj kolomboj, kaj la tri endemiaj specioj deFiĝioj kaj de laHinda Oceano nomeAlectroenas estas la plej brilaj. Kolmboj kaj turtoj povas esti sekse samkoloraj aŭdiverskoloraj.[21] Aldone al la brilaj koloroj, kolomboj povas svingi krestojn aŭ aliajn ornamaĵojn.[22]
Kolombedoj estas elstaraj flugantoj pro la granda elano havigita de siaj grandaj flugiloj, kio rezultas en malaltaflugilŝarĝo;[23] Ili estas tre lertaj manovrantaj fumfluge[24] kaj havas malaltan aspektan proporcion pro la granda larĝo de siaj flugiloj, kiuj ebligas rapidajn flugolanĉojn kaj kapablon ofte eskapi el predantoj, sed je alta energikosto.[25]
Delonge oni konas la kapablon de la kolomboj por orientiĝi al la loĝejo. Kiel por aliaj birdoj, oni studis la kapablon de kolomboj por kompreni la elektromagnetismon de laTero. Sed lastatempe ĵusa studo montris, ke kolomboj povas ankaŭ konstrui sian flugmapon per flarado. Precize ili povas distingi dimetilsulfuron, komponaĵon elsendita elfitoplanktono en la maro, la monoterpenojn, elsenditajn el vegetaĵaro, por ekzemplo de pinoj, kaj trian kompontipon kiel ksilenojn, toluenojn kaj bencenojn, de homa deveno okazigitajn ĝenerale el uzado de brulaĵoj. Kombinante tiujn tru tipojn de odorojn, ili povas lokigi la marbordon, la arbarojn, kultivojn kaj parkojn kaj urbajn areojn, pere de kio ili konstruas sian mapon.[26]
Tiu familio estas tre kohera grupo sen membroj kiuj montrus evidentajn ligojn kun aliaj familioj de birdoj aŭ inverse. Ladido kaj la ermitkolomboj estas tre rilataj, sed ankaŭ ili malhavas ligojn kun aliaj familioj de birdoj. Ankaŭ la malmultaj fosilioj konsistas nur je senkonfuzaj specioj de la familio deKolombedoj. Oni sugestis ligojn kunpterokloj aŭpapagoformaj, sed similaĵoj kun la unua grupo kialas prokonverĝa evoluo kaj kun la dua dependas nur je la papagecaj ecoj de laDentobeka kolombo. Tamen, la diferencaj ecoj de tiu ĉi birdo ŝajnas konsekvenco de ties dieto pli ol de ties rilato kun papagoj.
Tiu familio estas kutime dividita en kvin subfamilioj, sed tio eble estas maltaŭga. Ekzemple la amerikajgrundokolomboj kajkoturnokolomboj kiuj estas kutime lokitaj en la kolumbena subfamilioColumbinae ŝajne estas du diferencaj subfamilioj. Ĝenerale la kutima klasigo konsideras du grandajn subfamiliojn, unu por la fruktokolomboj kaj la imperiaj kolomboj kaj alia por preskaŭ ĉiu la restantaj specioj. Krome estis 3unutipaj subfamilioj, po unu por la genrojGoura,Otidiphaps kajDidunculus. La malnova subfamilioColumbinae konsistas el 5 diferencaj stirpoj, dum la aliaj 4 grupoj estas pli malpli akurataj ekzemploj de la evoluaj rilatoj.
La ordo ĉi tie prezentata sekvas Baptistaet al. (1997) kun aldonoj (Johnson & Clayton 2000, Johnsonet al. 2001, Shapiroet al. 2002).[27][28][29]
La lokigo de genroj kaj nomigo de subfamilioj estas ĉiuokaze provizora ĉar analizoj de diferencaj sekvencoj deDNA indikas, ke diversas, ofte tre radikale, en la lokigo de kelkaj (ĉefe hindoaŭstraliaj) genroj. Tiu ambigueco, probable kaŭzita de la sistematika eraro nomita "allogo inter longaj branĉoj", nome proksimigo de ne tiom proksimaj stirpoj, ŝajnas konfirmi, ke la unuaj kolomboj kiuj evoluis en la Aŭstralazia regiono, kaj la "Treronidae" (Treronedoj) kaj similaj formoj (kronaj kaj fazankolomboj, ekzemple) reprezentas la plej fruan radiadon de la grupo.
Ĉar laDido kaj laRodrigesa ermitkolombo estas tutcerte parto de la Hindoaŭstralia radiado kiu produktas la tri etajn subfamiliojn menciitaj sube kun la fruktokolomboj (inkludante laNikobara kolombo), ili estas ĉi tie inkluditaj kiel subfamilioRafedoj, ĝis kiam oni havos pli certigan materialon pri iliaj interrilatoj.
Kolombedoj ne estas bone reprezentitaj defosilioj. Oni ne trovis praformojn kiujn oni povus datigi. La genroGerandia kiu tre verŝajne apartenas alColumbinae estis priskribita kiel de fruaMioceno enFrancio. Krome ĉiu alia fosilio apartenas al nunaj genroj. Por tiuj kaj por konsiderinda nombro de pli ĵuse formortintaj praspecioj, vidu la respektivan informon de genro.
Kelkaj specioj de kolomboj estas uzataj por esti manĝataj kaj probable ĉiu povus esti manĝata; la povaj brustomuskoloj karakteraj de tiu ĉi birdofamilio estas bongusta manĝaĵo. En Eŭropo laPalumbo estas komune ĉasata, dum laRokkolombo estis origine enhejmigita kiel manĝospecio, kaj multe estisbredata pro siaj bongustaj kvalitoj. La malapero de laMigrokolombo estis almenaŭ parte okazigita de troa ĉasado por manĝo.
Kolombo estaskoŝera, kaj ili kajturtoj estas la ununuraj birdoj kiuj povas esti uzataj porbuĉofero. Aliaj koŝeraj birdoj povas esti manĝataj, sed ne alportataj kielkorban (buĉofero).
La kolombo estas fakte animalo kun tre forta simbola signifaro, kunkonotacioj kajdenotacioj pozitivaj kaj bonaŭguraj en multaj kulturoj. En laMalnova Testamento de laBiblio estas rakonto pri latutmonda diluvo kiam kolombo revenas al laArkeo de Noa portanta olivbranĉon en la beko por pruvi, ke jam ne la tuta tero estis akvokovrita. Krome, en laNova Testamento, laSankta Spirito descendis el la ĉielo laŭ aspekto de kolombo superJesuo en la momento kiam tiu estis baptita.[30]
Aliflanke, la profeto nomitaJona, en sia nomo hebrea estas nomata יוֹנָה (Yonah), tio estas, ‘kolombo’.
La kolombo estas lasimbolo de naivo, simpleco, kaj senkulpeco, kaj speciale estas lapacosimbolo en la tuta mondo kaj signalo de harmonio. En la greklatina antikveco tiu birdo estis konsakrita alVenuso, kiu portis ĝin en la mano kaj ligis ĝin al sia ĉaro, laŭApuleo.Aeliano asertis, ke foje Venuso transformis sin mem en kolombo, kaj pro tio manĝi kolomboj estis rezervita al ŝiaj pastroj.Homero rakontas, ke kolomboj nutrisZeŭson, fablo fondita sur la cirkonstanco ke la sama vorto signifas enfenica lingvo kaj ‘pastron’ kaj ‘kolombon’.[31]
La loĝantoj deAskalono sentis grandan respekton por tiuj birdoj, en kiuj laŭ siaj kredoj ili transformis sin postmorte, kaj pro tio ili kuraĝis nek manĝi nek mortigi kolombon pro timo manĝi aŭ mortigi siajn gepatrojn, kaj nutris kaj zorgis partikulare la kolombojn naskiĝintajn en la urbo. Tiuj birdoj estis multe respektataj ankaŭ deasirianoj, ĉar ili kredis, ke la animo deSemiramiso, ilia reĝino, ascendis al la ĉielo en formo de kolombo.Sofoklo diris, ke kelkaj kolomboj de la arbaro kie estis la oraklo de Dodone anoncis alHeraklo la finon de lia vivo.[31]
Aktuale, la reprezentaĵo de blanka kolombo kun branĉo de olivarbo en beko estas la plej fama simbolo de paco kaj pureco en la socioj deOkcidento, bildo senmortigita dePablo Picasso en siaPackolombo. La kolombo estis diino deiberoj, adorata ĉefe fare de la turdetanoj; ties epiteto estis "la blanka kolombo". En Sudokcidenta Hispanio, la plej populara figuro de laDipatrino estas laVirgulino de la Roso, kies populara epiteto estas "la blanka kolombo".
En marto 2016 enNovjorko en la zono de la iamaWorld Trade Center estis inaŭgurita la transporta stacio World Trade Center, dezajnita deSantiago Calatrava, tiam la plej grandametrostacio de la mondo nomitaThe Oculus (La Okulo) reprezentata skulptarte pere de granda kolombo.[32][33]
↑7,07,17,2Baptista, L. F.; Trail, P. W.; Horblit, H. M. (1997)."Family Columbidae (Doves and Pigeons)". En del Hoyo, J.; Elliott, A.; Sargatal, J. (eld.). Handbook of birds of the world. 4: Sandgrouse to Cuckoos. Barcelona: Lynx Edicions.ISBN 978-84-87334-22-1. Alirita la 24an de Januaro 2021.
↑Thorsen, M., Blanvillain, C., & Sulpice, R. (2002). Reasons for decline, conservation needs, and a translocation of the critically endangered upe (Marquesas imperial pigeon, Ducula galeata), French Polynesia. Department of Conservation..
↑ (2015) “Interspecific variation in the structural properties of flight feathers in birds indicates adaptation to flight requirements and habitat”,Functional Ecology (en) 29 (6),p. 746–757.doi:10.1111/1365-2435.12419.
↑"La orientación de las palomas, cuestión de olfato",Aves y naturaleza Nº33, p. 17. Citita el Zannoni, N. kaj aliaj (2020). Identifying volatile organic compounds used for olfactory navigation by homing pigeons.Scientific Reports, 10 (1); DOI: 10.1038/s41598-020-72525-2
↑Universitato de Ilinojso ĉe Urbana–Champaign Johnson, Kevin P.; Clayton, Dale H. (2000). [www.inhs.uiuc.edu/~kjohnson/kpj_pdfs/MPE.Johnson.Clayton.2000.pdf "Nuclear and Mitochondrial Genes Contain Similar Phylogenetic. Signal for Pigeons and Doves (Aves: Columbiformes)" (PDF).] Molecular Phylogenetics and Evolution. 14 (1): 141–151. doi:10.1006/mpev.1999.0682.PMID 10631048.
↑Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen; Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001)."A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba" (PDF). Auk. 118 (4): 874–887. doi:10.1642/0004-8038(2001)118[0874:AMPOTD]2.0.CO;2. hdl:20.500.11755/a92515bb-c1c6-4c0e-ae9a-849936c41ca2. JSTOR 4089839. Alirita la 24an de Januaro 2021.
↑Shapiro, Beth; Sibthorpe, Dean; Rambaut, Andrew; Austin, Jeremy; Wragg, Graham M.; Bininda-Emonds, Olaf R. P.; Lee, Patricia L. M.; Cooper, Alan (2002). "Flight of the Dodo". Science. 295 (5560): 1683. doi:10.1126/science.295.5560.1683.PMID 11872833. S2CID 29245617.Supplementary information
Baptista, L. F.; Trail, P. W. & Horblit, H. M. (1997): Order Columbiformes.In: del Hoyo, J.; Elliott, A. & Sargatal, J. (editors):Handbook of birds of the world, Volume 4: Sandgrouse to Cuckoos. Lynx Edicions, Barcelona.ISBN 84-87334-22-9
Gibbs, Barnes kaj Cox,Pigeons and Doves (Pica Press 2001)ISBN 1-873403-60-7
Johnson, Kevin P. & Clayton, Dale H. (2000): Nuclear and Mitochondrial Genes Contain Similar Phylogenetic. Signal for Pigeons and Doves (Aves: Columbiformes).Molecular Phylogenetics and Evolution14(1): 141–151.PDF plena tekstoArkivigite je 2011-05-18 per la retarkivoWayback Machine
Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen, Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001): A molecular phylogeny of the dove generaStreptopelia andColumba.Auk118(4): 874-887.PDF plena tekstoArkivigite je 2007-09-27 per la retarkivoWayback Machine
Shapiro, Beth; Sibthorpe, Dean; Rambaut, Andrew; Austin, Jeremy; Wragg, Graham M.; Bininda-Emonds, Olaf R. P.; Lee, Patricia L. M. & Cooper, Alan (2002): Flight of the Dodo.Science295: 1683.COI:10.1126/science.295.5560.1683 (HTML resumo)Kroma informo