Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Koloman Moser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elKolo Moser)
Koloman Moser
Portreto de Koloman Moser (1905)
Portreto de Koloman Moser (1905)
Persona informo
Koloman Moser
Naskiĝola  30-an de marto 1868 (nun1868-03-30)
enVieno Aŭstrio
Mortola18-an de oktobro 1918 (50‑jara)
enVieno Aŭstrio
Mortis proNaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perProstata kanceroRedakti la valoron en Wikidatavd
Tombotombejo Hietzing en VienoRedakti la valoron en Wikidatavd
NaciecoAŭstra
Lingvojgermanavd
ŜtatanecoCislajtioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materAkademio de Belartoj de Vieno (1886–1892)Redakti la valoron en Wikidatavd
Familio
Edz(in)oDitha Moser(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopentristo
ilustristo
grafikartisto
furniture designer(en)Traduki
dizajnisto de juveloj
dekoraciisto
arkitekto
poŝtmarkdesegnisto
dezajnisto
desegnistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoPentrado kajjuvelartoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enVienovd
Verkado
VerkojQ17493113vd
 
Membrecoj
MembrecojViena secesioRedakti la valoron en Wikidatavd
Sukcesis kielArtisto
Artista celigoViena secesio
 
Ekspoziciejoj
Muzeo Boijmans van Beuningen,Galerio Belvedere,Arta Instituto de Ĉikago,Muzeo de Moderna Arto de Novjorko,Nacia Galerio de Viktorio,Nacia Galerio de Arto,Nationalmuseum,Metropolita Muzeo de Arto,Musée d'Orsay,Muzeo Leopoldo,Muzeo Albertina,TextielMuseum(mul)Traduki,Print Collection(en)Traduki,Badena Ŝtata Muzeo,Hessian State Museum Darmstadt(en)Traduki kajMuzeo pri aplikitaj artoj (Vieno)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Influita de
Ferdinand Hodlervd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr
Preĝejo de Sankta Leopoldo de Vieno
Venuso en la Groto (ĉ. 1915)

Koloman Moser (Kolo Moser) (naskiĝis la  30-an de marto 1868 (nun1868-03-30) enVieno, mortis la18-an de oktobro 1918 en Vieno), estisaŭstra artisto kiu havis konsiderindan influon en la grafika arto de la frua 20-a jarcento, krom tio ke li estis unu el la plej elstaraj artistoj de laViena secesio same kiel kunfondinto de la Atelieroj de Vieno[1] konataj kiel "Wiener Werkstätte".

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Laŭlonge de sia vivo, Moser dezajnis larĝan gamon da artaj verkoj: libroj kaj desegnoj, de poŝtmarkoj ĝis vinjetoj por revuoj, modo, vitraloj, porcelanaĵoj kaj ceramikaĵoj, blovita vitro, manĝilaro, arĝentaĵoj, juvelaro kaj meblaro, inter aliaj.

Li studis en la Viena Akademio kaj la Lernejo de Aplikitaj Artoj (Kunstgewerbeschule) kie li ankaŭ donis kursojn ekde 1899.

Liaj dezajnoj por arĥitekturo, meblaro, juvelaro, desegno kaj tapiŝoj helpis karakterizi la verkojn de lia epoko. Moser alportis la purajn liniojn de la ripetataj motivoj de arto kaj arĥitekturo, klasika greko-romia stilo responde al la dekadenco de baroka tipo ĉirkaŭ la ŝanĝo de jarcento enVieno.

Inter 1901 kaj 1902 li publikigis katalogon titolitan “Die Quelle” (La Fonto) de elegantaj dezajnaj desegnoj por aĵoj kiaj tapiŝoj, teksaĵoj kaj paperaĵoj.

En 1903 Moser, kune kun sia kolegoJosef Hoffmann, fariĝis fondinto de la "Wiener Werkstätte", kies studoj kaj metiartistoj produktis variajn hejmajn ilarojn dezajnitaj en estetika kaj funkcia maniero, inkluzive de vitraĵaro, arĝentaĵo kaj tekstiloj.

En 1904 li dezajnis la absidan arkon el mozaikoj kaj vitraĵo por la Preĝejo de San Leopoldo de Vieno (Kirche am Steinhof).

En 1905, kune kun la grupo deGustav Klimt, li disiĝis de la Viena secesio. La saman jaron li edziĝis kun Editha (Ditha) Mautner von Markhof, la filino de unu el la posedantoj de unu el la grandaj industriaj fortunoj de Aŭstrio.

En 1907 Koloman Moser retiriĝis de la Atelieroj de Vieno pro internaj konfliktoj kun ĝia administracio.

En oktobro 2008 aŭstra poŝto eldonis poŝtmarkon en lia omaĝo koincidante kun la 90-a datreveno de lia morto.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Wiener Werkstätte

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Moser, Koloman. (1998)Turn-of-the-Century Viennese Patterns and Designs, Dover Pictorial Archives, Novjorko: Dover Publications.ISBN 9780486402697.
  • Fenz, Werner. (1984)Koloman Moser. Salzburg: Residenz Verlag.ISBN 3701703698.
  • Rennhofer, Maria. (2002)Koloman Moser: Master of Viennese Modernism. Londono: Thames & Hudson.ISBN 9780500093061.
  • Leopold, Rudolph; Gerd Pichler. (2007)Koloman Moser: 1868-1918, Catalog of the Kolo Moser exhibition in the Leopold Museum (25 majo 2007–10 septembro 2007), Munkeno: Prestel Publishing.ISBN 9783791338798.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Fonto

[redakti |redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloKoloman Moser en la hispana Vikipedio.

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Koloman_Moser&oldid=8786579"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp