Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Koheno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koheno (hebree:כֹּהֵןkohen, "pastro", pl.kohanim, "pastroj") estas la vorto por "pastro" en lahebrea kaj en aliajkanaanaj lingvoj. En specife hebrea kunteksto, ĝi estas uzata por referenci laAaronidansacerdotaron. Levidaj pastroj aŭ kohenoj estas tradicie konsiderataj kiel, kajhalaĥe devigataj esti, rektaj patroliniaj praidoj de labibliaAarono, la frato de Moseo.

Dum la ekzistado de laTemplo de Jerusalemo, kohenoj plenumis la ĉiutagajn kaj feriajn (jom-tovajn) devojn deoferado. Hodiaŭ, kohenoj retenas malpliigitan, kvankam distingitan, statuson ene de rabena kajkaraisma judismo, kaj havas aldonitajn devigojn laŭ ortodoksa judismo.

En lasamariana komunumo, la kohenoj restas la ĉefaj religiaj gvidantoj.Etiopiaj judaj religiaj gvidantoj ofte havas la titolonkahen, formon de la sama vorto, sed la posteno ne estas hereda kaj ĝiaj devoj pli similas al tiuj de rabenoj ol kohenoj.

Makabea dinastio

[redakti |redakti fonton]

Lamakabea dinastio estis kohenoj, kiuj komence ne regis kiel reĝoj sed nur kielĉefkohenoj, ĉar judaj reĝoj halaĥe devas esti el ladavida linio de latribo de Jehuda.Aristobulo la 1-a estis la unua, kiu ekuzis la reĝan titolon, kion multaj rigardis kiel herezo. Tiutempe ekaperis sopiro al, kaj profetaĵoj pri,mesio, kiu venos kaj estos el la davida linio.

Familiaj nomoj

[redakti |redakti fonton]

Familiaj nomoj kielKohen,Cohen,Coen,Koen,Kahane,Kahana, kaj aliaj, kutime, sed ne ĉiam, referencas homon el la kohena kasto. Tamen ne ĉiuj kohenoj portas la nomon kaj ne ĉiuj, kiuj portas la nomon, estas halaĥe koheno, ĉar oni povas perdi la kohenan statuson per iuj malpermesataj agoj.

Kune kun tiuj nomoj, iuaŝkenaza familia nomo, kiu kutime referencas kohenojn, estasKatz, akronimo deKojhejn Cedek, "justeca pastro". Tamen multaj nejudoj portas la saman familinomon, el aparta deveno.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Koheno&oldid=8270568"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp