Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Koblenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elKoblenz)
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo "Koblenz" ĉe kunfluo de Mozelo kaj Rejno. Por komunumo en Meklenburgio-Antaŭpomerio rigardu la paĝonKoblentz. Por urbo "Koblenz" en Svislando legu la artikolonKoblenz AG. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilonKoblenco (apartigilo).

Koblenco
Blazono
Koblenco (Germanio)
Koblenco (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • urba komunumo de Germanio • administra teritoria unuo • urban district of Rhineland-Palatinate • ĉefurbo de distrikto en Germanio
 
Ĝemelurboj
NeversHaringeyNorwichMastriĥtoNovaroAŭstinoPetaĥ TikvaVaraždinMaseruoĈengduoĤaskovoRuenovd
Administrado
Federacia landoRejnlando-Palatinato
Distriktoeksterdistrikta urbo
Urborajtoj
Poŝtkodo56001 - 56077
Aŭtomobila kodoKO
Oficiala Municipokodo07111000
NUTSDEB11
Politiko
Demografio
Loĝantaro115268 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Loĝdenso1.020/km²
Geografio
Geografia situo50° 22′ N,7° 36′ O(mapo)50.3597222222227.5977777777778Koordinatoj:50° 22′ N,7° 36′ O(mapo)
Alto super lamarnivelo60 m superMarnivelo m
Areo105,01 km²
Oficiala retejohttps://www.koblenz.de/
vdr
Koblenz kaj ĉirkaŭaĵo

Koblenco (germaneKoblenz) estas urbo enGermanio, situante ĉe la elfuejo deMozelo kajRejno kaj apartenas alRejnlando-Palatinato. La urba teritorio kovras areon de 105,01 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 115268 loĝantojn. Laŭ tiu nombro de loĝantoj ĝi estas la tria plej granda urbo de la federacia lando, kies ĉefurbo ĝi estis inter la jaroj 1947 kaj 1950.

Geografio kaj historio

[redakti |redakti fonton]
La Germana Angulo (Deutsches Eck)

La nomo de la urbo referencas al ĝia situo: Ĝi devenas de la latinaconfluentes, kunfluaĵo. La plej granda parto de la urbo situas sur la maldekstra bordo de la Rejno. Krom la Mozelo de okcidento, proksime de la urbo cetere ankoraŭ dua rivero, laLahn de oriento, enfluas la Rejnon.

Ĉe la punkto kie Rejno kaj Mozelo kunfluas troviĝasdas Deutsche Eck (la Germana Angulo) kun granda monumento kiu estas starigita honore al imperiestroVilhelmo la 1-a kaj kie ekde 1993 estas replikaĵo de lia en1945 detruita rajdantostatuo. La nomo de ĉi tiu monumento referencas al laGermana Ordeno, la krucistordeno kiu depost jarcentoj havis posedaĵojn sur ĉi tiu loko. LaDeutschherrenhaus (kavalira domo de la Germana Ordeno) de ĉi tiu ordeno ankoraŭ estas sendifekta.

Ĉe la dekstra bordo de la Rejno situas lafortikaĵoEhrenbreitstein, iam postĜibraltaro la dua plej granda rokfortreso de Eŭropo.

De la multajpontoj en Koblenz la plej malnova, la Balduina ponto trans la Mozelo, estas el la14-a jarcento. De ponto trans la Rejno kiu estis konstruita de Romianoj dum la1-a jarcento a.K. oni retovis restaĵojn.

Laurba arbaro de Koblenco estas arbara areo sude de la urbo Koblenco. Ĝi situas maldekstre de la Rejno sur la altoj de laHunsruko.

Urbopartoj

[redakti |redakti fonton]
  • Koblenz-Karthause estas la plej granda urboparto de Koblenco. Gi situas en la sudo de la urbo en alteco de ĉirkaŭ 174 m. Ĝi estas la plej norda etendaĵo de la mezmontaro Hunsruko inter la riverojn Rejno kaj Mozelo.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • Latelekomunika turo Koblenco (ankaŭ nomata telekomunika turoKühkopf aŭr Koblenz 10) staras en la urba arbaro de Koblenco sur la pinto de la montoKühkopf.
  • La kasteloConfluentes (tradukita: „kastelo ĉe la kunfluantoj“) estas la latina nomo de la romia setlejo ĉe la kunfluejo de Mozelo (Mosella) kaj Rejno (Rhenus), el kiu evoluiĝis la nuna grandurbo Koblenz.

Ĝemelkomunumo

[redakti |redakti fonton]

Gravuloj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
rigardo deFestung Ehrenbreitstein sur Koblenco kaj laDeutsche Eck.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Koblenco&oldid=8674376"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp