Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kniepaß-fortreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortikaĵo Kniepaß

Fortreso Kniepaß (germane:Festung Kniepaß) troviĝas enUnken (Salcburgio), Aŭstrujo ĉe Lueg-transpasejo.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Latinlingva memortabulo ĉe Kniepaß

Proksime de Kniepaß-trapasejo troviĝas spuroj de bronzepoka setlejo, sed ankaŭ el la frua mezepoko (9-a kaj 10-a jarcentoj) menciindas trovitaĵoj kiuj supozigas surlokan rempararon defendan. La valomuro nomiĝas en 1350Chniepoz. Pro kontinuaj superakvegoj deSaalach-rivero levigitis en 1614 sur pli altan nivelon la ĉe Roßkogel-krutaĵo sur deklivponto kondukanta strato. Tio okazis dum la regado de arkiepiskopoMarkus Sittikus von Hohenems kaj laŭ planoj de kortegĉefkonstruistoSantino Solari. La latina konstruenskribaĵoj ankoraŭ legeblas:Marcus Sitticus ex comitibus in Altaemps, archiepiscopus Salisburgensis et princeps, viam hanc ad perpetuam firmitatem publicae comoditati e durissimo silice aperuit anno Dni. - et praesulatus II. - MDCXIIII.[1]

Dum traveturado de salcburgaj princĉefepiskopoj la gvatistoj ĉefortresaj devis plenumi diversajn reprezentajn servojn. Por tio starigitis laŭlonge de elipsa revelino benkoj el ligaj, sur kiuj po 50 viroj el la kamparano parade gvardianis. En 1747 la traputrintaj benkegoj forigitis laŭ ordono de artilerileŭtenanto Geyer. En 1707 la landaj deputitoj volis abolicii ĉiujn fortikaĵojn defendajn sed lia arkiepiskopa moŝtoJohann Ernst von Thun und Hohenstein maljesis. Dum la militojaroj 1742–1745 sekve eblis poziciigi ĉe Kniepaß pafistojn. Poste la kortega militostabo deklaris la trapasejan funkcion finiĝinta kaj la kortega ĉambro ekrajtis disponi pri la tuto kontraŭ la devo pagi ĉiujn estontajn konservokostojn. Inter 1766 kaj 1794 loĝis la ĉasisto kaj malsupera forstisto de Unken tie ĉi. Poste la deputitaro intenci vendi tiun restaĵon de labarbaraj feŭdsistemaj jaroj kion arkiepiskopoHieronymus von Colloredo malpermesis. Kaj tiel la tuto reekfunkciis dum lakontraŭnapoleonaj militoj.

Kiam en 1805 la trapasejo najbaraSteinpaß ne plu defendeblis, tiamfeldmarŝalografo Graf St. Julien retiriĝis ĝis post Kniepaß. En la 25.9.1809 en la kuro de fare deJosef Speckbacher gvidata kampanjokontraŭbavaria faritis kelkaj sukcesoj sub generaloAloys von Rechberg kio ne malhelpis la finan venkiĝon de la kuraĝaj defendantoj de salcburgia memstareco. De tiam la fortreso vere perdis ĉiujn defendofunkciojn.

Ekde 1930 loĝis denove familioj ene de la malnova muraro, laste ĝis la 1965-a jaro Johann kaj Genoveva Pletzer. Post la morto de Genoveva en 1969 ŝia edzo Johann translokiĝis oldulejen alLeogang kie li mortis du jarojn poste. La loĝadkondiĉoj de la sume seskapa familio estis modestegaj. La pordega ejo servis kiel stalo por du kaprinoj. La nuna nigra kuirejo estas deponejo kaj la familio havis dormejon kaj tagĉambron en la eksa dormejo soldata. Hejtebla estis nur unusola ĉambro. Tagolumo envenis per etaj fenestroj kaj mankis ne nur elektro sed ankaŭ fluanta akvo. La proksima akvofonto troviĝis ĉe Pfannhauswand kaj sekecego ĝi ĉerpatas el Saalach.

Dum la lastaj aprilaj kaj unuaj majaj tagoj de 1945 starigitis malsupre de la fortikaĵo kontraŭtankaj bariloj por bremsi la enmarŝadon de la 101-a paraŝuta divizio deUsona Armeo. Pro antaŭa kapitulacio de la sudaWehrmacht-gruparo feldmarŝaloAlbert Kesselring ili ne plu bezonitis.

  • Festung Kniepass
  • Vido disde la federacia ŝoseo B 311
    Vido disde la federacia ŝoseo B 311
  • Pordega ejo kaj muro
    Pordega ejo kaj muro
  • Ĉefa ejo kun kreneloj
    Ĉefa ejo kun kreneloj
  • Alirejo malantaŭa
    Alirejo malantaŭa

Kniepaß-fortreso hodiaŭ

[redakti |redakti fonton]

La rempararo situas malsupre de Pfannhauswand-deklivaĵo ĉirkaŭate de 2,5 metrojn alta muro. Tra la iama eoste lokanta elmarŝpordego oni atingas la internon de la defenda sistemo. La grandablokhaŭso konsistas el teretaĝa, ŝinde korvita parto kun nigra kuirejo kaj ĉefa ĉambraro. Sob la kruta tegmento troviĝis la defendkoridoro por la gvardstarantoj. La deklivega tegmento el ŝindoj havas krenelojn en ĉiuj kvar direktoj. Hodiaŭ estas en la pordega aejo la akceptejo kaj eta kuirejo. Cisterno konstruita en 1673 ĉesigis funkcion sian jam ĉ. la jaro 1800.

Ekde 1981 posedas la tuton la federacia lando Salcburgio, kiu kun apogo de la muzea societo de Unken dum la sekvintaj jaroj restaŭris la tutan komplekson malordinare diligente. Nuntempe estas surloke eĉ muzeo kiu ne nur pritraktas la historion de la rempararo sed ankaŭ la prahistoriajn trovitaĵojn el Saalach-valo. La plej malnovaj aĵoj elfositaj estas ŝtonsplitiĝoj el la malfrua paleolitiko el la tempo de 10 mil jaroj antaŭ la naskiĝo de Kristo. krome troviĝas tie ĉi ankaŭ artaĵoj el la epokoj kupra, bronza, hallstatt-a, romia el la tuta Saalach-valo.

En daŭra ekspozicio videblas bildoj rokaj(Felsritzbilder im unteren Saalachtal). Ekde 1994 ankaŭ nedaŭraj ekspozicioj volonte gastigatas. En la malsupra parto de la interna korto estas eĉ scenejo por koncertoj kaj aliaj spektakloj. Planoj estas ke ĝis 2021 estos finintaj novaj restaŭraj laboroj kiuj ŝanĝis la fortreson en moderna aventurloko.[2][3]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Friederike Zaisberger Walter Schlegel:Burgen und Schlösser in Salzburg. Pongau, Pinzgau, Lungau, Birken-Reihe, Vieno 1978,ISBN 3-85030-037-4

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Jen traduko:Markus Sittikus, grafo de Hohenems kaj princĉefepiskopo salcburga, malfermis tiun ĉi straton por la porĉiama komforto publika en la dua jaro de sia regado en 1614; ĝi elhakitis el durega ŝtono.
  2. "Festung Kniepass wird wiederbelebt", salzburg.ORF.at, 11.12.2018
  3. "Festung Kniepass wird zu Erlebnisort", salzburg.ORF.at, 4.7.2019

Fonto

[redakti |redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloFestung Kniepassgermane.

47.6337612.727672558
Koordinatoj:47° 38′ 2″ N,12° 43′ 40″ O(mapo)
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kniepaß-fortreso&oldid=8270400"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp