Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kneset

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Kneset
emblemo
unuĉambra parlamentoRedakti la valoron en Wikidata
Komenco14-a de februaro 1949vd
Geografia situo31° 46′ 36″ N,35° 12′ 19″ O(mapo)31.77666735.205278Koordinatoj:31° 46′ 36″ N,35° 12′ 19″ O(mapo)
Lando(j)Israelovd
SidejoKnesset building
Kneset (Israelo)
Kneset (Israelo)
DEC
Map
Kneset
 
Partoj
membro de KnessetRedakti la valoron en Wikidatavd
RetejoOficiala retejo
vdr
25th Knesset Composition.svg
La kompono de la 25-a parlamento

LaKneset (hebree כנסת, kiu signifas "asembleo"), estas laparlamento deIsraelo kaj lalegislativo en la Israela demokratio. Ĝi estasunuĉambra kaj situas en la ĉefurboJerusalemo.

La Parlamento de Israelo havas 120 membrojn, kiuj estas elektitaj perproporcia balotado laŭ partio je periodo de kvar jaroj. Ĝi kunvenis ekde la estiĝo de la ŝtato en 1948. Tipa por la politika klimato de Israelo estas la fakto, ke la seĝoj de la parlamenta plenkunsido dividiĝas laŭfrakcioj, sedkvorumo ne necesas por plenumi siajn agadojn.

La konstruaĵo el la suda flanko

Israela demokratio estas plurpartia parlamenta demokratio. En tia demokratio la leĝdona povo estas la supera aŭtoritato. Parlamento estas lasuvereno.

De tempo al tempo la civitanoj de la lando estas elvokitaj, laŭ reguloj deproporcia balotsistemo, elekti siajn reprezentantojn al la Knesset, kiuj enpostenigas novan registaron,koalicio de la plejmulto de frakcioj, kiu de tempo al tempo bezonas iliajn fidon kontraŭ malfidaj proponoj de laopozicio.

En la sistemo de ekvilibroj inter la regantaj aŭtoritatoj, laekzekutivo, la registaro, bazigas sian juran potencon de tiu de la Knesset, kiu regule kontrolas ĝin. La leĝoj eldonitaj de la Kneset nepre ne konfliktu al labaza leĝaro, kiu konsistigas la efektivankonstitucion de la lando; tamen, ĝi ankaŭ rajtas aprobi novajn bazajn leĝojn, aŭ alĵustigi ekzistantajn, per speciala plejmulto.

Ĉiuj ŝtate gravaj decidoj pasas tra la Kneset. Aldone al debata diskutado kaj konfirmo de ŝtataj leĝoj, la parlamento nomumas altajn oficialulojn, inkluzive de laĉefministro kaj la juĝistoj de lasupera kortumo, laŝtata kontrolanto kaj laprezidenton. La parlamento ankaŭ ratifas gravajninterŝtatajn traktatojn, kiuj povus necesigi armeajn aŭ financajn devigojn, ŝanĝon de leĝoj ktp. Ĉiujare la parlamento devas aprobi laŝtatan buĝeton prezentantan fare de la registaro, ĉar tiel ĝi supervidas laekzekutivan potencon. Se la ŝtata buĝeto ne estasratifita, la registaro dissolvas kaj ekas novan voĉdonadon en la lando al nova parlamento.

La ĉefaj funkcioj de la Knesset estas starigi la normojn en la lando per leĝoj kaj superrigardo de la registaro per diversaj rimedoj je ĝia dispono, inkluzive de la aprobo de duaranga leĝaro, malfidaj proponoj, demandoj, diskutoj kaj pli. La diversaj debatoj okazas en la plenejo kaj en la komitatoj de Knesset, kiuj estas dividitaj laŭ temoj.

Ĉiu knesetanoj havas ampleksan leĝan imunon pri polica enketo, malliberigo, libera movado tra la ŝtato kaj ĝiaj teritorioj, kaj leĝaj procesoj pri agoj faritaj laŭ siaj devoj kiel parlamentano. Membroj ankaŭ nepre devas eviti fiuzadon de ĉi tiu imuno, konflikto de interesoj, ktp, tiun malobeon pritraktas laEtika Komitato de la Kneset.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Kneset"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp