|
| ĥemia elemento • esencaj medikamentoj • lithophile |
|---|
| duatoma nemetalo • halogeno |
|---|
| Ĝeneralaj informoj |
|---|
| Nomo (latine),simbolo,numero | kloro (chlorum), Cl, 17 |
| CAS-numero | 7782-50-5 |
| Loko enperioda tabelo | 17-agrupo,3-aperiodo,blokop |
| Karakteriza grupo | Halogenoj |
| abundeco en terkrusto | 0,017 % |
| Nombro de naturaj izotopoj | 2 |
| Aspekto | flavverda gaso |
 |
|---|
| Atomaj ecoj |
|---|
| Relativa atompezo | 35.446-35.457amu |
| Atomradiuso | 100pm |
| Kovalenta radiuso | 102pm |
| Radiuso de van der Waals | 175pm |
| Elektrona konfiguracio | Ne 3s2 3p5 |
| Elektronoj en ĉiuenergia ŝelo | 2; 8; 7 |
| Oksidiĝa nombro | −1, 0, +1, +3, +5, +7 |
| Fizikaj ecoj |
|---|
| Materia stato | gasa (Cl2) |
| Kristala strukturo | ortoromba |
| Denseco | (gasa, 273,15 K) 3,214 · 10−3 g/cm3 |
| Magneta konduto | diamagneta |
| Degelpunkto | −101,5°C (171,65K) |
| Bolpunkto | −34,04°C (239,11K) |
| Molvolumeno | 22,7 · 10−6m3/mol |
| Specifa varmokapacito | 478 J/(kg · K) |
| Elektra rezistivo | 1,0 · 107Ω · m |
| Termika konduktivo | 0,0089W/(m · K) |
| Diversaj |
|---|
| Elektronegativeco | 3 (Pauling-skalo) |
| Joniga energio | 1251,2 kJ/mol |
| Izotopoj |
|---|
|
| Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj deSI kajSVP. |
|---|
Kloro aŭĥloro ( el lagreka lingvoχλωρός ĥlōrós, esperante "hela verdo") ‚estasĥemia elemento de laperioda tabelo kun la simboloCl kajatomnumero 17[1].
Kloro estasflavet-verdagaso. kiu kombiniĝas kun preskaŭ ĉiujelementoj. Ĝi ne estas trovebla en libera stato en la naturo, sed estas ordinare trovebla kielnatria klorido (NaCl - ordinarasalo). Tiele estas du stabilajizotopoj:35Cl (74%) kaj37Cl (26%).
Kloro, en sia simpla kombinaĵo, aperas kiel la diklora molekuloCl2 kaj estas irita gaso por la spirovojoj.
La gaso iritas mukozajn membranojn kaj la likvo bruligas la haŭton. Nur 3,5ppm (ppm= partoj en miliono da partoj) detekteblas per odoro, kaj 1 000 ppm povas esti fatalaj post kelkaj enspiroj. Oni ĝin uzis kiel milit-gason en1915.
Kloro atakas laspiran sistemon, okulojn kaj haŭton[2] Ĉar ĝi estas pli densa ol aero, ĝi tendencas akumuliĝi ĉe la fundo de malbone ventolitaj spacoj. Klorgaso estas fortaoksidanto, kiu povas reagi kunbrulemaj materialoj[3][4].