Multaj organismoj, kieltremolecaj poploj, reproduktiĝas per klonado.
Enbiologio,klonado estas la procedo de kreado deklonoj, t.e. deĉelaroj aŭindividuaroj, kies unuopaj ĉeloj aŭ individuoj ricevas la nomonklonulo, klonaĵo aŭ klonano.
Klonado estas neseksa reproduktado de organismo per ĉelo aŭ fragmento, tiel ke rezultasindividuo genetike egala. En la lastaj jaroj, ĉefe pro la famaŝafino Dolly, tiu temo fariĝis sufiĉe sensacia enamasmedioj. Tamen, laŭ biologia vidpunkto, ĝi ne estas nova. La vorto klono devenas de la greka "klón", kiu signifas ŝoson, nome tigon, kiu povas estigi novan apartan organismon. Do, de jarmiloj oni klonas plantojn per ŝosojn. Ankaŭ mikroorganismoj reproduktiĝas nesekse, per simila maniero. La mirinda novaĵo estas, ke oni nun ekklonas superajn bestojn kaj jam anoncas homan klonadon. Natura klonado tamen okazas, kiam "identaj" ( t.e. unuovajĝemeloj) naskiĝas.
Kloni organismon signifas krei novan organismon kun la samaj genetikaj informoj de alia jam ekzistanta. En moderna kunteksto, tio povas esti transmeto denukleo de korpa ĉelo enovon, kies origina nukleo estis forprenita.
Klonado povas signifi klonadon degeno aŭ de tutaorganismo. Kloni genon signifas forpreni ĝin de organismo kaj meti ĝin en alian organismon kie oni studos aŭ uzos ĝin.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.