Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Klasika normo (okcitana lingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elKlasika normo (okcitana))

Laklasika normo (nòrma classica, en la okcitana) estaslingva normo kiu fiksas la regulojn por skribi kaj elparoli laokcitanan lingvon. Tiu normo, kiu baziĝas sur la jar-mila tradicio, konkuras kun aliaj normoj malpli uzataj: (mistrala normo,bonauda normo,normo de l'Escòla dau Pò).

Konsisto

[redakti |redakti fonton]

Laklasika normo konsistas el du kampoj:

  • Laskrib-normoortografio, kiu fiksas la regulojn por skribi sonojn.
  • Laparol-normo, kiu fiksas la rekomenditan manieron paroli la okcitanan.

Disvolviĝo

[redakti |redakti fonton]

Kvankam laklasika skrib-normo naskiĝis iom antaŭ la jaro 1000 (per la unuaj dokumentoj skribitaj en la okcitana), laklasika normo disvolviĝis je tri etapoj ekde1935:

La klasika normo disvastiĝis ĉefe post la dua duono de la20-a jarcento anstataŭante lamistralan normon. Hodiaŭ la klasika normo estas normale uzata ĉe la tuta Okcitanio. Tamen, ekzistas ankoraŭ kelkaj zonoj, kie konkurencaj normoj ne malaperis:

Komparo

[redakti |redakti fonton]
Komparo inter la kvar normoj ekzistantaj pri la okcitana: tipaj grafemoj
Klasika normoMistrala normoBonauda normoNormo de l'Escòla dau Pò
-afina-o (-a, -e)-o (-a)
òooo
o, óououou
uè, ueue, iueeu (ue)ue (ö)
lhi/h (lh)lhlh
nhgnnhnh
s, ss
c(e), c(i), ç
s, ss
c(e), c(i), ç
s, sss
z
sintervokala
z
sintervokala
zz
à è ò
á é í ó ú
à è ò ì ù
é óu
à è eù où
é
â ê î û
à è ò ì ù où
é
Oni skribasĉiujn finajn konsonantojn ne elparolatajn.Oni skribaskelkajn finajn konsonantojn ne elparolatajn.Oni skribaskelkajn finajn konsonantojn ne elparolatajn.Onine skribas finajn konsonantojn ne elparolatajn.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Okcitana gramatiko laŭ la lengvadokaj dialektoj
  2. Konsilio pri la Okcitana Lingvo
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Klasika_normo_(okcitana_lingvo)&oldid=8957754"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp