LaKlasika Filologio aŭKlasikaj Beletroj estas la branĉo de lafilologio kiu dediĉas sin al la studo de laklasikaj lingvoj, fundamente de lalatino kaj laantikva greka, kaj de la tekstoj verkitaj en ili.
Post la ascendo de kristanismo en Eŭropo kaj la dissolvo de laRomia Imperio, la tekstoj de la klasika antikveco estis kopiitaj en ekleziaj institucioj kaj transmititaj al la postaj generacioj. Poste estis epokoj, kiaj la Renesanco aŭ la Klerismo, kiam oni tendencis al studo de tiuj kulturoj kaj ties tekstoj. Nuntempe la klasika filologio okupiĝas el studo de la lingvoj kaj civilizoj de Grekio kaj Romo are:historio,mitologio,filozofio, institucioj ktp. Tiuj studoj estis konsiderataj kaj en Okcidenta Eŭropo kaj en Usono kiel ĝermo de la studoj de laHoma scienco.