Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Klarneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klarneto
Klarneto
Klarneto
KlasifikoLigna blovinstrumento
Ton-ampleksoTiel verkata:
Parencaj instrumentoj*Saksofono
vdr

Klarneto estasblovmuzikilo, ĝenerale farita elligno, kies interna boraĵo estas cilindra. La sono estas produktita per vibranta unuopaanĉo ligita al la beko.

La variaj tonoj aŭ notoj estas faritaj per ŝtopado de truetoj. En la modernaj klarnetoj, tiu ŝtopado estas farita per fingroj, per moveblajklavoj kaj perklapoj. La ekzisto de alternativaj pozicioj por preskaŭ ĉiu noto evitas kutime ke la fingroj devu gliti de unu klavo al alia, tamen kelkfoje tio estas neevitebla.

Klarnetoj havas la plej grandan ton-amplekson el ĉiuj ordinaraj blov-muzikiloj, tamen la plej akutaj notoj estas malofte ludataj pro ties malfacileco, ton-agordo kaj malpli alta sonkvalito.Preterblovado eblas en klarneto, tamen ĝi ne estas ofte ekspluatata.

Klarnetoj konsistigas grandan familion (unu el la plej vastaj) kun tre diversaj akutecoj, desopranino ĝis kontraŭ-baso. Ili ebligas ludi en diversaj ton-ampleksoj. La plej kutima klarneto estas tiu agordita en b bemolo. Tio signifas ke la notoj sonas unu tonon malpli altan en klarneto ol la realan. Ofte tio devigas al adapto de la partituroj originale faritaj por aliaj instrumentoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Jam en antikvaj civilizoj kielHelenio,Antikva Egiptujo,Mezoriento kajmezepoka Eŭropo ekzistis muzikiloj funkciantaj per vibrado de unusola anĉo.

La moderna klarneto devenas de la renesanca franca son-instrumentoChalumeau, kiu similas al bekfluto sed havas buŝpecon kun vibranta simpla anĉo, tuŝata per la supra lipo (malkiel en la klarneto). Ĉirkaŭ 1690,Johann Christoph Denner plibonigis ĝin aldonante du klavojn, kiuj ebligis ludi ankaŭ en pli akuta registro. Diversaj fabrikantoj ankaŭ aldonis aliajn klavojn, pligrandiganta la kapablon de la muzikilo.Mozart ŝatis la sonon de la klarneto kaj komponis por ĝi plurajn verkojn. En la epoko deBeethoven klarnetoj jam estis kutime en orkestroj.

En 1812, la klarnetisto kaj inventistoIwan Müller, kreis novan kuseneton kiu pli bone fermis la truojn , kaj kreis klarneton kun 7 truoj por la fingroj kaj 13 klapoj kapablan ludi bone en preskaŭ ĉiutonalo. Derivaĵoj de tiu dezajno estis lasistemo Oehler uzata nuntempe enGermanujo kajAŭstrujo, kaj lasistemo Albert, ankoraŭ uzata de kelkaj folkloraj kajĵazaj klarnetistoj.

Inter 1839 kaj 1843Hyacinthe Klosé kajAuguste Buffet prilaboris sistemon inspiritan de la dezajno kiunTheobald Boehm uzis por flutoj. Tiu, tiel nomatasistemo Boehm, faciligis ludadon kaj populariĝis meze de la 19a jarcento, unue enFrancujo. Ĉi tiu estas la sistemo uzata en la plejmulto da nuntempaj klarnetoj.

Pecoj de la muzikinstrumento

[redakti |redakti fonton]
Jen pluraj genroj de klarnetoj el la kolekto de laklezmer-muzika solistoGiora Feidman - plej dekstre basa

Pluraj pecoj konstituigas la klarneton:

  • Labuŝpeco, kiu konsistas elbeko, (farita el bukso, ebonito aŭ vitro), sur kie troviĝasanĉo (el kano, foje el plasto) fiksita deĉirkaŭligo;
  • Labareleto, kiu utilas por agordi la instrumenton. (Fakte, oni ŝanĝas la bareleton laŭbezone por la referenca frekvenco de la A3 = 440Hz/415Hz);
  • Lakorpo, kiu plej ofte konsistas el du pecoj:
    • Lasupra korpo, kun dek kvin truoj kaj naŭ klavoj, uzataj de maldekstra mano (foje malpli por la basaj tipoj);
    • Lasuba korpo, kun naŭ truoj kaj ok klavoj, tenata de la dekstra mano (foje pli por la basaj tipoj);
  • Lafunelo.

Materialoj

[redakti |redakti fonton]

Profesiaj kaj meznivelaj klarnetoj estas ĝenerale konstruitaj el nigra ligno, plej kutimeDalbergia melanoxylon. Oni ankaŭ kelkfoje uzaspalisandron, "Dalbergia retusa" aŭ, antaŭe,bukson. Ligno estas delikata materialo kaj ĝi povas fendiĝi pro drastaj ŝanĝoj en temperaturo aŭ humido.

Plasta rezino (ĉefeABS), estas malpli kosta kaj fizike pli eltenanta alternativo, sed ĝia sono ne estas tiom ŝatata kiel tiu de la lignaj klarnetoj.

Kelkaj modeloj miksas lignon kajkarbonfibron aŭ lignon kajeboniton kun la celo profiti la avantaĝojn de la ligno kaj redukti la probablecon de fendiĝo.

Aliaj eblaj materialoj estas/estis: ebonito (kutima por la buŝpeco), metalo, rezino, eburo, vitro, ktp.

Uzo de klarneto en muzikaj stiloj

[redakti |redakti fonton]

Klarneto estas tre popularamuzikinstrumento. Oni uzas ĝin en tiuj muzikaj stiloj:

Folklora

[redakti |redakti fonton]

Oni trovas la instrumenton interalie en lacigana muziko. En la muzika ĝenroKlezmero, la tradicia muziko de la orienteŭropaj judoj, klarneto plifavoriĝis kaj anstataŭis la iaman violonon. Enazerbajĝana muziko ankaŭ ĝi anstataŭigis lazurnaon.

Ĵaza

[redakti |redakti fonton]

Jen kelkaj famaj ĵaz-klarnetaj ludistoj:

Klasika

[redakti |redakti fonton]

Uzo de klarneto spertis altrangiĝon fine de la 18-a jarcento, post plibonigoj.Wolfgang Amadeus Mozart komponis multajn elstarajn ĉefverkojn por la klarneto, kaj ŝatis ties sonon en siaorkestrado.

Aliaj verkistoj kiuj komponis famajn komponaĵojn por tiu muzikilo estasCarl Maria von Weber,Johannes Brahms,Louis Spohr, kajHeinrich Baermann.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

Fotaro

[redakti |redakti fonton]
Klarnetistoj

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

 klarneto enReVo

Ĝermo pri muziko
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo primuziko.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Klarneto&oldid=9198682"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp