Kiribata dolaro | |
---|---|
valuto • dolaro • dekuma valuto | |
Ŝtato: | ![]() |
Subdivido: | 100 cendoj |
Kodo laŭISO 4217: | |
Mallongigo: | $ |
Ŝanĝokurzo | 1aŭstralia dolaro = 1 KID (fikse) |
Lakiribata dolaro kaj laaŭstralia dolaro estas la du valutoj oficiale uzataj en laoceania ŝtatoKiribato. Unu kiribata dolaro estas dividita je centcendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normoISO 4217 estasKID. La valuto estas ligata al laaŭstralia dolaro je kurzo 1=1. Moneroj de la kiribata dolaro cirkulas ekde la jaro 1979, paralele al moneroj kaj monbiletoj de la aŭstralia dolaro. La valuton administras kaj eldonas la centra banko de Aŭstralio. Kvankam ĝi do ne vere estas sendependa valuto, simile al latuvala dolaro, ĝi tamen ricevis kodon laŭ la normoISO 4217 por substreki la internacian rekonon de la ŝtata sendependeco de Kiribato.
Regule cirkulas moneroj de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 cendoj, kaj de 1 kaj 2 dolaroj. Okaze de la komenciĝo de la 3-a jarmilo ankaŭ produktiĝis specialaj moneroj de 5, 10 kaj 20 dolaroj (vidu la bildon sube), kiuj tamen pli estas gardataj de kolektistoj ol ke ili estus praktikaj pagiloj. Ĉiuj moneroj unuflanke bildigas lablazonon de Kiribato kaj aliflanke prezentas bildojn el la lokaflaŭro kajfaŭno.
|