Kilobajto estasunuo por mezuri la grandecon dememoro aŭ dekomputila disko.
Oni konsideras ke 1bajto estas 8bitoj. Kiel en komput-scienco oni uzas laduuman nombrosistemon anstataŭ ladekuman nombrosistemon, ni havas la sekvantan sinsekvon:
- 1, 2, 4, 8, 16, 32, 64, 128, 256, 512, 1024
Kiel 1024 estas tre proksima al 1000 (laprefikso por 1000 estas kilo-) oni misdiradis kilobajto kiam oni parolis pri 1024 bajtoj, do tiu ĉi estas ambigua afero. Por solvi ĝin,ISO proponiskibibajton (kiB).
Nuntempe, se oni parolas pri kilobajto aŭ kibibajto, oni parolas pri 1000 aŭ 1024 bajtoj, respektive. Kvankam tradicie, multaj homoj ankoraŭ diras kilobajton kiam ili volas paroli pri kibibajto.