Kenjo[1] (angle kajsvahile:Kenya [ˈkɛnjə], oficiale nomata laRespubliko Kenjo (svahile:Jamhuri ya Kenjo, angle:Republic of Kenya) estas lando enOrienta Afriko. Ĝi estas eksa brita kolonio kiu akiris sendependecon la 12-an de decembro 1963. Kenjo apartenas al laKomunumo de Nacioj. Hodiaŭ la lando estas unu el la plej rapide kreskantaj landoj en orienta Afriko. La ĉefurbo estasNajrobo. La mona unuo estas lakenja ŝilingo. Kun loĝantaro de 52 milionoj, ĝi estas la 26-a plej loĝata lando en la mondo.[2]
La lando nomiĝas laŭ lamonto Kenja, kiu en lakikuja lingvo nomiĝasKĩrĩ-Nyaga (ĩ = [e], r = /ɾ/ = sama [r] ol el hispanoj aŭ el [d] inter du vokaloj el anglo, ny = /ɲ/ = sama [n] ol foje enlingvo, kaj g = /ɣ/ = samkiel [r] inter du vokaloj el francoj): «monto», «monto blanka» aŭ «monto struta».
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKenja Kolonio.
La Kolonio kaj Protektorato de Kenjo estis parto de laBrita Imperio en Afriko el 1920 ĝis 1963. Ĝi establiĝis kiam la iama Orientafrika Protektorato estis transformita en Kronkolonio en 1920. Teknike la "Kolonio Kenjo" referencata al la internaj teritorioj, dum 16 km (10 mi) marborda strio (teorie luita el la Sultano de Zanzibaro) estis la "Protektorato Kenjo" sed ambaŭ teroj estis kontrolitaj kiel unusola administracia unuo. La kolonio finiĝis en 1963 kiam nigra majoritata registaro estis elektita por la unua fojo kaj finfine deklaris sendependecon kiel Kenjo.
Jomo Kenyatta (prononco ĵomo kenjata, naskiĝis ĉ. 1894, mortis la 22-an de aŭgusto 1978) estis la unua ĉefministro (1963–64) kaj prezidento (1964–78) de Kenjo. Li estas konsiderata la patro de la kenja nacio.
Estas ĉirkaŭ 42 malsamaj triboj en Kenjo, ĉiuj kun sia propra unika kulturo, sed plimulto el ili kun interplektitaj kulturaj esprimoj ekestis per fortaj similecoj en lingvo, simila medio kaj la fizika proksimeco de la triboj.
Estas tri ĉefaj unuigaj lingvokategorioj:bantu-parolantaj popoloj en la marborda regiono, en la centraj altebenaĵoj kaj en okcidenta Kenjo, la Nilotoj, kiuj troviĝas ĉefe en la Rifta Valo kaj ĉe la Viktoria Lago kaj lakuŝidoj, kiuj ĉefe konsistas el paŝtistoj kaj nomadoj.en la pli seka nordorienta regiono. Ĉi tiuj subgrupoj ampleksas areon, kiu etendas preter la limoj de Kenjo.
Plej multaj eksterlandanoj estas rifuĝintoj el Somalio, Ugando kaj Suda Sudano. Vidu ankaŭKenjaj blankuloj.
Mombasa (aŭ en esperantigita formoMombaso) estas la plej granda haveno kaj dua (laŭ loĝantaro) urbo de Kenjo, kun proksimume 900.000 loĝantoj. Aliaj urboj estas la jenaj:
Kenjo estas plurlingva lando. Laoficialaj lingvoj estas laangla, enkondukita dum labrita kolonia epoko inter1890 kaj1964, kaj lasvahila, kiu servis kiellingvafrankao inter popoloj tra orienta Afriko dum kelkaj jarcentoj antaŭ la kolonia tempo. LaŭEthnologue , entute 61 lingvoj estas parolataj en Kenjo[3]. Preskaŭ ĉiuj ĉi estas lingvoj, kiuj originis de la afrika kontinento. Ĉi tiuj lingvoj povas esti dividitaj en tri lingvofamiliojn: bantuaj lingvoj, kiuj estas ĉefe parolataj en la mezo kaj sudoriento de la lando,nilotaj lingvoj en la okcidento kajkuŝidaj lingvoj en la nordoriento.
Laangla: kiel heredaĵo de labrita koloniismo, la angla estas unu el la du oficialaj lingvoj en Kenjo kaj aparte disvastiĝis per sia uzo kiel instrulingvo en lernejoj.
Lasvahila estas la dua oficiala lingvo. Ĝi estas parolata ĉe la marbordo ĉirkaŭMombasa kaj instruata en lernejoj. Samtempe la svahila estaslingvafrankao enorientafriko. En Kenjo ĝi estas la plej parolata lingvo, precipe en kamparaj regionoj.
Kalenĝina: lingvaro de diversaj grupoj (11%), ekzemple lapokomoj aŭvitugenoj, la lingvo de la homoj, el kiuj devenas la dua kenja prezidentoDaniel arap Moi. Plej multaj el la kenjaj "mirkuristoj" estaskalenĝinoj, precipe inter laNandioj.
Ki-Settler estis la svahilalingvafrankao la blankaj koloniaj majstroj kaj iliaj servistoj, simila al lafanagalo enSudafriko aŭ laĉilapalapa en koloniaSuda Rodezio. La prefiksoKi- signifas "lingvo" en la svahila, do ĝi signifas "lingvo de la setlantoj".
Kenjo okupas la unuan lokon inter afrikaj landoj laŭ efektiveco de la batalado kontraŭAidoso. Se komence de1990-aj jaroj infektitaj estis 10 % da kenjanoj, do en 2009 ĉi tiu indico egalas nur 6 %. Enoktobro 2009 aŭtoritatuloj deklaris pri la intenco fari enjunio 2010 nombradon degejoj por pli bone defendi ilin je Aidoso. Samtempe pridemandotoj estos esplorataj perHIV-testoj kaj provizataj per informoj pri sekura seksa praktiko.[4]
Tana estas la plej granda rivero de Kenjo. Pri ĝia longo estas diversaj indikoj inter 700 kaj 1000 kilometroj - tion kaŭzas la fakto, ke ĝia komenciĝo en la teritorio de la tutjare neĝokovritaMonto Kenja ne klare fikseblas.
LaViktoria Lago (iam lago Ukereve,Nam Lolwe enluoa; "Nalubaale" enganda;Nyanza inruanda kaj en kelkajbantuaj lingvoj[5]) estas lago en orientaAfriko inter Kenjo,Tanzanio kajUgando, nome unu el laAfrikaj Grandaj Lagoj. Post Majanji finas la teritorio de Ugando kaj ekas tiu de Kenjo, fakte kie venas la enfluo de la rivero Nzoia. Iomete pli sude estas longa kaj larĝa golfo Winam ĉe kies buŝo estas kelkaj insuloj inter kiuj laInsulo Rusinga, kiuj ankaŭ apartenas al Kenjo. Norde de la golfo estas la urboKisumu kaj sude la urboKisii.
Lago Nakuru estas unu el la lagoj el la Rifta Valo kun alto de 1754 m super marnivelo. Ĝi kuŝas sude de Nakuru, en la Rifta valo de Kenjo kaj estas protektata kiel Nacia Parko Lago Nakuru.
Kenjo ne havas kulturon, kiu specife identigas la tutan landon. Kun tiel diversaj regionaj popoloj kiel la svahila laŭ la marbordo, pluraj nomadaj komunumoj ĉefe en la nordo kaj la malsamaj loĝantaraj grupoj en la centra kaj okcidenta regionoj, estas malfacile aranĝi reciproke akcepteblan kulturan identigon. Lamasaja kulturo kiu ekspluatis ĝin por nur komercocele por turistoj. La masajoj konsistas nur el relative malgranda parto de la loĝantaro de Kenjo.
Historiaj kaj aktualaj disigaj politikoj, unue sekve de lakoloniismo kaj poste de la postaj lokaj gvidantoj, kondukis al situacio, kie la kenjanoj mem apenaŭ konas sian propran kulturon, des malpli siajn najbarojn. La kolonia administracio, kune kun vasta konfesiamisia laboro kajformala edukado, detruis plej multajn kulturajn trajtojn, lasante la lokon bibera al okcidentaj kulturaj sintenoj kaj identigo, precipe inter gejunuloj.
Kun pli ol kvardek malsamaj regionaj lingvoj, la muzika panoramo de la lando estas riĉa. Veturante tra la stratoj de Najrobo aŭdeblas kantoj ankaŭ en diversaj regionaj lingvoj. Nova generacio de talentaj artistoj starigas stilon, konata kiel laafro-fuzia stilo, miksaĵo de tradiciaj lokaj sonoj miksitaj kun diversaj aliaj influoj[6].
Kenjo havas longan parolan kaj skriban literaturan tradicion, ĉefe en la du oficialaj lingvoj de la lando, la angla kaj la svahila. Afrika literaturo estis delonge ekskluzive parola tradicio. Verki rakontojn unue komenciĝis per eŭropa koloniigo. Ĉefaf kenjaj verkistoj inkluzivasGrace Ogot,Meja Mwangi,Margaret Ogola,Binyavanga Wainaina kajWahome Mutahi.Grace Ogot kune kunCharity Waciuma, estis la unua anglalingva kenja verkistino kies verkoj estis publikigitaj.
La plej fama kenja verkisto estasNgũgĩ wa Thiong'o, kiu verkas kaj en la angle kaj en lakikuja. La unua romano de Thiongo,Weep Not, Child, kiu temas pri la vivo en Kenjo dum la brita okupado, estis la unua romano en la angla eldonita de orientafrikan. Ĝi ilustras la efikojn deMaŭmaŭo kaj la vivon de nigraj kenjanoj. La kombinaĵo de la temoj koloniismo, edukado kaj amo, helpis fari ĝin unu el la plej famaj romanoj en Afriko. Sendube, Thiong'o estas plej konata pro sia romanoSe Ne la Tritika Greno.
Kenja kuirarto estas ekzotika kaj varia, ĉar ĝi konsistas kaj el tradiciaj afrikaj pladoj kun influoj el eŭropaj pladoj, enkondukitaj de la kolonianoj. Triboj loĝantaj laŭlonge de la marbordo preferas marmanĝaĵojn:fiŝojn,salikokojn kajomarojn. La alta kosto de viando devigas la lokan loĝantaron manĝi ĉefefruktojn kajlegomojn, kiuj kreskas abunde en ĉi tiu regiono.
Prezidanto de Kenjo estas ŝtatestro de Kenjo kaj ĉefo de registaro de Kenjo ekde 1964. Antaŭe la ŝtatestro estis Elizabeto la 2-a. La prezidanto estas elektita por kvinjara periodo. Saman prezidanton oni povas elekti ankaŭ por dua periodo. Kenjo havas prezidantan sistemon.
La ĉefaj enspezofontoj estas eksportado de kafo kaj teo. Tamen ekonomia kresko ŝanceliĝas de jaroj. En la fruaj 1990-aj jaroj, la ekonomio eĉ malpliiĝis, post kio la registaro decidis liberaligi la ekonomion en 1993. Importimpostoj kaj prezokontroloj estis forigitaj. La reformoj estis subtenataj de laMonda Banko, laIMF kaj aliaj donacantoj, kaj rezultigis kreskon de 4,5 procentoj en 1995 kaj 1996, post kio la kresko denove malrapidiĝis.
En 2015 iom malpli ol 1,114,000 turistoj vizitis la landon. Ankaŭ turismo al la naciaj parkoj kaj naturaj rezervejoj estas grava fonto de enspezoj de fremda valuto. Turisma enspezo sumiĝis al 824 milionoj en 2016 usonaj dolaroj[7].
Entute estas 59 landaj naturaj rezervoj kaj parkoj en Kenjo. La plej famaj kaj vizitataj estas:
La bestaro de Kenjo allogas turistojn el la tuta mondo. Ĉi tie vi povas vidileonojn,antilopojn kaj la plej grandan kolonion de rozkolorajfenikopteroj (flamengoj) en la mondo.
Enlandaj konfliktoj damaĝis la turisman industrion.