LaDama de Elche (hispane) aŭDama d'Elx (katalune, skulptita de la iberoj
LaIberoj estis grupo de triboj respektive popoloj, kiu jam dum antikvaj tempoj loĝis enIberio, la sudokcidenta duoninsulo de Eŭropo, dum kelka tempo ankaŭ en regionoj ekster ĝi. La Iberoj jam setliĝis en Iberio, antaŭ ol lahindoeŭropanoj enmigris en Eŭropon.
Lafenicianoj ĉirkaŭ la jaro1100 a.K. starigis sian unuan kolonion sur la ibera duoninsulo (Gadir,Gades, moderneCádiz, en EsperantoKadizo). Mallonge poste, do dum la11-a jarcento, la iberoj unuafoje historie aperis kaj la fenicianoj ekkontaktis kun ili. La iberoj unue vivis en socie fermitaj triboj, regis la prilaboron demetaloj inkluzive debronzo kaj praktikisagrikulturon. En postaj jaroj la iberoj evoluigas pli kompleksan socion kun urbecaj setlejoj kaj diferencitaj sociaj tavoloj. Ekde la9-a jarcento a.K. ili havas regulajn komercajn kontaktojn kun lafenicianoj kajgrekoj, kaj interalie negocis per la en Iberio ofta metaloarĝento. Tiu komerca periodo, kiu daŭris ĝis la5-a jarcento a.K., estis kulmina periodo de la iberia kulturo. Pri ĝi atestas multaj arkeologiaj trovaĵoj.
Oni diferencigas inter laligurianoj kaj la faktaj iberoj. La unua grupo de triboj setlis en la oriento de la iberia duoninsulo kaj la sudo deGaŭlio, kaj la dua grupo de triboj en la sudo kaj okcidento de la duoninsulo.
Dum la5. kaj4-a jarcento a.K.keltoj forigis la ligurianojn kaj setlis en iliaj antaŭaj regionoj. La kelta kulturo sekve dominis en la nordo kaj okcidento de la duoninsulo, dum la iberoj tenis la sudon sub sia rego. La iberoj en la teritorio de la hodiaŭa ŝtatoHispanio parte tenis sian kulturan identecon kaj parte miskiĝis kun la keltoj - iĝante "keltiberoj". Kaj la iberoj kaj la keltiberoj plu intense komercis kun pluraj aliaj kulturoj de laMediteranea Maro. Iberajceramikaĵoj troviĝis enFrancio, enItalio kaj en nordaAfriko. La kontaktoj kun la grekaj kolonioj de la okcidenta mediteraneo restis intensaj. Probable la iberoj transprenis kelkajn artajn teknikojn de la grekoj. Oni kredas, ke statuoj kiel laDama de Elche (hispane) aŭDama d'Elx (katalune) kreis fare de iberiaj artistoj kun transkulture altnivela arta eduko.
Dum la tempo de laPunikaj Militoj la iberoj iĝis kunaktoroj de la internacia politiko. Inter laDua kajTria Punika Milito ili dum mallonga tempo estis sub kontrolo de laKartaganoj. Ambaŭ nacioj provizis militistojn por la armeo deHanibalo. Post malvenko deKartago ili estis premitaj de laRomia Imperio kaj finfine konkeriĝis. La sekva transpreno de la romia kulturo signis la finon de memstaraj iberiaj kulturo aŭ politiko.
Post la ekdisfalo de la Romia Imperio la epoko de la iberoj definitive finiĝis per laVandaloj (406), laVisigotoj (415) kaj fine laMaŭroj (712).
La iberoj ne estishindeŭropanoj kaj sekve havis lingvon ne similan al iu el lahindeŭropa lingvaro. Laibera lingvo ankoraŭ ne estas tute deĉifrita. Konserviĝas tekstoj de la lingvo eĉ en triiberiaj skribsistemoj, du el ili duonsibalaroj kaj la alia alfabeta kun greka influo.
Estas granda debato inter specialistoj ĉu la ibera lingvo parencis al la nunaeŭska lingvo. La teorio kiu konsideras tion probabla estas nomataEŭskiberismo, kaj havas apogon ankaŭ pro politikaj nuancoj, sed ĝis nun ne estis science pruvita.
La iberoj konsideriĝas inter la popoloj deMalnoveŭropo.
La terminoIbera arto referencas al la arta stilo propra de la iberoj, setlitaj en la Iberia duoninsulo. La plej bone konservitaj montroj estas la skulptaĵoj, faritaj elŝtono kajbronzo. La restaĵoj el ligno kaj bakita koto estas malabundaj, ĉar temas pri pli efemeraj materialoj. La plej bone konata aspekto de la iberia arto estas la figura skulptarto, kun malgrandaj statuetoj el bronzo, uzitaj kiel oferproponoj aŭ votaj oferaĵoj, kaj pli grandaj statuoj el ŝtono. Inter la statuoj el ŝtono, klasigeblaj laŭ ilia funebra aŭ religia celoj, troviĝas laDamo de Baza kaj laDamo de Elĉo (Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio, enMadrido), kiuj prezentas riĉan ornamaĵon kaj kiuj utilis kiel funebra urno.