Kazimir Severinoviĉ Maleviĉ (ruse Казимир Северинович Малевич; naskiĝinta la 11-an[jul.]/23-an de februaro 1879[greg.][1], mortinta la15-an de majo 1935) estis rusapentristo kaj artteoriulo. Kiel pioniro de geometria abstrakta arto li estis la plej grava reprezentanto de larusa avangardo kaj la fondinto desuprematismo.Li estis influita de la francapost-impresionismo,faŭvismo kajkubismo. Liaabstrakta pentraĵoNigra kvadrato el la jaro 1915 estas konsiderata mejloŝtono de laavangardo.
Kazimir Maleviĉ naskiĝis en1878 kiel Kazimierz Malewicz enpola familio, kiu ekloĝis proksime alKievo. La gepatroj, Ludwika kaj Seweryn Malewicz, estis katolikaj kiel la plej multaj etnaj poloj. Ili ambaŭ fuĝis de la orientaj teritorioj al Kievo sekve al la malsukcesa polaJanuara Ribelo de 1863 kontraŭ larusa imperio. Liaj gepatraj lingvoj estis la rusa kaj la pola.La patro de Kazimir laboris en diversajsukerfabrikoj kaj plurfoje ŝanĝis laborpostenon. Kazimir estis la unua el dek kvar infanoj, nur naŭ el ili atingis la plenaĝecon. Post elementa instruado Kazimir vizitisagrikulturan lernejon kaj je aĝo de 13 jaroj li malkovris lian emon al pentrado. De 1895 ĝis 1896 li vizitis artlernjon en Kievo.
En 1896 la familio translokiĝis alKursko, kie Kazimir laboris kiel teknika desegnisto ĉe la fervojo Kursko-Moskvo. En 1901 li edziĝis kun Kazimiera Sgleitz. Li daŭre intencis iĝi pentristo kaj ŝparis monon por iri al la artlernejo enMoskvo. En 1904, post la morto de lia patro, li realigis sian intencon. Li iris al Moskvo, vizitis la artlernejon ĝis 1905 kaj sekve lernis en la studio de Fedor Rerberg ĝis 1910.
En 1907 Maleviĉ unuafoje partoprenis al ekspozicio de la moskva artasocio kune kunVasilij Kandinskij,Miĥail Larionov kajNatalja Gonĉarova. En 1909 li edziĝis en dua edziĝo kun Sofija Rafalowitsch. En 1910 li partoprenis al la ekspozicio de la grupo "Karoo-bubo". En 1911 komenciĝis lianovprimitivisma periodo. En 1912 li unue kunlaboris kaj ekspoziciis kun la grupo "Azena vosto" kaj sekve alproksimiĝis alfuturismo kaj nomis sin "kubofuturisto".En 1913, kun la komponisto Miĥail Matiushin kaj la verkisto Aleksej Kruchenykh li redaktis manifeston por la unua Futurista Kongreso. En la sama jaro Maleviĉ dizajnis la ŝenaranĝon kaj la kostumojn por la opero "Venko super la Suno" de Matiushin kaj Kruchenykh. En 1914 li partoprenis al laSalon des Indépendants en Parizo kun tri pentraĵoj.
Ĉe la lasta futurista ekspozicio 0:10 tenita en 1915 en Petrogrado, Malevich iniciatisSuprematismon, kun ĝia geometria kaj abstrakta pentrarto. Tie li unuafoje montras la faman bildon "Nigra Kvadrato" kaj publikigas la teorian verkon "De kubismo al suprematismo: la nova pentra realismo". Ek de 1919 li studis tri-dimensiajn aplikojn de suprematismo kun arkitekturaj modeloj. En la jaroj post laOktobra Revolucio de 1917, Malevich kaj aliaj avangardaj artistoj estis apogitaj de la sovetia registaro kaj atingis elstarajn poziciojn en la administrado kaj instruado de arto. En 1919, Malevich komencis labori kiel instruisto ĉe la artinstituto en Vitebsk, kaj baldaŭ iĝis ĝia direktoro. Kun siaj studentoj ĉe Vitebsk Malevich kreas la suprematistan grupon UNOVIS (heroldoj de la novo en arto). En 1920 naskiĝis lia filino, kiun li nomis Una. De 1922 ĝis 1927 li instruis ĉe la instituto de arto kaj kulturo en Leningrado kaj inter 1924 kaj 1926 li faris ĉefe arkitekturajn modelojn kun grupo de studentoj.
En 1927 Malevich vojaĝis unue alVarsovio por prezenti ekspozicion de siaj pentraĵoj kaj poste alBerlino, kie liaj verkoj estas montritaj ĉe laGrosse Berliner Kunstausstellung (granda artekspozicio de Berlino). Dum lia restado en Germanio li renkontisJean Arp,Kurt Schwitters,Naum Gabo kajLe Corbusier, kaj vizitis laBauhaus. En 1929 li ekspoziciis ĉe la Tretyakov Galerio en Moskvo. Pro lia rilato kun germanaj artistoj, Maleviĉ estis arestita en 1930 kaj multaj el liaj manuskriptoj estis detruitaj. En la lastaj jaroj li pentris en figura maniero. Maleviĉ mortis en Leningrado je la 15-a de majo 1935.
Flor-knabinoj, 1903
Printempa ĝardeno, 1904, Rusa Muzeo, Stankta Petersburgo
Banantoj, 1908
Vintro, 1909
Rikolto de segalo, 1911
La akrigisto, 1912
Kapo de juna kamparanino, 1912-1913
Portreto de Matiuŝin, 1913
Bovino kaj violino, 1913
Anglo en Moskvo, 1914
Komponaĵo kun Mona Lisa, 1914
Nigra cirklo, 1915
Suprematista komponaĵo 1915
Ruĝa kvadrato, 1915.
Suprematista komponaĵo, 1916
Suprematisma pentraĵo: Ok ruĝaj ortanguloj, 1915
Suprematismo, 1916
Suprematismo, 1921-1927
Knabo, 1928-1932
Ruĝa kavalerio, 1928-1932
Somera pajsaĝo, 1929
Falĉisto, 1930
Kompleksa antaŭsento: Torso en flava ĉemizo, 1928-1932