Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kazeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazeo
DevenoOrienta Eŭropo
Originobovinlakto
vdr
Kazeo-vendistoj en bazaro de Samarkando

Kazeo (germane Quark,ruse Творог) estasfromaĝo, densa, solidiĝinta, ne fermentinta parto de lakto, el kiu oni faras fromaĝon (verdeta resto de lakto estas laselaktolaktosero). La libere deponita lakto acidiĝas mem, sed kelkfoje oni aldonas fermentilojn. Malnovtempe oni uzis erojn el la detranĉita stomako de bovido (nomataĉimozino) Oni forigas la likvan parton per filtriloj aŭcentrifugiloj[1][2][3].

La kazeo apartenas al la grupo defreŝ-fromaĝoj, kiuj male al la normalajfromaĝoj (dur- aŭ tranĉ-fromaĝoj) ne estas plu maturigitaj kaj spicitaj.Ĝis antaŭ kelkaj jaroj kazeo vendiĝis plejkutime kun 60% aŭ 40% da grasaĵoj (kalkulata sursekigita kvanto, ĉar plejparto el la kazeo estas akvo!), 20% estis malkutima kaj pordieto. Nun, pro la nuntempa obsedo pri maldikeco kaj forigo de ĉia graso, oni ne plu trovas nek 60%, nek 40%; 20% estas la "ne-dieta" ! kaj plej ofta estas kun 0% da grasaĵo[4][5].

Kazeo enhavas multanproteinon (80%kazeino, 20% laktoproteinojn),kalcion kajfosfaton.

Kazeo estas unu el bazajmanĝaĵoj enUzbekio, kaj pli ĝenerale ĉiuj turkaj landoj aŭ tiuj kies manĝa kulturo devenas el la turkaj gentoj.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Coccinella, C.. (2008)Mijn Jack Russell IS mijn Kind. Wwaow, p. 75.ISBN 978-90-902360-6-3.[rompita ligilo]
  2. Blommestein, I. van. (2002)Toetjes & desserts. Inmerc, p. 13, 74.ISBN 978-90-6611-448-7.
  3. Duquesnoy, C.; F. van Wijk (ills.). (2002)Toveren met toetjes. Inmerc, p. 67.ISBN 978-90-6611-268-1.
  4. Käseverordung (Germanregulations on cheese; in German).
  5. ГОСТ Р 52096-2003.Творог. Технические условия.ruse
Ĝermo pri manĝaĵo
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo primanĝaĵo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kazeo&oldid=9032335"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp