Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kazeino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kazeino estas animalaproteino kiu aperas enlakto. Temas pri la plej grava laktoproteino. Ĝi gravas por la nutrado de ido, ĉar estas facile digestebla en esencajnaminoacidojn por la sintezo de aliaj proteinoj.

80 % de la proteinoj de bovina lakto konsistas el kazeino.

Kazeinon oni produktas diluante senkremigitan lakton kun akvo, al kiu oni poste aldonasaceton por ke la kazeino precipitiĝu. Kazeino povas esti industriskale produktata varmigante lakton kaj acidigante ĝin persulfuracido.

Aplikado

[redakti |redakti fonton]

Enpentrado oni aplikas kazeinon. Ĝi estas solvita enkalcia hidroksidonatrio por ligikolorigaĵon. Tiel ĉi preparitaj koloroj estas veterrezistaj kaj tial escepte bone utiligeblaj por farimurpentraĵojn je sekastuko. Tiu ĉi metodo ekestis en lamezepoko kaj furoris en la murpentrado de labaroko.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kazeino&oldid=9043867"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp