Kazanlako aŭKazanlak (bulgare Казанлък) estas urbo lokita en la geografia centro de Bulgario. Ĝi estas la 10a pli grandaindustria centro en Bulgario, kaj enhavas loĝantaron de71,779 loĝantoj (en2005). Kazanlako estas ĉefurbo de la famaValo de Rozoj aŭRoza Valo.
La regiono ĉirkaŭ Kazanlako estis loĝata dum miloj da jaroj, kaj povas montri spurojn de civilizado tiom frue kiom ĝis la20-a jarcento a.K..
En la 4a jarcento a.K., estis konstruita la eksterordinaraTrakia Tombo de Kazanlako ĉe la antikva trakia ĉefurbo deSeŭtopolis kaj proksime de la urbo. Ĝi konsistas de volbita brikoverko simile al abelujo, nomatatolos, kaj enhavas, inter alia, pentritaj muroj kiuj respegulas trakiajn geedzojn ĉe funebra festo. La tombo estis deklaritaMonda Heredaĵo deUNESCO en 1979.
La nuna urbo de Kazanlako estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1300 kiel parto de strategia nodo por protekti la trapasejonŜipka.
La kultura centro de Kazanlako estas laIskra Ĉitaliŝte, fondita en 1860. Ĝi enhavas bibliotekon, teatron, kinejon kaj muzeo. Tie okazis la unua bulgaraopero,Siromahkinja.[1]
La urbo kuŝas ĉe la orienta fino de la famaRoza Valo. Ĝi estas flankita de mezaltaj montoj en malaj flankoj, kaj estas specife mirinda en majo kiam la kamparo derozoj burĝonas kaj la bonodoro estas nepriskribebla. La belelstaraj celebradoj de tiu burĝonado okazas en la unua semajno de junio. La tuta semajno plenplenas je diversaj okazaĵoj ĉiutage. Tiu semajno estas interesa ankaŭ pro tio, ke okazas parado de belulinoj kaj la lastan tagon de la celebrado estas elektata la plej bela knabino de la urbo. Oni nomigas ŝin "La Reĝino de la Rozoj". Laŭ laThe Ultimate Visual Encyclopedia, Bulgario estas la plej granda liveranto de iu tipo de rozoleo en la mondo kaj la rozĝardenoj de Kazanlako estas laplej grandaj rozĝardenoj de la tuta mondo. Ĝi estas la ununura loko en la mondo kie povas kreski tiu tipo de rozo.
Elstara inter la industrio de Kazanlako estas Arsenal Corp. Fondita en 1924, ĝi produktas kaj disvolvigas ampleksan gamon dearmiloj inkludante etajn armilojn (specife la modelonAK-47), kontraŭaaviadilajn misilojn kaj pezajn maŝinpafilojn. Estas ankaŭ en la urbo M+S Hydraulic kaj Kaproni LTD, produktantoj de hidraŭlikaj eroj.
Kazanlako havas tritekstilajn fabrikojn, unu por lanaĵoj, dua por fadenoj de diversaj tipoj kaj la lasta por sintezaj materialoj. Krome kaj kompreneble Kazanlako havas fabrikon derozoleo.