Kazaĥio (ankaŭKazaĥujo,Kazaĥstano, en lakazaĥa: Қазақстан; en larusa Казахстан) oficialeKazaĥa Respubliko estaseŭrazia lando, ĝia teritorio dividiĝas interCentra Azio kaj malgranda parto deEŭropo. Ĝi estis membro deSovetio ĝis1991.
Kazaĥio havas landlimojn kunRusio (6.846 landlimaj kilometroj), kunUzbekio (2.203 km), kunĈinio (1.533 km), kunKirgizio (1.051 km) kaj kunTurkmenio (379 km). Ĝi havas marbordojn ĉeKaspia Maro. Kazaĥio estas la naŭe plej granda lando de la mondo laŭ areo kaj la plej granda internlanda ŝtato entute, sed ĝiaduondezerto malhelpas la proporcian loĝantaron en la kazaĥa teritorio: ĝia loĝdenso estas nur 6 personoj por kvadrata kilometro.
Kun areo de 2,7 milionoj da kvadrataj kilometroj, Kazaĥio estas la naŭa plej granda lando en la mondo. Ĝia grando preskaŭ ekvivalentas al okcidenta Eŭropo.
Situanta inter la okcidentaAzio kaj la plej orienta parto deEŭropo, ĝia ampleksiĝo donas al ĝi varian topografion. La lando etendiĝas sur enorma stepo situanta inter laKaspia Maro kaj la Altaj-montaro. En la Kaspia Maro estas laInsularo Tjulenij.
Sude, ĝi havas landlimojn kun la dezerto Kyzylkum, situanta inter laArala Maro kaj la tiel nomataStepo de la Malsato (Betpak Dala), en la nordo troviĝas la plataĵoj de lalago Balĥaŝo kaj oriente la montarbranĉoj de la montoj Altajo kajTjanŝano.
la lago BalĥaŝoValo de kasteloj en la kanjono Ĉarin en Tjanŝano
La rivera reto estas tre neregula kaj la ĉefaj riveroj trairas plejparte rande de la lando. En Kazaĥio estas proksimume 48 000 lagoj kun suma areo de 45 000 km². 94 % havas surfacon malpli grandan ol 1 km². Parto de la lagoj entenas dolĉan akvon kaj parto salan. Tutmonda unikaĵo estas la lago Balĥaŝo (la 15-a plej granda en la mondo), kiu estas duone dolĉakva kaj duone salakva. Krome en la lando estis estigitaj pli ol 4 000 fiŝlagoj kaj akvobaraĵoj.
Rin-dezerto (ruse Рын-пески, kazaĥe Нарын құмы, Narın qumı) estas dezerto en okcidenta Kazaĥio. Ĝi situas norde de la Kaspia maro kaj sudoriente de la Ĉevolga Altaĵo, inter la subaj riverfluoj deVolgo kajUralo.
En la1930-aj jaroj pli ol 1 miliono daKazaĥoj mortis pro malsato, kvarono de la loĝantaro, sekve de la deviga kolektivigo de agrikulturo dum la komunista reĝimo deStalin. EnKaragando, sude de Astano, estis la dua plej granda kaptitejo de Sovetunio (KarLag). Pli ol 800 mil homoj el la tuta Sovetunio, plejparte politikaj malliberuloj, estis enkarcerigitaj tie de1929 ĝis1953[1].
La 20-an de oktobro1997 estis eldonita prezidenta dekreto "Pri deklarado de la urbo Akmola kiel ĉefurbo de la Respubliko Kazaĥio", laŭ kiu Akmola estis deklarita al ĉefurbo de Kazaĥio ekde la 10-a de decembro 1997.
La 6-an de majo1998, la ĉefurbo estis renomita kielAstano, kio tradukas el lingvo kazaĥa kiel "ĉefurbo".
La1-an de septembro2006 estis inaŭgurata la koncertejo/operejo de Kazaĥio, nomata laPiramido de la Paco, dizajnita de la arkitekto Norman Foster - grandega piramido 62 metrojn alta kiu povas gastigi 3.500 personojn.
Same en2006 estas eliminata la lasta restaĵo el la sovetia simbolaro: la kazaĥa himno estas ŝanĝata.
La20-an de marto2019 Kazaĥio oficiale renomis sian ĉefurbonAstano alNursultano. La parlamento aprobis la nomŝanĝon. La nova nomo referencas alNursulatan Nazarbajev, kiu samtage libervole eksiĝis kiel prezidento de Kazaĥio.
Protestoj en januaro 2022 pro prezo de karburaĵoj kaŭzis la rezignon de la registaro kaj deklaron dekrizostato fare de prezidento Nazarbajev.
Klakebla mapo de Kazaĥio kun la 14 regionoj aŭ provincojv •d •r
Kazaĥio estas dividata en 14 regionoj aŭ provincoj (oblıstar; singulare:oblısı/облысы/وبلىسى kaj triurboj de respublika signifo (qala; singulare:qalası):
Kazaĥio estaskonstitucia respubliko kun politika sistemo ege prezidentisma. La prezidanto estas la ŝtatestro kaj samtempe la ĉefkomandanto de la kazaĥa armeo. Li havas plenan nuligrajton pri la leĝoj kaj decidoj aprobataj de la parlamento. La eksprezidantoNursultan Nazarbajev, kiu okupis la postenon ekde la kazaĥa sendependiĝo, estis reelektata por nova 8-jara regperiodo en1999. La Unua Ministro, kiu regas laŭ la nomumado de la prezidanto, estas la 'kapo' de la Kabineto de Ministroj kaj li estas la videbla reprezentanto de la landa registaro. Ekde junio2003 la posteno estas okupata de Daniyal K. Akhmetov. Ankaŭ ekzistas tri unuaj vicministroj kaj 16 ministroj en la kabineto.
Kazaĥio havas duĉambran parlamenton, konsistanta el Malalta Ĉambro kaj Senato. Dum la distriktaj balotadoj oni elektas reprezentantojn por 67 benkoj en la Malalta Ĉambro. Aliaj dek membroj estas elektataj per malsama proceduro.
La Senato havas 39 membrojn. Du el ili estas elektataj en ĉiu elekta asembleo en la 16 ĉefaj administraj dividoj de la lando. La restantaj sep senatanoj estas elektataj rekte de la respublika prezidanto.
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Kazaĥio, 2019
La ŝafbredado en Kazaĥujo ĉefe koncentriĝas en la duondezertaj sudaj regionoj de la lando kaj orientiĝas al la bredado de ŝafoj el la raso karakulo, kiu provizas lanon kaj "astraĥanajn" peltojn.
Kazaĥio ne nur estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj minejoj (oro,oleo,gaso,uranio) en aziaj landoj, sed ankaŭ estas unu el la plej grandaj grajn-eksportantoj. Rilate al la mineja sektoro, estas elfosatakarbo en Karaganda kaj Pavlodar;nafto kajgaso en la baseno de Emba, situanta ĉe la Kaspia Maro. La elfosado defero,mangano kajkupro estas grandkvanta en la centra-orienta regiono kaj oro en strio rande de la baseo de la rivero Irtysh. La mineja ekspluatado favorigis la disvolviĝon de industria reto, kaj faktorioj pri maŝinaro, kemiaĵoj, kotonaj teksaĵoj kaj nutraĵoj.
Nuntempe la lando havas prosperan ekonomion. En la jaro2005 ĝia ekonomio kreskis ĉirkaŭ 10% kaj dum la lasta jarkvino, 100%, kio igas ĝin unu el la plej prosperaj kaj viglaj ekonomioj de la azia kontinento kaj granda potenco en la centr-azia regiono. La riĉeco de lalando devenas de la abundegaj naturaj rimedoj, speciale nafto, kvankam procenton el la riĉeco, ĉiufoje pli grava ŝuldiĝas al laturismo. La plej grava defio de la ekonomio estas la reduktado de la dependeco je la naturaj rimedoj.
Allogo de eksterlandaj investantoj foje kaŭzis politikan streĉiĝojn. Tiel enseptembro 2019 tra la lando okazispluraj manifestacioj, postulantaj krom politika liberaligo, ankaŭ haltigon de la "ĉina ekspancio".
LaFervoja transporto en Kazaĥio konsistas el fervoja reto de pli ol 13 000 km, ekspluatata de Kazaĥaj fervojoj (KTZ). Heredaĵo deSovetunio, ĝi suferis el manko de investoj post sendependeco. Sed tiuj ĉi forte kreskis, kaj ĝi nun estas moderniĝanta. Post kiam Kazaĥio fariĝis sendependa, la uzado de la fervoja reto malkreskis, kaj riparado fariĝis minimuma. Hodiaŭ konscia pri la bezono renovigi kaj modernigi la fervojan sistemon, grava komponanto de la transport-sektoro reprezentanta gravan parton de ĝiaMEP, Kazaĥio komprenas ĝian lokon en la trafika spaco inter Eŭropo kaj Azio, kaj enkondukis tiun vastan projekton kiel gravan strategian fokuson de hejma politiko[2].
Loĝantara evoluo inter 1992 kaj 2003 je miloj da personoj (laŭFAO, 2005).
La plimulto de la loĝantaro de la nuna Kazaĥio (datumoj de1999) estaskazaĥoj (53,4%) aŭrusoj (30%), kun malgrandaj grupoj deukrainoj (3,7%),uzbekoj (2,9%),germanoj (2,3%),ujguroj (1,6%) kaj aliaj malplimultoj. Ekde la 1990-aj jaroj okazas amasa elmigrado de multaj eŭropdevenuloj (rusoj, judoj, germanoj, ukrainoj ktp), kiuj forlasis Kazaĥion por transloĝiĝi al Rusio aŭ landoj de iliaj foraj prauloj (Israelo, Germanio). Tiu ĉi fenomeno, kune al la pliiĝo de naskiĝoj, igis la kazaĥojn la plimulta etno en la lando. Enfebruaro 2020, enĴambila provinco kie loĝas plejparto de la kazaĥajdunganoj, okazisinteretnaj tumultoj, 10 homoj pereis, pluraj estis vunditaj, iliaj domoj kaj aŭtoj bruligitaj.
Kazaĥinoj en tradiciaj vestoj
La religioj estassunaa islamo (47%), larusa ortodoksa kristanismo (44%),protestantismo kaj aliaj. Kazaĥio estas dulingva lando. Lakazaĥa lingvo estas la ŝtata lingvo kaj larusa lingvo estas konsiderata kiel la oficiala lingvo. La rusa estas uzata en la negocoj kaj ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 83% de la loĝantaro, dume 64,4% de la loĝantaro parolas la kazaĥan. La edukado estas deviga ĝis la supera lernejo kaj alfabetismo estas 99,9%.
Antaŭ la rusa konkero, la kazaĥa kulturo adaptiĝis al nomadismo kaj la tradicia vivstilo. Malgraŭ tio keIslamo estis enkondukita en la plimulton de la kazaĥoj dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, la religio ne estis asimilata post multa tempo. Kiel rezulto,Islamo kunvivis kun tradiciaj elementoj elŝamanismo. La tradiciaj kazaĥaj kredoj asertas ke disaj spiritoj loĝis kaj vivigis la teron, la ĉielon, la akvon, kaj la fajron, krom la dombestoj.Ĝis niaj tagoj, la gastigantoj el kamparanaj regionoj kutime ricevasŝafidon ĵusmortigitan. La gastoj kelkfoje estas invitataj beni la ŝafidon kaj peti permeson al sia spirito por ekigi la ceremonion. Krom la ŝafido, multaj pladoj havas simbolan valoron en la kazaĥa kulturo.
Hodiaŭ la kazaĥa kulturo, post la sendependiĝo disde la eksaSovetio denove revigliĝas ĉar Islamo denove fariĝas la plejmulta religio de la loĝantaro. Malgraŭ tio, la kazaĥa kulturo radikale okcidentaliĝis pro la rekta kontakto kun Okcidento danke al la naft-eksportado. Kvankam nuntempe ankaŭ notindas proksimecon al Ĉinio en politika kaj ekonomika plano - multe da ĉiniaj kompanioj (precipe en nafta sektoro) laboras en Kazaĥio. Nombro da islamdevenaj kazaĥoj spertas persekuton kaj trapasas longan tempon en internejoj en la ĉina aŭtonoma regionoŜinĝango[3].
Kiam Kazaĥio iĝis sendependa, serĉanta sian identecon, la lando honoris diversajn modernajn poetojn, inkluzive de Toumanbaï Mouldagayev, Kadyr Myrzaliev, Mouzafar Alimbayev kaj Jadyra Daribayeva.[4]
La kazaĥa literaturo de la malfruaj 1990-aj jaroj kaj fruaj 2000-aj jaroj estas karakterizata de provo kompreni postmodernajn okcidentajn literaturajn spertojn kaj apliki ilin al kazaĥaj.
Nuntempe la literaturo de Kazaĥio daŭre disvolviĝas en la kunteksto de tutmondiĝo kiu absorbas kaj disvolvas novajn kulturajn tendencojn.
Je muzika nivelo, lapop-kulturo estas firme establita inter la kazaĥoj. Je kinarta nivelo, la lando bone ekdisvolviĝas: ekzemple, enAlmato ĉiujare okazasEvraziya (t.e.Eŭrazio), la plej prestiĝa filmfestivalo enCentra Azio, en kiu estas montrataj filmoj el la tuta Centra Azio kaj aliaj tjurklingvaj landoj:Azerbajĝano,Turkio kaj aliaj.
↑(nl)Erika Fatland,De Grens (La landlimo), p.260, De Geus, 2019,ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).