| Kavernoj en Mladeč | ||
|---|---|---|
| protektata areo,montra kaverno[+] | ||
| Koordinatoj | 49° 42′ 23″ N,17° 1′ 0″ O(mapo)49.706417.0167Koordinatoj:49° 42′ 23″ N,17° 1′ 0″ O(mapo) | |
![]() | ||
| Kavernoj en Mladeč | ||
49° 42′ N17° 01′ O / 49.700 °N, 17.017 °O /49.700; 17.017(mapo)
Kavernoj en Mladeč situas endistrikto Olomouc, en monteto Třesín ĉe rando de vilaĝoMladeč, 4 km okcidente de urboLitovel.
Kavernoj en Mladeč estas eksterordinare signifa arkeologia loko, la plej granda kaverna sidejo de cromagnona homo enĈeĥio. La kavernoj estiĝis en riverregiono de riveroMorava, en kalkŝtonoj de konika-mladeĉadevonio, en geologia unuo de moravia-sileziapaleozoiko. La kalkŝtonoj kreas en Supramoravia valo malgrandan insuleton de la tn. Mladeĉa karsto.
La kavernoj estas 1080 m longa, neregula labirinto de koridoroj, katedraloj kaj fumtuboj. Ili konsistas el tri etaĝoj kun alteca deniveligo 27 m. La subteraj spacoj estis post tektonikaj rompoj plenigataj per disfaliĝintaj rokblokoj kaj aluviaj argiloj.
El enirejspacoj de la kaverno devenas valoraj arkeologiaj trovaĵoj. Ili pruvas, ke la monteto estis loĝigita de homoj jam ekdepaleolito. Al la trovaĵoj de korprestaĵoj de la plej malnovaj loĝantoj apartenas vico da kranioj kaj multnombraj partoj de skeletoj deviroj,virinoj kajinfanoj de cromagnona tipo, kiuj pruveble dediĉis sin alkanibalismo. Apartenis al ili ankaŭ ŝtonilaro kaj ost-ilaro,armiloj kaj ornamoj de aŭrignaka kulturo. Ĉi tie estis elfosita ankaŭ granda kvanto da ostoj de jam formortintaj specioj devertebruloj –mamuto,kastoro,ĉevalo,vulpo, kavernaleono,hieno, kavernaurso,cervo,boaco,bizono,uro kaj pluaj. Plej multe da trovitaĵoj estas el la enireja Katedralo de Mortuloj, kie estas ĝis hodiaŭ konservitaj ankaŭ devenajpraepokaj fajrujoj. El surfaca loĝigo devenas trovaĵoj elneolito, el bronza tempo, el kulturoj luĵica-silezia kaj eĉ slava, kiam ekzistis super la kaverno burgejo kaj pli malfrue verŝajne ankaŭ burgaro. Elmezepoko devenas militaj aŭ epidemiaj tomboj, forhakitaj kranioj de militkaptitoj aŭ krimuloj, feraĵoj, rajdista statueto kaj aliaj trovaĵoj. Laŭ mito la kavernoj servis tiutempe eĉ al rabistoj, kiuj dumvive sepultis en ili siajn viktimojn. Laŭ historiaj registroj monteto Třesín, situanta en komercvojo elBohemio ĝisOlomouc, estis en mezepoko vere la plej timinda loko, kie veturiloj estis ofte atakitaj kaj ties akompanantaro mortigita aŭ forrabita.
Kun arkeologia signifo de la kavernoj kaj kun parto de la trovitaĵoj vizitantoj ekkonatiĝos en enirejekspozicio kaj en la unua katedralo de la kavernoj. Sed plimulto da trovitaĵoj forbrulis en la jaro1945 en kastelo enMikulov, kie ili estis deponataj. En pluaj spacoj de la kavernoj katenos atentemon precipe sintra formo Ŝtoniĝinta akvofalo, granda stalagmito Egipta mumio, ornamaĵaro de alta Katedralo de naturo kaj la plej bela, Virgulina koridoro kun riĉa karsta ornamaĵaro. Terure impresas grandegaj fumtuboj kun interpremiĝintaj blokoj kaj surŝutaĵoj en Sennoma kaverno.
La hodiaŭa enirejo en antaŭ longe forgesitajn kavernojn estis malkovrita ĉirkaŭ la jaro1826 aŭ1828, hodiaŭaj reguligoj estas el la jaro1951 kaj nova elektrigo estas el la jaro1997. La kavernoj estas pro sia facila alirebleco ofte uzataj de filmistoj kaj estis en ili filmita jam multe da filmscenoj, plejparte al romantikaj fabeloj.