Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kaufdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝonKaufdorf (stacidomo).
Kaufdorf
Blazono de Kaufdorf
Blazono de Kaufdorf
Blazono de Kaufdorf
Kaufdorf
Kaufdorf
Kaufdorf
komunumo en Svislando
KantonoBerno
Administra distriktoBerno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009Seftigen
Geografia situoCH1903: 603389 / 186880(mapo)46.8330555555567.4830555555556Koordinatoj:46° 50′ N,7° 29′ O;CH1903: 603389 / 186880(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj1029
Areo2,06 km²
Alteco560 msuper marnivelo
Poŝtkodo3126
Komunumkodo0869
Mapo de Kaufdorf
Mapo de Kaufdorf
Mapo de Kaufdorf
vdr

Kaufdorf estis ĝis la 31-a de decembro2009 komunumo de ladistrikto Seftigen kaj ekde la 1-a de januaro2010 komunumo de laadministra distrikto Berno-Mezlando enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 1029 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Kaufdorf situas en laSvisa Mezlando en la ebenaĵo de la valo de la riveroGürbe proksimume 13 kilometrojn sudsudoriente de lafederacia urboBerno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Kaufdorf kaj la setlejojLoch (ĉe la kantona ĉefvojo),Guetebrünne (sur alteco de 709 ms.m. en okcidento de la komunumo), kajWeid (sur alteco de 710 ms.m. en sudokcidento de la komunumo).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,06 km², de kiuj 14,3% estas kovritaj dearbaro, 64,3% servas poragrikulturo kaj 20,0% porsetlado.[1]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Kaufdorf limas en nordo alToffen, en oriento alGelterfingen, en sudo alRümligen, kaj en okcidento alRüeggisberg.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 183 deBelp traToffen,Riggisberg kajSchwarzenburg alFriburgo, kaj la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp alSteffisburg. La komunumo disponas pristacidomo ĉe la fervojlinio tra la Gürbe-Valo de Belp al Steffisburg. Krome pasas tra Kaufdorf lapoŝtaŭtolinio deToffen alRiggisberg.

Historia aŭtomobilotombejo Gürbe-Valo

[redakti |redakti fonton]

Kaufdorf fariĝis mondvaste konata pri la historia aŭtomobiltombejo, kiu post longa serio da tribunalaj procesoj en la jaro 2010 fine estis forigita. Sur la teritorio, kiu apartenis al laMesserli Autoverwertung GmbH troviĝis pli ol 800 aŭtomobilvrakoj parte el la1930-aj jaroj. La posedanto Messerli, kiu heredis la entreprenon de sia patro, rifuzis dum longa tempo tra ĉiuj tribunalaj instancoj forigi la malnovajn aŭtomobilojn, post kiam pro la novaj federaciaj mediprotektaj leĝoj la deponado de aŭtomobilvrakoj rekte sur la grundo ne plu estis permesita. En la jaro2008 la svisa artisto Heinrich Gartentor faris artekspozicion en la aŭtomobilotombejo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Kaufdorf datiĝas el la jaro1148 kielCuffedorf. La malaltajurisdikcio apartenis ĝis la jaro1319 al la Senjorujo Burgistein, tiam fariĝis havaĵo de la berncivita familioVom Stein kaj en la jaro1386 de la familioSpilmann. La heredantoj de Egidius Spilman koncedis la malaltan jurisdikcion pri Kaufdorf al la Monaĥejo Insulo enBerno. Post lareformacio en la jaro1528 la urbo Berno ĝis laHelveta Revolucio de1798 atribuis la malaltan jurisdikcion al la tribunalo de Thurnen sub la alta jurisdikcio de la kampara tribunalo de Seftigen. De1803 ĝis2009 la komunumo apartenis al ladistrikto Seftigen, ekde la 1-a de januaro2010 ĝi formas parto de laadministra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto:Anne-Marie Dubler:Kaufdorf enHistoria Leksikono de Svislando (2007-08-06)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • La Gürbevalo kun Kaufdorf, Gelterfingen kaj Toffen vidita de Rümligen
    La Gürbevalo kun Kaufdorf, Gelterfingen kaj Toffen vidita de Rümligen
  • Historia Aŭtomobiltombejo Gürbe-Valo
    Historia Aŭtomobiltombejo Gürbe-Valo
  • Historia Aŭtomobiltombejo Gürbe-Valo
    Historia Aŭtomobiltombejo Gürbe-Valo
  • Historia Aŭtomobiltombejo Gürbe-Valo
    Historia Aŭtomobiltombejo Gürbe-Valo


v  d  r
Komunumoj de la administra distrikto Berno-Mezlando
Allmendingen ĉe BernoArniBäriswilBelpBernoBiglenBleiken ĉe OberdiessbachBolligenBowilBremgarten ĉe BernoBrenzikofenBüren zum HofClavaleyresDeisswil ĉe MünchenbuchseeDiemerswilEtzelkofenFerenbalmFraubrunnenFrauenkappelenFreimettigenGelterfingenGerzenseeGolatenGrafenriedGrosshöchstettenGuggisbergGurbrüHäutligenHerbligenIffwilIttigenJabergJegenstorfKaufdorfKehrsatzKiesenKirchdorfKirchenthurnenKirchlindachKönizKonolfingenKriechenwilLandiswilLaupenLimpachLindenLohnstorfMattstettenMeikirchMirchelMoosseedorfMühlebergMühledorfMühlethurnenMülchiMünchenbuchseeMünchenwilerMünchringenMünsingenMuri ĉe BernoNeueneggNiederhünigenNiedermuhlernNoflenOberbalmOberdiessbachOberhünigenOberthalOppligenOstermundigenRiggisbergRubigenRüeggisbergRümligenRüscheggSchalunenScheunenSchlosswilSchwarzenburg(AlbligenWahlern)StettlenTägertschiToffenTrimsteinUrtenen-SchönbühlVechigenWaldWalkringenWichtrachWiggiswilWileroltigenWohlen ĉe BernoWorbZauggenriedZäziwilZollikofenZuzwil
v  d  r
Komunumoj de la iama distrikto Seftigen ĝis 2009


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kaufdorf&oldid=8763275"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp