Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Katedralo de Kazana Dipatrino (Sankt-Peterburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Kazana Dipatrino
 
Estas
ortodoksa katedralo,vidindaĵo,rekonilo[+]

LandoRusio
SituoSankt-Peterburgo
- koordinatoj59° 56′ 3″ N,30° 19′ 29″ O(mapo)59.93422777777830.324594444444Koordinatoj:59° 56′ 3″ N,30° 19′ 29″ O(mapo)

ArkitektoAndrej Voroniĥin
Materialobriko[+]

Estiĝo1801
konsekro1811

Katedralo de Kazana Dipatrino (Sankt-Peterburgo)
Katedralo de Kazana Dipatrino (Sankt-Peterburgo)
DEC
Lokigo de Sankt-Peterburgo en Eŭropa Ruslando

Katedralo de Kazana Dipatrino (Centra Sankt-Peterburgo)
Katedralo de Kazana Dipatrino (Centra Sankt-Peterburgo)
DEC

Map
Katedralo de Kazana Dipatrino

Vikimedia Komunejo:  Kazan Cathedral[+]
En TTT:Oficiala retejo[+]
vdr

En1799 imperiestro deRusioPaŭlo la Unua, kiu tiam estis kromalie Grandmajstro deMalta Ordeno, ordonis rekonstrui la ruiniĝintan templon enSankt-Peterburgo kaj anoncis konkurson por la novaj projektoj. Laŭ lia volo la nova konstruaĵo devas simili labazilikon de Sankta Petro enVatikano.Andrej Voroniĥin gajnis ĝin, kvankam siajn ideojn prezentis kelkaj pli famaj arkitektoj kaj konstruistoj.

Konstruado daŭris dek jarojn (1801-1811) kaj rezulte aperis encentre de la ĉefurbo grandiozaKatedralo de Kazana Dipatrino (Sankt-Peterburgo). Ĝiaj longecoj de okcidento al oriento egalas 72 m., de nordo al sudo - 57m., alteco superas 71 metrojn. Ĝian nordan fasadon montrantan alNevskij prospekt (la ĉefa strato de la urbo) konsistigas 96 kolonoj, portiko el ses kolonoj kaj rimarkinda metala kupolo farita el forĝita fero.

La27-an de septembro n.s.1811 la katedralo estis konsekrita kaj tie okazis la unuaj liturgioj. TiammetropolitoAmvrosij metis la replikon de ikono de Kazana Dipatrino, kiu estas plej honorinda en laRusa Ortodoksa Eklezio, sur la belegan ikonostazon.

Milita signifo

[redakti |redakti fonton]
arkitekto Andrej Voroniĥin

Komenco de funkciado de la preĝejo okazis preskaŭ samtempe kun laFranca invado al Rusio en1812. Tiam aperis fama tradicio preĝi tie por sukcesi en bataloj. La ceremoniojn partoprenis multaj rusaj militistoj, inkluzive la ĉefmarŝalonMiĥail Kutuzov. Post ĝia venka fino la ĉefa sanktaĵo - la ikono de Kazana Dipatrino kaj la katedralo mem iĝis ankoraŭ pli prestiĝaj kaj glorindaj por la rusa popolo, kiel simboloj de ĝiaj militaj sukcesoj. En ĝin oni alportis la trofeajn francajn standardojn kaj multajn ŝlosilojn de la konkeritaj fortresoj. Ankaŭ tie oni sepultis la korpon deMiĥail Kutuzov mortinta la28-an de aprilo1813 enBunzlau,Prusio (nunBoleslawiec,Pollando). La tomboŝtonon kaj la metalan kradan baraĵon farisAndrej Voroniĥin, la arkitekto de la katedralo.

En1837 honore alMiĥail Kutuzov kaj lia kamarado, militestroBarklaj de Toli (Michael Andreas Barclay de Tolly) oni establis du monumentojn apud ambaŭ flankoj de la kolonaro.

Muzeo de historio de religio

[redakti |redakti fonton]
ikono de Kazana Dipatrino

Dum sovetia ateisma epoko en la konstruaĵo funkciis la muzeo de historio de religio ekde1932 ĝis2000. En1941 tie kolektiĝis multaj eksponaĵoj prezentantaj historion kaj kulturon de orienta kaj okcidentaKristanismo,Hinduismo,Budaismo,Islamo,Judismo, eklezioj elĈinio,Japanio ktp. Samtempe tie estis la granda biblioteko kun libroj pri religio el diversaj landoj de la mondo.

Nuna stato

[redakti |redakti fonton]

Post disfalo deSovetunio en1991 laRusa Ortodoksa Eklezio denove okazigis tie liturgiojn. La30-an de aprilo1994 sur la kupolo oni reestablis la krucon. La29-an de marto1998metropolitoVladimir rekonsekris la preĝejon, kiu en2000 ricevis katedralan statuson.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Vidindaĵoj enSankt-Peterburgo
Palacoj Pontoj Preĝejoj Monumentoj Kanaloj Insuloj Kajoj Ĝardenoj kaj parkoj Teatroj Stacidomoj Tombejoj Universitatoj
Muzeoj
Egipta ponto
Egipta ponto
Preĝejoj
Stratoj kaj placoj
Aliaj objektoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Katedralo_de_Kazana_Dipatrino_(Sankt-Peterburgo)&oldid=8985557"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp