La adjektivo "katara" devenas elgreka vorto,katharos, kiu signifas "pura". La Kataroj neniam uzis tiun nomon, sed tutsimple nomis sin mem la "bonaj homoj" aŭ "bonaj kristanoj" (okcitanlingve,bons òmes aŭbons crestians, ĉar la plejparto el ili vivis enLangvedoko, kie oni parolis, kaj ankoraŭ parte parolas, tiun lingvon).
Ili kredis, keJesuo estasFilo sole deDio. Ili havis geajnpastrojn. Lavirinoj estis konsiderataj egalaj al laviroj antaŭDio kaj povis esti pastrinoj, prediki, kaj pardonipekojn de gekredantoj.La pastroj farisvoton vivi laŭ laVero, i.a. manĝi nekviandon, nekovojn, neklakton, vivi ĉaste, nenion individue posedi.
La Roma eklezio komencis brulmortigi ilin ekde la jaro1022 kaj daŭrigis 300 jarojn brulmortigante milojn da Kataroj, ĉar ili ne akceptis alian ol sian kredon vera.
Multaj kataroj postvivis la krucmiliton, sed neniam plu reorganiziĝis kiel grupo. La ideoj de katarismo restis popularaj kaj reaperis en kelkajherezoj aperitaj en la nordo de Italio kaj la sudo de Francio. Kelkaj el ili iĝis folkloraj kaj postvivis en popola religia sento kaj nerekte influis, ekzempleSpiritismon.
Ellen G. White, komencantino deadventismo, rigardis katarojn kiel antaŭloj deprotestantismo kaj, ne rekte, de adventistoj, kvankam iliaj kredoj ŝajnas tro malsamaj al tiuj de adventistoj.