Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Katalunaj Kortesoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LaKatalunaj KortesojĜeneralaj Kortesoj de Katalunio (Corts catalanesCorts general de Catalunya enkataluna;Cortes Generales de Cataluña[1] enhispana) estis la politika korpuso deKatalunio el la 13-a al la18-a jarcentoj. La kortesoj estis formitaj de ĝis tri branĉoj aŭ tavoloj: nome laarmea stabanaro kiu inkludis reprezentantojn el la nobelaro, laeklezia tavolo kiu enhavis reprezentantojn el la religia hierarkio kaj lareĝa tavolo kiu havis reprezentantojn el la municipoj.[2] La Kortesoj estis kunvokitaj de la reĝo kiu malfermis ilin per reĝa proklamo dum la grupoj respondecis pri la leĝofarado, ĉiam kun la subteno de la monarko. Se la aprobitaj leĝoj devenis el la reĝo ili ricevis la nomon de "konstitucioj", se ili devenis el la tavoloj, "Kortesaj Ĉapitroj". Se la reĝo pasis leĝon unuflanke ĝi estis nomita "Aktoj de Kortesoj" kaj postulis ratifon fare de la Kortesoj.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Désirée Kleiner-Liebau. (2009)Migration and the Construction of National Identity in Spain. Iberoamericana Editorial, p. 68.
  2. Catalonian Parliament - The "Corts generals" or Parliament of Catalonia. eRepresentative. Alirita 21a de Januaro 2013 .

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Fernández Álvarez, Manuel. (2001)Carlos V, el César y el hombre, (hispane). Barcelona: Círculo de Lectores.ISBN 84-226-8919-7.
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Katalunaj_Kortesoj&oldid=8265748"
    Kategorio:
    Kaŝita kategorio:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp