La vorto "kastelo" ankaŭ uzeblas por loĝejo de nobeloj, riĉuloj, eĉ se ĝi ne estas fortikigita.
PIV ne faras grandan diferencon inter kastelo kaj palaco. En moderna sencokastelo estas luksa konstruaĵo enkamparo aŭ enparko. En tiu okazo la kastelo aspektas iomete historieca. La simila konstruaĵopalaco dum la historio estis luksa domego (konstruaĵo) ĉefe por lareĝo. Laŭ pli moderna senco ĝi estas ornama impona konstruaĵo enurbo.
LaŭFrancisko Azorínkastelo estasFortikigita loĝloko, ofte kun ĉirkaŭ fosoj, remparoj k. turoj.[1] Li indikasetimologion el la latinacastellum, elcastrellum,castrum (fortikaĵo).[2]
Historia helpscienco pri kasteloj nomiĝaskastelologio.
Kvarangula kastelo estas kastela formo, kiu deire de la mediteranea regiono enradikiĝis en Eŭropo ekde la epoko de lakrucmilitoj, plej malfrue tamen per enkonduko depafarmiloj, do en la malfrua fazo de la kastelkonstruo. Ĝi priskribas la modernepokan formon decastrum.