Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kartvelio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je1 nov. 2025.
Kartvelio
საქართველო
Sakartvelo

Flago de Kartvelio

Blazono de Kartvelio

DetalojDetaloj
Nacia himno:Tavisupleba (თავისუფლება) - Libereco
Lokigo
suverena ŝtato(1991–)
Respublikoj de Sovetunio(1921–1991)
jurŝtato
plurkontinenta lando
respubliko
unueca ŝtato
landoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboTbiliso (1.2 mil)
Oficiala(j) lingvo(j)kartvela lingvo, abĥaza lingvo
Uzata(j) lingvo(j)kartvela, enAbĥazio ankaŭ laabĥaza
Plej ofta(j) religio(j)ortodoksaj kristanoj 84%,islamanoj 9%, armenaj gregorianoj 5%, katolikoj 2%
Areo69 700 km²
- % de akvo? %
Loĝantaro3 717 100 (2017)
Loĝdenso70 loĝ./km²
Horzono+4
Interreta domajnoge
LandokodoGEO
Telefona kodo995
Plej alta punktoShkhara
Plej malalta punktoNigra Maro
Politiko
Politika sistemoparlamenta respubliko
ŜtatestroprezidantoSalome Zurabiŝvili
ĈefministroIrakli Kobaĥidze
Nacia tago26-a de majo (tago de restaŭro de ŝtateco en 1918)
Sendependiĝo26-a de majo 1918 deRusa Imperio, 9-a de aprilo 1991 deSovetunio
Ekonomio
ValutoKartvelalario (=100 tetroj) (GEL)
 
Membro de
Eŭropa Organizaĵo por la Sekureco de Aera Navigado(2012–)
European Common Aviation Area(en)Traduki(2010–)
Eŭropa Civila Aviada Konferenco(2005–)
Monda Organizaĵo pri Komerco(2000–)
Konsilio de Eŭropo(1999–)
Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj(1999–)
GUAM(1997–)
Internacia Financa Korporacio(1995–)
Internacia Civildefenda Organizaĵo(1995–)
Organizaĵo de la Traktato por Kolektiva Sekureco(1994–1999)
Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj(1993–2009)
Tutmonda Pridogana Organizo(1993–)
Interpol(1993–)
Internacia Evoluiga Asocio(1993–)
Universala Poŝta Unio(1993–)
Internacia Telekomunika Unio(1993–)
Monda Organizaĵo pri Turismo(1993–)
Unesko(1992–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1992–)
Unuiĝintaj Nacioj(1992–)
Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro ĉe la Nigra Maro(1992–)
Monda Organizaĵo pri Sano(1992–)
Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo(1992–)
Internacia Hidrografia Organizo
Kandidatoj por aliĝo al la Eŭropa Unio
Grupo pri Teraj Observoj
Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo
Traktato pri Malfermita Ĉielo
Traktato pri Atoma NedisvastigoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr

KartvelioKartvelujo (kartvele საქართველო,Sakartvelo,latine Georgia kaj per simila vortoradiko nomata en multaj okcidentaj lingvoj,abĥaze Қырҭтәыла,Kirtteila,armene Վրաստան,Vrastan, pliaj notoj pri la diverslingvaj landonomoj sube) estas lando en centra kaj okcidenta partoj deKaŭkazio en la ekstrema sud-oriento deEŭropo, ĉe la geografia limo inter Eŭropo kaj Azio, historia heredanto de antikvaj ŝtatojIberio (aŭKartli) kajKolĥido (Kolĥeti), kaj hejmo dekartveloj. Okcidente ĝin limas laNigra Maro, nordeRusio, sudeTurkio kajArmenio kaj sudorienteAzerbajĝano. La ĉefurbo kaj la plej granda urbo de la lando estasTbiliso. Laŭ la stato de 2017 en la ŝtato vivis3 717 100 loĝantoj sur areo de69 700 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de53 loĝantoj/km². Kartvelio estas unitara,parlamenta respubliko kies registaro estas elektita trareprezenta demokratio.

Dum laklasika periodo, en la moderna teritorio de Kartvelio formiĝis sendependaj reĝlandoj deKolĥido kajIberio. Kartveloj oficialeadoptis Kristanismon komence de la 4-a jarcento kiam la reĝo deIberio deklaris ĝin oficialaŝtata religio. UnuiĝintaKartvela Reĝlando atingis sian pinton de politika kaj kultur-ekonomia potenco dum la regado deDavido la 4-a (konata kiel La Konstruanto) kajReĝino Tamara ekde la 12-a ĝis la frua 13-a jarcentoj. Post tio, la reĝlando subiĝis alhegemonio de novaperintaj regionaj invadistoj, nome lamongoloj, laotomanoj kaj lapersoj kaj dissolviĝis en diversaj kartvelaj reĝlandetoj kajprinclandoj. Eventuale, fine de la 18-a jarcento, la orientkartvela reĝlando deKartl-Kaĥetio, serĉante protekton kontraŭ siajislamaj malamikoj, formisaliancan traktaton kunRusia Imperio ĉefe pro religiaj motivoj, kiujn la kartvela reĝo konsideris avantaĝo por estontaj rilatoj, sed, neglektante la kondiĉojn de la protekta traktato, Rusio tute nuligis la kartvelan reĝandinastion kaj rekteaneksis la landon en 1801; aneksado de la ceteraj okcidentkartvelaj reĝlandoj kaj princlandoj daŭris ĝis la mezo de la 19-a jarcento.[1] Post laRusia revolucio de 1917 Kartvelio regajnis sian sendependecon kaj establisdemokratian respublikon subsocialdemokratiajmenŝevikoj en 1918.[2] Malgraŭ la internacia agnosko de la novnaskita respubliko fare de laLigo de Nacioj kaj memSoveta Rusio, Kartvelio estis invadita de laRuĝa Armeo en 1921 kaj aneksita al novdeklaritaSovetunio en 1922 kielKartvela Soveta Socialisma Respubliko ene deTranskaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko.

Porsendependiĝa movado gvidis la landon al eventuala eliro kaj deklaro de regajno de sendependeco de Sovetunio en Aprilo 1991. Dum la sekva jardeko post la sendependiĝo, Kartvelio suferis de fortaekonomia krizo kajintercivita milito inkluzive de militaj konfliktoj kunseparatismaj etnaj minoritatoj enAbĥazio kajSud-Osetio kiujn sekvis severaetna purigado de kartveloj el ambaŭ provincoj. Post la pacaRoza Revolucio en 2003, Kartvelio deklaris firman por-Okcidentangeopolitikan celon, por ke la lando integriĝu en diversaj okcidentaj organizaĵoj kielNATO kajEŭropa Unio, kaj ĝi enkondukis plurajn demokratiigajn reformojn por fortigi ŝtatajn instituciojn kaj eliri el lapost-sovetia stagnado. La por-Okcidenta geopolitika orientiĝo de Kartvelio baldaŭ iĝis obstaklo por Rusio[3] kaj rezultis je malboniĝo de rilatoj inter la du landoj, kiu eventuale kulminis jerusa-kartvela milito en 2008.

Kartvelio membras enUNO,Konsilio de Eŭropo,GUAM,Unesko kaj aliajinternaciaj organizaĵoj. Ĝi enhavas du mem-deklaritajn separatismajn regionojn -Abĥazion kajSud-Osetion kiuj ekhavis limigitaninternacian agnoskon helpe de Rusio post la milito en 2008. Kartvelio kaj la absoluta plejmulto de lainternacia komunumo konsideras la du regionojn kiel suverena parto de Kartvelio sub kontraŭleĝa milita okupado de Rusio.[4]

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La kartveloj sin nomaskartvelebi (ქართველები) kaj sian lingvonkartuli (ქართული). Tiuj ĉi terminoj devenas de la nomo delegendapagana gvidantoKartlos, pri kiu oni diras „patro“ de la kartveloj.La eksterlanda nomumadoGeorgia, uzata de la plimulto de la lingvoj, evidente venas de lapersa گرجیGurji, tra laarabaJurj. Pro la influo de la prononcado de prefikso el lagrekageōrg- (γεωργ), la mondo supozas ke tio rilatiĝas alSankta Georgo (sankta landpatrono) aŭ kun la grekaγεωργία (geōrgía, kultivi).

En la antikveco la loĝantoj de la orienta regiono de Kartvelio estis nomatajiberoj, pro la kaŭkazia reĝlandoIberio,[5] la koloniigita marbordo de la grekoj estis la famaKolĥido en la okcidento de Kartvelio.

Gorj, la vorto en la persa lingvo por nomi la kartvelojn, ankaŭ estas radiko por laturkaGürcü kaj larusaГрузин ("Gruzin").La landnomo estas

En lahebrea la lando pasinte nomiĝisGruzja (גרוזיה), sed post oficiala peto de la ŝtato de Kartvelio al Israelo kiu sekvis la militon kun Rusio en 2008 la nomo ŝanĝiĝis algeorgja (גאורגיה). Per simila motivo la registaro deLitovio en 2018 ŝanĝis la oficialan nomon en lalitova deGruzija alSakartvelas (-a kaj -as estas normaj finaĵoj por ina kaj vira gramatika sekso de la litova, do la lando en 2018 ŝanĝiĝis de "ina lando" al "vira lando"). Lapersa nomo eble rilatiĝas al lalupo (gorg), de la antikva kulto de la praaj kaŭkazoj, tialGorjestan, ‘la tero de la lupoj’.

La denominadoj en la armena lingvo por 'kartvelo' kaj 'Kartvelio' (վրացիներ kaj Վրաստան,vraciner kajVrastan, vidu la finaĵon -stan- por multaj landoj deMeza Azio, kielAfganistano, Kazaĥstano, Kirgizistano, Pakistano, Turkmenistano, Uzbekistano ktp), kun komenca silaboVr venas deIberio kun perdo de la komencai- kaj anstataŭo de lab deIberio alv.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Vidu la artikolonHistorio de Kartvelio

Prahistorio

[redakti |redakti fonton]

La teritorio de nuntempa Kartvelio estis loĝata deHomo erectus ekdePaleolitiko. La prakartvelaj triboj unue aperas en skribita historio en la 12-a jarcento a.K.[6]

Ĝis nun la plej fruaj spuroj devino en la mondo estis trovitaj en Kartvelio kie oni malkovris 8000 jaraĝajn argilajn vinujojn.[7][8] Arkeologiaj eltrovaĵoj kaj skribitaj referencoj en antikvaj fontoj ankaŭ montras ekziston de fruaj politikaj kaj ŝtataj formiĝoj karakterizitaj de altnivelametalurgio kaj orfaradaj teknikoj kiuj datiĝas de pli frue ol la 7-a jarcento a.K. Arkeologiaj spuroj de Ŝulaveri-Ŝomu kulturo indikas pri komenco de frua metalurgio en centra Kaŭkazio (inkluzive de la nuntempaj teritorioj de Kartvelio, Armenio kaj Azerbajĝano).[9]

Antikva Epoko

[redakti |redakti fonton]

Dum laklasika periodo formiĝis kelkaj fruaj kartvelaj ŝtatoj el kiuj la plej ĉefaj estisKolĥido en la okcidento kajIberio en la oriento. Nur en la 4-a jarcento a.K. estis formita la unua unuiĝita kartvela reĝlando sub la reĝo Parnavaz - la unua ekzemplo de organizita ŝtata formiĝo sub unu reĝo kaj aristorkatia hierarĥio.[10]

Laŭ lagreka mitologio, enKolĥido troviĝis la legendaOra Ŝaffelo al kies ekposedo strebisJazono kaj laArgonaŭtoj en la epika rakonto deApolono de Rodo -Argonaŭtiko. La enhavigon de la Ora Ŝaffelo en la miton probable influis la loka kartvela metodo uzi ŝaffelojn por depreni orpolvon de riveroj.[11] Konata al la lokanoj kiel la reĝlando deEgrisi (aŭLaziko), Kolĥido ankaŭ plurfoje estis severa batalkampo inter laBizanca kajSasanida imperioj.

Post mallonga konkero fare de laRomia Respubliko de Kartvelio en 66 a.K., la teritorio iĝis ĉefa objektivo de onta 700 jarlonga romia-persia geopolitika konkurado kaj batalado.[12][13]

Ekde la unuaj jarcentoj p.K. la kultoj deMitraismo,pagana kredo, kajZaratuŝtrismo estis vaste aplikataj en Kartvelio.[14] En ĉirkaŭ 337 p.K. la persdevena reĝo Mirian la 3-a de Iberio deklaris Kristanismon kiel la oficiala ŝtata religio, do instigante la evoluon de literaturo, arto kaj eventuale ludante gravan rolon dum sekvaj jarcentoj en la procezo de formiĝo de la unuiĝita kartvela nacio.[15][16] La akcepto de Kristanismo en Iberio kaŭzis malrapidan sed eventualan dekadencon de Zaratuŝtrismo,[17] kiu ĝis la 5-a jarcento p.K. ŝajnis daŭre esti la dua ĉefa religio en Iberio (orienta Kartvelio).[18] Ĝis la 7-a jarcento, la teritorio de la kartvelaj reĝlandoj restis daŭra porinflua batalkampo inter laromianoj kaj lasasanidoj.

Mezepoko ĝis la Frua Moderna Epoko

[redakti |redakti fonton]
ReĝinoTamara de Kartvelio

Du kartvelaj reĝlandoj de la antikveco,Iberio en la oriento kajKolĥido en la okcidento de la lando, estis inter la unuaj ŝtatetoj de la regiono kiuj oficiale adoptisKristanismon (en la 4-a kaj 6-a jarcentoj, respektive).Egrisi (postnomigo de Kolĥido) ofte vidis batalojn inter du malamikaj imperiojPersio kajBizancio, kiuj konstante pretendis konkeri Kartvelion por ekhavi geopolitikan avantaĝon super unu la alia.

Rezulte, tiuj ĉi reĝlandoj estis disigitaj en kelkaj feŭdaj regionoj dum la fruaMezepoko. Tio facilis la arabojn konkeri Kartvelion en la7-a jarcento. Malgraŭ lainvado de Tbiliso de laaraboj en 654 p.K. Iberio (Kartli) tenis sian aŭtonomian sendependecon sub arabaj regantoj.[19]

Komence de la11-a jarcento, la ribelaj regionoj estis liberigataj kaj kunigitaj al la reĝlando Kartvelio. LaKartvela Reĝlando atingis sian pinton de potenco en la 12-a kaj 13-a jarcentoj. Ekiĝante la12-a jarcento, la dominado de Kartvelio etendiĝis sur la plejparto de sudaKaŭkazio, inkluzive de nordorientaj regionoj kaj preskaŭ la tuta norda marbordo de tio kio hodiaŭ estasTurkio. Tiu ĉi periodo de la historio de Kartvelio dum la regado deDavid' la 4-a (kromnomigita kielDavid' la Konstruanta, r. 1089-1125) kaj sia pranepinoTamar (r. 1184-1213) estas tradicie konata kiel laOra Epoko de KartvelioKartvela Renesanco.[20][21] Tiu ĉi frua kartvela renesanco kiu antaŭdatiĝas sian okcidenteŭropan analogon, estis karakterizata de rimarkeblaj militaj venkoj, teritoria ekspansio kaj kultura progreso en arkitekturo, literaturo, scienco kaj filozofio. La Ora Epoko de Kartvelio lasis heredaĵon de belaj katedraloj, romantika literaturo kaj la epika poemo ''La Kavaliro en Panterfelo'' kiu estas konsiderata kiel la nacia eposo kaj la plej grava literatura verko de Kartvelio.[22]

Davido subpremis interkverelantajn feŭdajn princojn kaj maksimume centrigis sian potencon por pli facile kaj efektive kontraŭstari eksterajn minacojn. En 1121 li venkis kontraŭ kelkoble pli larĝa koaliciaTurka armeo en laBatalo de Didgori (tradicie konata kiella Venko Mirakla)[23] kaj en 1122 li liberigis Tbilison de la araboj kiuj regis la urbon dum kvar jarcentoj. Je la pinto de sia potenco, geopolitika influo de la reĝlando etendiĝis de la nordorientaj bordoj de laNigra Maro ĝis la nordaj provincoj dePersio kaj samtempe akirante religivalorajn posedaĵojn enGrekio kaj laSankta Lando.

La 29-jara regado de Tamar, la unua ina estro de la lando, estas konsiderata kiel la plej sukcesa kaj prospera periodo de la mezepoka historio de Kartvelio.[24] Tamar ricevis titolon de ''la reĝo de reĝoj'' (mephet mephe).[25] Ŝi sukcesis je subigo de kontraŭuloj kaj ekis energian eksteran politikon koincide de malfortiĝo de la ĉefaj malamikaj potencoj de la selĝukoj kaj Bizanca Imperio. Subtenita de forta milita elito, Reĝino Tamar sukcesis plifortigi la atingojn de siaj prauloj kaj plivastigis malgrandan regionan imperion kiu dominis Kaŭkazion etendiĝante ĝis nuna Azerbajĝano, Armenio, orienta Turkio kaj ankaŭ partoj de norda Irano[26] ĝis la kolapso pro la mongolaj invadoj du jardekojn post la morto de Tamar en 1213.[27]


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTimuraj invadoj de Kartvelio.

Tiu kartvela reĝlando estis tolerema al ĝiajislamanaj kaj judaj subuloj, sed ĝi estis subigita de la islamecajmongoloj en la13-a jarcento. Konsekvence, la pluraj lokaj regantoj batalis por la sendependiĝo disde la centra kartvela registaro ĝis la tuta disiĝo de la Reĝlando en la15-a jarcento. La najbaraj reĝlandoj profitis la situacion kaj ekde la16-a jarcento laPersa Imperio kaj laOtomana subpremis la orienton kaj okcidenton de Kartvelio, respektive. La regantoj de tiuj ĉi regionoj, kiuj konservis parton de sia aŭtonomio, organizis plurfojajn ribeliĝojn. Sinsekvaj persaj kaj otomanaj invadoj malfortigis la reĝlandojn kaj la lokajn ribeliĝojn. Kiel rezulto de la militoj kontraŭ la islamaj ŝtatoj, la kartvela loĝantaro reduktiĝis al 250 000 personoj.

Protektorato kaj posta aneksado al la Rusia Imperio

[redakti |redakti fonton]
Aleksandro la 1-a imperiestro de Rusio en 1801-1825

En1783Rusio kaj la orient-kartvela reĝlando Kartl-Kaĥetio subskribis laTraktaton de Georgijevsk, laŭ kiu Kartl-Kaĥetio ricevis la protektadon de Rusio. Tamen, tio ne evitis la invadon kaj disrabon alTbiliso fare de la persoj en1795.

La22-a de decembro1800 lacaroPaŭlo la 1-a (Rusio), profitante la peton de la kartvela reĝoGeorgo la 12-a, subskribis la aneksadon de Kartl-Kakhetio al laRusia Imperio. La aneksado estis proklamita la18-a de januaro1801.

Nur malgranda nombro de la kartvela nobelaro subigis sin antaŭ la Rusia Imperio, dume aliaj organizis plurfojajn kontraŭ-rusajn ribeliĝojn. En somero1805 malgrandaj rusaj taĉmentoj ĉe la rivero Askerani kaj proksime de Zagam venkis la persan armeon kaj protektis Tbilison. En1810, post mallonga milito, la okcidenta kartvela reĝlando (Imeretio estis aneksata de la caroAleksandro la 1-a. La lasta imereta reĝo kaj lastabagratida kartveloSalomono la 2-a de Imeretio forpasis ekzilita1815. De1803 al1878, kiel rezulto de multnombraj rusaj militoj kontraŭ Turkio kajIrano, kelkaj teritorioj estis aneksataj al Kartvelio. Tiuj ĉi regionoj (Batumi,Artvin,Aĥalciĥo,Poti (kiu havas gravan grekan loĝantaron, kajAbĥazio) nun reprezentas la plimulton de la kartvela teritorio.

La princlandoGuria estis nuligita en1828 kaj la princlandoSamegrelo (Mingrelia) en1857. La regionoSvaneti (Svania) estis popaŝe aneksata inter1857 kaj1859.

Deklaro de sendependeco

[redakti |redakti fonton]
Deklaracio pri Sendependeco en1918

Post laRusa revolucio de 1917, formiĝisTranskaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko gvidata de kartvela social-demokrata politikistoNikolaj (Karlo) Ĉĥeidze. La provizora federacia ŝtato konsistis el tri sudkaŭkaziaj nacioj: Kartvelio, Armenio kaj ĵuskreita Azerbajĝano. Pro la kriza situacio kaŭzita de la otomana milita minaco kontraŭ iamaj sudkaŭkaziaj teritorioj de la dissolviĝanta Rusia Imperio, Kartveliodeklaris sian sendependecon helpe de laGermana Imperio la 26-an de Majo 1918. La respublikon estris laKartvela Social-Demokratia Partio (Menŝevikoj) gvidata deNoe Ĵordania. Post la unuaj tutnaciaj balotoj en 1919 la parlamento (la Nacia Konsilo) konsistis el 132 membroj kun la majoritato de social-demokratoj. Larespubliko atingisde jure internacian agnoskon de la Ligo de Nacioj kaj de Soveta Rusio mem, sed tio ne helpis al ĝi fariĝi membro de la tiu ĉiinternacia organizaĵo kaj februare 1921 Kartvelio estis invadita de la rusaRuĝa Armeo post okupado de Azerbajĝano kaj Armenio en Aprilo kaj Decembro 1920 respektive.

Post kelksemajnaj severaj bataloj kontraŭ la multnombra Ruĝa Armeo, la lokaj trupoj estis malvenkitaj kaj la25-an de februaro1921, la Ruĝa Armeo eniris en la ĉefurbonTbiliso kaj instalis komunisman registaron gvidatan de kartveldevenabolŝevikoFilipe Maĥaradze. La 17-an de Marto la kartvela registaro forlasis la landon kaj elmigris al Francio sen deklari kapitulacon. Kartvelio estis aneksita al laTranskaŭkaza Socialisma Soveta Respubliko, kune kunArmenio kajAzerbajĝano kaj en 1922 ĝi jam formale fariĝis membro de ĵuskreitaSovetunio.

Kartvelio en Sovetunio

[redakti |redakti fonton]

La TSSR estis disigita en ĝiaj komencaj landoj kaj en1936 konvertiĝis en laKartvela Soveta Socialisma Respubliko.

La kartveldevena radikalula revoluciuloJoseb Ĝugaŝvili estis elstarulo inter la rusiaj bolŝevikoj, kiuj atingis la regadon en la Rusia Imperio por laRevolucio de Oktobro en 1917. Ĝugaŝvili estis pli bone konata kielStalin (el la rusaсталь: ŝtalo).Stalin atingis la plej altan pozicion en la soveta ŝtato, sukcedante alLenin kaj gvidante la destinon de Sovetio ĝis 1953.

Abĥazio ricevis ankoraŭ antaŭ Sud-Osetio la statuson de Sovetunia respubliko, sed Stalin deklaris ĝin memstaran sovetian respublikon en 1931 kaj tiel subigita al la kartvela uniorespubliko[28].

De1941 ĝis1945, dum laDua mondmilito, ĉirkaŭ 700 000 kartveloj batalis kiel soldatoj de la Ruĝa Armeo kontraŭ la naziaGermanio kaj preskaŭ 350 000 el ili forpasis en la batalkampo de la orienta fronto. Aliaj estis enmetitaj en laGermana Armeo, kiel tiuj de laKartvela ribelo de Teselo.

Dum tiu ĉi periodo, la popoloj deInguŝio,karaĉajoj,ĉeĉenoj kaj labalkarioj de la norda Kaŭkazio estis deportitaj alSiberio pro supozita kunlaborado kun la nazioj. Kun siaj respektivaj respublikoj nuligitaj, la SSR Kartvelio havis dum mallonga tempo tiujn teritoriojn ĝis1957.

Post disfalo de Sovetunio

[redakti |redakti fonton]
politika mapo de Kaŭkazio

Eduard Ŝevardnadze, la kartvelo kiu laboris kiel Ministro pri Eksteraj Rilatoj deSovetio, estis unu el la aŭtoroj de laPerestrojko dum la 80-aj jaroj. Dum tiu ĉi periodo, Kartvelio disvolvigis plurpartian sistemon kiu ege akcelis la sendependiĝon. La lando havis la unuajn plurpartiajn elektadojn deSovetio la28-an de oktobro1990. De novembro samjare ĝis marto1991 unu el la gvidantoj de la Movado por nacia Liberiĝo,Zviad Gamsaĥurdja, estis la prezidanto de la Supera Konsilio de la Kartvela Respubliko.

La9-an de aprilo1991 surbaze de tutlandareferendumo Supera Soveto de Kartvelio akceptis "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco". En majaj prezidentaj elektoj 1991 venkisZviad Gamsaĥurdja, sed pro la interna politika kaj milita kontraŭstaro li estis renversita (januaro1992). Ŝtatregadon prenis Milita Konsilio, kiu baldaŭ transdonis ŝtatpotencon al novfondita Ŝtata Konsilio (prezidantoEduard Ŝevardnadze).

Deklaro de sendependeco de Kartvelio kaŭzis pliakriĝon de politika situacio en aŭtonomaj subjektoj (kiuj laŭ la intenco de novaj kartveliaj regantoj devis perdi sian aŭtonomion), kion sekvis civilaj militoj kaj formiĝo de separatismaj reĝimoj enAbĥazio kajSud-Osetio, kiuj delonge iĝis fakte sendependaj ŝtatoj.

Post sendependiĝo deMontenegro perreferendumo, reaktiviĝis la aspiroj de Abĥazio kaj Sud-Osetio ricevi agnoskon de internacia komunumo. Novembre 2006 okazis sud-osetia referendumo pri la demando, dum kiu la volo de la loĝantoj ne aliĝi al Kartvelio estis rekonfirmita. Kartvelio kaj pluraj aliaj landoj anticipe anoncis, ke la referendumo ne havas juran efikon.

Milito de Sud-Osetio en 2008

[redakti |redakti fonton]
Flago de Sud-Osetio kiel sendependa memdeklarita ŝtato

La7-an de aŭgusto 2008 post la bombado de kartvelaj vilaĝoj per sud-osetaj soldatoj (laŭ asertoj de la kartvela registaro) kartvela armeo ekis la operacon por restarigi la konstitucian ordon enSud-Osetio. La milito komenciĝis en la ĉirkaŭoj de la sud-oseta administra urbo, per la Batalo deCĥinvali. Poste tiu operaco transformiĝis al la milito inter Kartvelio unuflanke kaj la separatismaj pro-rusiaj respublikoj Sud-Osetio kajAbĥazio kajRusio mem aliflanke.

Kartvelio estis milite venkita kaj post labatalo ĉe la valo Kodori, perdis la kontrolon super laValo Kodori favore al Abĥazio.

Rezulte de la milito la registaro de Sud-Osetio restarigis kontrolon super la tuta teritorio de Sud-Osetio en la limoj de la Sud-Osetia Aŭtonoma Distrikto de sovetuniaj tempoj.

Agnoskado de la sendependiĝo de Abĥazio kaj Sud-Osetio

[redakti |redakti fonton]
Abĥazio kaj Sud-Osetio.

Rusio subskribis la26-a de aŭgusto2008 la dekretojn per kiuj ĝi agnoskis la sendependiĝon de Abĥazio[29] kaj Sud-Osetio,[30] tiuj respublikoj deklaris la sendependecon jam komence de la 1990a jardeko. Rusio profitis la invadon de Kartvelio en Sud-Osetion kiel ĉefa motivo por la agnoskado[31] de tiuj du separatismaj aŭtonomaj respublikoj.

Tiuj ĉi agnoskoj ankoraŭ ne estis sekvitaj de aliaj ŝtatoj, escepte deNikaragvo (2008)[32] kajVenezuelo (2009) (Belorusio deklaris sian pretemon sekvi la paŝojn de Rusio "post kelkaj tagoj"), cetere, ĝi ne havas la apogon deUnuiĝintaj Nacioj kaj ĝi estas malakceptata de laEŭropa Unio,Usono kaj ĝiaj aliancitoj. Kelkaj internaciaj analizistoj vidas en tiu ĉi okazintaĵo respondon de la rusia registaro al la sendependeco deKosovo en februaro 2008, grandparte subtenata de Usono kaj pluraj eŭropaj ŝtatoj.

En Kartvelio, la stratoj kaj ŝoseoj estis blokataj pro manifestiĝoj por la kartvela landa unueco. Dume, en la sendependismaj respublikoj la loĝantaro surstratiĝis por la celebrado de la agnoskado de la sendependiĝo.

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

Demografio

[redakti |redakti fonton]
Te-kultivantoj proksime deChakva
Demografia evoluo de Kartvelio

La nuna kartvela loĝantaro[33] estas 4 677 401 (estimaĵo en julio2005), kie la kartveloj estis la plimulto kun ĉirkaŭ 83,8 %.Laazeroj estis la 6,5 % de la loĝantaro, laarmenoj 5,7 % (Vidu artikolonArmenoj en Kartvelio) kaj larusoj 1,5 % (la plimulto de la rusoj forlasis la landon post la sendependeco de Kartvelio). Laabĥazoj kaj laosetoj intencadis sendependiĝi de Kartvelio ekde la sendependiĝo de tiu ĉi lasta.

Aliaj du kartvelaj grupoj loĝas en Kartvelio: lasvanoj kaj lamingreloj, kun pli malgranda nombro komunumo de lalazoj, kiuj multnombre loĝas en Turkio. Ili estas lingve malsamaj sed etne kaj kulture proksimaj al la kartveloj.En Kartvelio ankaŭ estas multnombraj grupoj kun malgrandaj komunumoj, inkluzive degrekoj,kurdoj,judoj,tataroj,turkoj kajukrainoj.

Post la falo de Sovetio, Kartvelio suferis gravan loĝantaran kolapson kiel la ribeliĝoj enAbĥazio,Aĝario kajSud-Osetio, malforta ekonomio kaj malmultaj laboraj ŝancoj okazigis la amasan enmigradon, por laborserĉado, de centoj da kartveloj, ĉefe alRusio. La problemo pliakriĝas pro la malalta naskiĝ-indekso inter la loĝantaro, kiu rezidas en la lando. Simila problemo ekzistas en la najbaraArmenio. Oni kalkulas ke la nuna tuta loĝantaro estas unu miliono malpli ol tiu kiu estis en1990, kaj kelkaj observantoj sugestas ke la nuna kvanto estas eĉ malpli ol tio kion oni kalkulas. La loĝantara kreskado negative malevoluas (–1,1 % jare), unu el la plej malaltaj en la mondo. La fekundeco ankaŭ estas malalta (1,4 filoj porvirino). La loĝantaro ade maturiĝas, sed la proporcio de junuloj (33,9 %) ankoraŭ regas super la proporcio de maljunuloj (19,4 %).

Socio

[redakti |redakti fonton]
kartvela juna paro tradicie vestitaj

Lakartveloj sin konsideras etne kaj kultureeŭropanoj. Lakartvela lingvo estas parolata de ĉirkaŭ 85% de la loĝantaro, kvankam larusa estas tre vastigita kiel unu el la lastaj restaĵoj de la sovetia epoko. Ekzistas ankaŭ aliaj kartveliaj lingvoj parolataj en regionaj provincoj: la svana, la megrela kaj la laza (plejparte parolata en nuna Turkio).

Ĝis antaŭnelonge la vivo de la kartveloj dependis de la politiko kaj estis markita de la malabundeco deelektro, sed, post la deponado alŜevardnadze, la socia panoramo videblas multe pli trankvila.

La kartveloj sin salutas per manpremo kaj dirasGamarĝoba! (‘saluton!’; laŭlitere: ‘ke vi gajnu!’, ‘venkon!’). La respondoj malsamas: dum oficialaj salutadoj, oni respondas per la samaj vortoj; dum neformalaj cirkonstancoj, la personoj respondas perGagimarĝos! (‘ke vi ankaŭ gajnu!’).Rogor ĥar? (‘Kiel vi fartas?’) ĝi estas neformalaĵo por ekbabilado.Rogor brdzandebit? pli formala.Kargad ikavit! signifas ‘ke vi fartu bone!’.Mshvidobit! (‘la paco estu kun vi!’) uzata dum plensignifaj adiaŭoj, ĝenerale kiam la personoj ne esperas vidi sin post longa tempo.

Rezidejaj kvartaloj en Tbiliso

La manpremo estas tre ofta eĉ dum neatendataj renkontoj; brakumi iun amikece aŭ kisi la vangon ankaŭ estas oftaĵo, sed ĉefe inter junuloj kaj virinoj. La etaj infanoj ricevas karesojn kaj kisojn. La adoltuloj estas nomataj per siaj profesiaj titoloj sekve de la familinomo aŭ de la kartvela vortoBatono (sinjoro) aŭKalbatono (sinjorino).La zado de la terminoj Batono aŭ Kalbatono nur kun la familinomo estas tre formala, tial estas uzataj la nomoj kaj familinomoj en la korespondado kaj en la amaskomunikiloj.

La loĝantoj deTbiliso kutimas vespere promeni longe de la Avenuo Rustaveli por renkontiĝi kun amikoj aŭ trinki ion ĉe la multnombraj kafejoj kiuj bordumas la trotuarojn. Dum la ĵusa perforta epoko, la kartveloj preferis la sekurecon en la hejmoj per spektado de televido aŭ parolado per telefono, sed energia krizo kiu ekis 1994 konvertigi tion eĉ en rara amuziĝo.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

La kartvela ekonomio tradicie baziĝas surturismo en laNigra Maro, la kultivado de citrusaĵoj,teo kajvinberoj; lamineja elfosado demangano kajkupro krom la malgranda industria sektoro kiu produktasvinon,metalojn, maŝinaron, kemiaĵojn kaj teksaĵojn. La lando importas la plimulton de la energio kiun ĝi bezonas, inkluzive denatura gaso kajnafto. La sola grava energifonto estas la akvoelektra energio. Malgraŭ la severa damaĝo al la familia ekonomio pro la enlanda milito, Kartvelio —kun la helpo de laInternacia Mona Fonduso kaj laMonda Banko— multe avancis ekde1995, pliiĝante la ritmon de kreskado de laMalneta Enlanda Produkto kaj reduktante la inflacion. La ekonomio daŭre suferas grandan buĝetan deficiton pro la neeblo akiri fiskajn ingresojn elimpostoj. Kartvelio ankoraŭ suferas la malabundecon de energio; la distribua reto privatiĝis en1988, kaj la servo konstante pliboniĝas.

Eksportado alImportado el
LandoProcentoLandoProcento
 Rusio23 % Turkio15.3 %
 Turkio21.5 % Rusio13.3 %
 Azerbajĝano3.3 % Azerbajĝano10.7 %
 Usono3 % Germanio10.1 %
 Germanio2.5 % Usono4.1 %
Aliaj46.7 %Aliaj46.5 %

LaNacia Banko de Kartvelio (kartvele საქართველოს ეროვნული ბანკი, sak'art'velos erovnouli banki) estas la centra banko de Kartvelio.Banko TBC (kartvele თიბისი ბანკი, Tibisi Banki) aŭ komerca banko, estas la plej granda en Kartvelio.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Politika mapo de Kartvelio. verde,Abĥazio kaj violkolore,Sud-Osetio, regionoj ne kontrolataj de la kartvela registaro.
Satelita vidaĵo de Kartvelio

Kartvelio troviĝas en la orienta marbordo de laNigra Maro.Kaŭkazio,natura landlimo interEŭropo kajAzio, markas la montaran karakteron de la reliefo. LaGranda Kaŭkazio, norde, disigas Kartvelion disde Rusio kaj gastigasŜĥaron (5204m), pinto de Kartvelio kaj la dua montpinto deEŭropo. LaMalgranda Kaŭkazio (3301m), sude, izoligas la landon dideTurkio kajArmenio. Inter ambaŭ montĉenoj malfermiĝas du pluvaj valoj: Kura, kiu enfluas ĉe laKaspia Maro, kaj Rioni, kiu fluas ĝis laNigra Maro kreante plata regiono.

La lando havas ĉirkaŭ 69 700 kvadratajn kilometrojn, plimalpli samgranda kielIrlando, almenaŭ se oni ne subtrahas la areon de la du respublikoj Abĥazio kaj Sud-Osetio kiuj sendependiĝis en la 1990-aj jaroj[28]. Malgraŭ tiu malgranda areo, Kartvelio fieras pro unu el la plej variaj topografioj el la eksaj sovetiaj respublikoj. La montaro de la Malgranda Kaŭkazio, kiu paralele iras ĝis la turka kaj armena landlimoj, kaj la montaroj Surami kaj Imereti —kiu konektas la Malgrandan Kaŭkazion kun la Granda Kaŭkazio— kreas naturan barieron kiuj parte estas respondecaj pri la kulturaj kaj lingvaj diferencoj inter la regionoj. Pro la alteco kaj malriĉa transporta infrastrukturo, multaj montaraj vilaĝoj estas virtuale izolitaj de la ekstera mondo dum la longa kaj kruda vintro.

La tertremoj kaj montglitadoj en tiuj ĉi regionoj estas oftaj kio alkutimigas la vivstilon. Inter la plej ĵusaj naturaj katastrofoj estis la rokglitado en Aĥario, en la jaro 1989, kiu delokigis centojn da homoj el la sudokcidento de Kartvelio kaj la tertremoj en 1991 kiuj detruis plurajn vilaĝojn en la centra kaj norda regionoj de la lando krom Sud-Osetio.

La plej grandarivero estasMtkvari (aŭ ankaŭ konata kielKura, la nomo kiun ĝi ricevas en laazera teritorio), kiu post trapasado al Azerbajĝano enfluas en laKaspia Maro post kurado de 1364 kilometroj el la nordoriento de Turkio tra la kartvela plataĵo kaj trapasado de la ĉefurboTbiliso.Larivero Rioni, estas la plej longa en la okcidento de la lando, malsupreniras de la Granda Kaŭkazo kaj enfluas en la Nigra Maro en la haveno dePoti.

Ĉemaraj feriolokoj kaj kuraclokoj interalie estasPoti kajBatumi, kaj enAbĥazioSuĥum,Gagra,Picunda (Biĉvinta) kajAĥali Atoni.

Administra divido

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTeritoria organizado de Kartvelio.
Tbiliso en la nuntempo.

Du aŭtonomajrespublikoj, ankaŭ 53distriktoj, 8 urbajteritorioj kajĉefurboTbiliso, kiuj estas arigitaj enregionoj. Laŭ lakonstitucio administra-teritoria aranĝo de lalando estos determinita post la restaŭro de Tbilisa jurisdikcio sur la tuta teritorio de Kartvelio. La plej gravaj urboj estas:

Religio

[redakti |redakti fonton]
Ortodoksa Kartvela Patriarko

La kartvela historiapaganismo rilatiĝas kun laluno kaj la plej alta dio en lapanteono estis la idoloArmazi, bildo kiu reprezentis soldaton, dio de la Luno, sur monteto enMcĥeta. Ĉi-sence, aliaj idoloj estisGaci,Gaime kajZademi. En la loko kie troviĝis la idolo Armazi estis konstruata lamonaĥejoJvari. La idoloj estis detruataj kiam lakristanismo fariĝis la ŝtata religio de Kartvelio.

Hodiaŭ la plimulto de la kartveloj apartenas al laKartvela Ortodoksa Eklezio[34][34] (84,6%). La religiaj malplimultoj estasIslam 7,1%;Armena Apostola Eklezio,[35] 5,2%;Judismo, 0,8%,Katolikismo,[36] 0,6% inter aliaj.

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

La plimulto de kartveloj parolasla kartvelan,sudkaŭkazan lingvon. Krom la kartvela, kiu estas oficiala lingvo ĉie en la lando,la abĥaza estas oficiala lingvo enAbĥazio, kiu estas konfirmita en Artikolo 2 de la Kartvela Konstitucio[37]. En la okcidento de la lando,la mingrela, rilata al la kartvela (sed ne oficiale agnoskita), estas parolata en la kaŭkaza montaro, kaj lasvana kartvela kaj lalaza estas ankaŭ parolataj en la kaŭkaza montaro. Krome, ne-kartvelaj grupoj en la lando ofte parolas sian propran lingvon krom la kartvela, kiel ekzemple la preskaŭ formortintabatsbia en kaj ĉirkaŭTuŝeti (kartvele: თუშეთი) kaj laValo Pankisi, kiu rilatas al laĉeĉena kaj lainguŝa.

Proksimume 87.6% de la loĝantaro havas unu el lakartvelaj lingvoj kiel sia gepatra lingvo, 6.2% laazera, 3.9%la armena kaj 1.2%la rusa en la parto de Kartvelio kontrolita de aŭtoritatoj en Tbilisi.La oseta estas parolata kiel gepatra lingvo fare de 5 700 homoj, plejparte en vilaĝoj laŭ la konfliktolinio. Malpli ol 300 homoj ekster Abĥazio havas la abĥazan kiel gepatra lingvo[38].

Kulturo

[redakti |redakti fonton]

La kartvelakulturo evoluis tra la lando, ĝi havas fortan literaturan tradicion bazita sur lakartvela lingvo kaj siapropra alfabeto. Tio kreadis fortegas knacian identecon kiu helpis preservi la kartvelan fieron dum la eksterlandaj okupadoj kaj la perforta asimilado.

La tradicia kartvela literaturo[39] estis fekunda dum la unuaj jaroj de la kristanismo, kvankam ekzistas antaŭkristanaj verkaĵoj kiajAmiraniani, kolektado de kartvelaj epopeoj de la antikveco kaj datiĝas el la dua jarmilo a.K.. Dum laMezepoko, kartvela verk-arto atingis sian splendoron per la interrompo deŜota Rustaveli, unu el la grandaj verkistoj de la mezepoko kaj aŭtoro deLa kavaliro en la panterfelo (kartvele:ვეფხისტყაოსანი,Vepjis Tqaosani) la nacia kartvela epopeo.

En la moderna epoko, ekde la17-a jarcento antaŭen, la kartvela kulturo estas amplekse influita de la kulturaj novigadoj elEŭropo. La unua kartvela pentraĵejo estis establita dum la jardeko de1620 enItalio kaj la unua en Kartvelio mem estis fondata en1709 enTbiliso.

PrincoIvane Maĉabeli (kartvele: ივანე მაჩაბელი) estis kartvela verkisto, ĵurnalisto kaj publika figuro konata pro liaj tradukoj en la kartvelan deŜekspiro. Ivane estis akvita membro de la Naci-Liberiga Movado kaj la Societo por Disvastigo de Eduko inter Kartveloj.Otar Ĉiladze, kartvele: ოთარ ჭილაძე, estas alia fama kartvela verkisto.

La19-a de novembro1896 estis inaŭgurata la unua kinejo de Kartvelio. La unua kartvela dokumentfilmo(La tago de Akaki Tsereteli en Racha-Lechkumi) estis filmita en1912 deVasil Amaŝukeli (1886-1977), dume la unua nacia filmo(Kristine) estis filmata en1916 deAleksandr Cucunava (1881-1955).La Ŝtata Arta Akademio de Tbiliso estis fundata en1917.

La kartvela kulturo suferis dum la sovetia epoko la rusigon kiu estis forte rezistata de multaj kartveloj. Ekde la sendependiĝo de Kartvelio en1991, la renaskiĝo de la kulturo vigliĝas malgraŭ la ekonomiaj kaj politikaj malfacilaĵoj el la post-sovetia epoko.En2007 Kartvelio debutis en laEŭrovido-Kantokonkurso per lakanzono kies teksto serĉas la integriĝon en Eŭropo. "My story" estis kantata de la fama kantistino Sopho Khalvashi kaj restis en la merita 12a loko. La22-an de novembro 2008, Kartvelio estis la gajninto de la sesa realigado deJunulara Eŭrovido-Kantokonkurso.

Amaskomunikiloj

[redakti |redakti fonton]

LaKartvelia publika dissendejo (kartvele საქართველოს საზოგადოებრივი მაუწყებელი, latinliterigiteSakartvelos Sazogadoebrivi mauts'k'ebeli) estas la publika televida stacio de Kartvelio, kiu komencis radiajn elsendojn jam en1925 kaj televidajn en1956, ambaŭfoje ene deSovetunio, kiu malfondiĝis nur en1991, tiel ke de tiam la elsendoj daŭris en sendependa Kartvelio.

Turismo

[redakti |redakti fonton]
Triunua preĝejo de Gergeti.

Plej konata allogaĵoj por turistoj estas la montaro kiu apartenas al la plej altaj en Eŭropo, mezepokaj vilaĝoj, bonegaj vinoj, preĝejoj kiuj apartenas al la plej antikvaj en la mondo kiel la Triunua preĝejo de Gergeti (bildigita dekstre).

Monda heredaĵo de Unesko

[redakti |redakti fonton]

Kartvela muziko estas tre parte karaktera. Tipa muzikinstrumento estas ekzempleĉunirio. La tradicio de kartvela polifonia popolkantado estasenlistigita de UNESKO kiel monda heredaĵo. Vidu artikolonKartvela tradicia muziko.

Urbo-muzeoMcĥeta,Gelati monaĥeja komplekso, historia centro de Tbilisi, kavernaj kompleksoj deUplisciĥe kajVardzia,Zemo Svaneti; kartvela eposo -La kavaliro en panterfelo (13-a jarcento), polifonia kanto, originaskribosistemo.

Esperanto

[redakti |redakti fonton]
Vidu ankaŭ:Listo de kartvelaj esperantistoj

En KartvelioKartvelia Esperanto-Asocio estas fondita en1990, kaj aliĝis alUEA en1999.

Vidu ankaŭ priMONA.

Famuloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Georgia under Russian Imperial Rule
  2. The Experiment: Georgia’s Forgotten Revolution 1918-1921
  3. NATO enlargement and Russia: myths and realities
  4. Law of Georgia on Occupied Territories
  5. Origins of the Georgian nation,Encyclopedia Britannica
  6. Phoenix: The Peoples of the Hills: Ancient Ararat and Caucasus by Charles Burney, David Marshall Lang, Phoenix Press; December 31, 2001
  7. Now that's what you call a real vintage: professor unearths 8,000-year-old wine,The Independent
  8. Wine Birthplace: Georgia, according to NASA. Arkivita ella originalo je 2017-04-16. Alirita 2017-05-29 .
  9. THE GOLD MINE OF SAKDRISI AND EARLIEST MINING AND METALLURGY IN THE TRANSCAUCASUS AND THE KURA-VALLEY SYSTEM. Arkivita ella originalo je 2015-11-18. Alirita 2017-05-29 .
  10. David Marshall Lang (1997).Lives and Legends of the Georgian Saints (2 ed.). St. Vladimir's Seminary Press.ISBN 978-0913836293.
  11. "Christianity and the Georgian Empire" (early history) Library of Congress, 1994.
  12. Ronald Grigor Suny.Armenia, Azerbaijan, and Georgia – "Christianity and the Georgian Empire". DIANE Publishing, 1996, p. 158
  13. Mikaberidze, Alexander.Historical Dictionary of Georgia, (2 ed.). Rowman & Littlefield. pp. 527–529.
  14. Iranian elements in Georgian art and archeology,Encyclopedia Iranica
  15. Cyril Toumanoff.Studies in Christian Caucasian History (1967). Georgetown University Press. pp. 83–84, 377.
  16. Theodore Edward Dowling.Sketches of Georgian Church History
  17. Dr Stephen H Rapp Jr.The Sasanian World through Georgian Eyes: Caucasia and the Iranian Commonwealth in Late Antique Georgian Literature, Ashgate Publishing, Ltd., 28 sep. 2014.ISBN 1472425529 p 160
  18. Ronald Grigor Suny.The Making of the Georgian Nation,Indiana University Press, 1994ISBN 0253209153 p 22
  19. Ronald Grigor Suny.The Making of the Georgian Nation, 1994, Indiana University Press
  20. David Marshall Lang.Modern History of Soviet Georgia. 1976. London: Greenwood Press. p. 29.ISBN 978-0837181837.
  21. Queen Tamar: The Confident Female Ruler of the Georgian Golden Age
  22. Dimitrije Janicic."LA KAVALIRO EN TIGRA FELO: LA PROVOKO POR SCIVOLULOJ
  23. ‘Miraculous Victory:’ Battle of Didgori, 1121
  24. Antony Eastmond (2010). Royal Imagery in Medieval Georgia. Penn State Press. p. 93.ISBN 978-0271016283.
  25. Eastmond, p. 109
  26. Imagining history at the crossroads: Persia, Byzantium, and the architects of the written Georgian past, Volume 2 p 652, University of Michigan 1997.
  27. Eastmond, p. 93-95.
  28. 28,028,1(nl)Erika Fatland,De Grens (La landlimo), p. 371-374, De Geus, 2019,ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
  29. http://www.abkhazeti.info/
  30. http://www.elpais.com/articulo/internacional/Intensos/combates/fuerzas/paz/rusas/tropas/Georgia/elpepuint/20080808elpepuint_4/Tes
  31. http://www.elmundo.es/elmundo/2008/08/26/internacional/1219748836.html
  32. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-05-22. Alirita 2009-04-20 .
  33. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2008-11-18. Alirita 2009-04-20 .
  34. 34,034,1 Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2009-02-05. Alirita 2009-04-20 .
  35. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2009-04-13. Alirita 2009-04-20 .
  36. http://www.vatican.va/
  37. (en)Constitution of Georgia. Legislative Herald of Georgia -consolidated version 2020, la 24-an de aŭgusto 1995).Arkivite de la originalo, la 25-an de november 2022.
  38. (ka) Censo de 2014, Nacia Buroo pri statistikoj de Kartvelio, Geostat
  39. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2006-05-22. Alirita 2009-04-20 .

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Kaŭkazio

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Ŝtatoj enEŭropo
Pozicio de Eŭropo
Dependaj kaj
aliaj teritorioj:
v  d  r
Ŝtatoj enAzio
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.
Elstara artikolo
Elstara artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je lanekonata dato akceptita en la liston deelstaraj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo estisartikolo de la semajno en la27-a semajno de la jaro2009.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kartvelio&oldid=9274406"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp