
Kartografo estas la ĝenerala termino por fakulo, kiu kreasmapojn, tiucele interpretas geografiajn informojn, kaj fake okupiĝas pri lakartografio, la scienco pri mapoj. La profesio estas teme parenca al la fakojgeodezio,geografio,fotometrio,informadiko,grafiko kajdezajno.
Nacilingvaj ekvivalentoj al la nomo "kartografo" ekestis nur komence de la 19-a jarcento. Nuntempe la mapo-desegnistoj de laantikva epoko,mezepoko kaj frua moderna epoko ofte nomatas kartografoj. La tiutempe uzitaj nomigoj por la profesio aŭ fokusiĝis pri la uzita grafika tekniko (latine „chalcographus“, „sculptor“, „cartolithographus“) aŭ elstarigis la aŭtorecon pri la mapo aŭ parto de ĝi (latine „auctor“, „delineator“).
Nur malmultaj specialistoj kielGerardus Mercator estis plenprofesiaj kartografoj kaj nomis sin „cosmographus“ aŭ „geographus“. En iuj ŝtatoj okazis, ke sukcesaj kartografoj ricevis honorajn titolojn de la regantoj kaj nomatis ekzemple "kaiserlicher Geograph", imperiestra geografo, en laSankta Romia Imperio, aŭ "géographe du roi", geografo de la reĝo, enFrancio.
La plej multaj "kartografoj" antaŭ la kreo de la difinita profesio meze de la 20-a jarcento tamen nur okaze kaj malmulte okupiĝis pri kartografio. Multaj mapo-kreintoj de la frua moderna epoko estis lingvistoj, kuracistoj, matematikistoj, teologoj, astrologoj aŭ alispecaj kleruloj. Aliaj estis librovendistoj kaj eldonistoj kielMatthäus Merian aŭ kuproĉizistoj. Ekde la 17-a jarcento armeaj inĝenieroj, ekde la 19-a jarcento fakuloj pri geodezio aparte ofte okupiĝis pri la kartografio. Ankaŭ anoj de aliaj artaj profesioj foje laboris kiel karografoj kaj parte en tiu kromokupo restis pli konataj ol en sia vera profesio.
Diversajesploristoj aŭ navigistoj, kiuj historie foje mise nomatis "kartografoj", estas fakte pli aŭtoroj de mapoj, kiuj ne mem desegnis kaj eĉ malpli publikigis la mapojn kreitajn laŭ iliaj informoj.
Menciindas ekzemple ...