La nomo "Karpatoj" devenas plej verŝajne de lanomo dedakatribo Karpoj, loĝanta en la unua jarmilo post Kristo en Orientaj Karpatoj. Ĝin menciisPtolemeo en la 2-a jarcento (forme deKarpates Oros). Povas esti, ke la nomo devenas dehindeŭropavortokorpata − "monto", "roko". Aliahipotezo estas ĝia deveno de antaŭhindeŭropacara − "ŝtono". En la 13-14-jarcentaj oficialaj hungaraj dokumentoj Karpatoj aperas sub la nomo Thorĥal aŭ Tarĉal aŭ pli malofte kiel Montes Nivium. En Pollando unuafoje uzis la nomon "Karpaty"Stanisław Staszic en la 19-a jarcento
La teritorion de Karpatoj enloĝigas nun ĉirkaŭ 15 mln de homoj. Sudaj kaj Orientaj Karpatoj estas malpli ofte enloĝitaj de Okcidentaj Karpatoj, sed ankaŭ tie estas grandaj grupiĝoj de loĝantoj. Apud Karpatoj estas urbojBratislavo,Budapeŝto,Krakovo,Lvovo,Ĉernivco,Bukareŝto,Vieno kajBeogrado.