Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Karol Olszewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karol Olszewski
Persona informo
Naskiĝo29-an de januaro1846 (1846-01-29)
en Broniszów, Podkarpackie Voivodeship
Morto25-an de marto1915 (1915-03-25) (69-jaraĝa)
en Krakovo
TomboTombejo Rakowicki en KrakovoRedakti la valoron en Wikidata
Lingvojpola
ŜtatanecoAŭstrio-Hungario
Pollando
Rusia ImperioRedakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Hajdelbergo
Jagelona UniversitatoRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupofizikisto
profesoro
matematikisto
kuracisto
kemiisto
universitata instruistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Karol Stanisław Olszewski (naskiĝis la 29-an de januaro 1846 en Broniszów Tarnowski, nun apudRopczyce, mortis la 24-an de marto 1915 enKrakovo) – polafizikisto kajkemiisto, profesoro deJagelona Universitato.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Filo de Jan kaj Anna el familio Zwoliński. La patro kielbienposedanto estis baldaŭ mortigita dumribelo dekamparanoj enGalicio. Diplomito de la Unua ĜeneralklerigaLiceo enTarnów. Studiskemion kajfizikon enJagelona Universitato (1866–1872), poste edukiĝis enHeidelberg. Post reveno alKrakovo iĝisdocento, de 1876 estisprofesoro; gvidisKatedron de ĜeneralaKemio, poste deNeorganika kemio. Ekde 1888 estis membro korespondanto, de 1896 reala membro de Akademio de Scipovoj en Krakovo. Ankaŭ membro de Ĉeĥa Akademio de Kapabloj enPrago, honora membro de PolaNaturscienca Societo je la nomo alNikolao Koperniko kaj membro de aliaj sciencajsocietoj polaj kaj eksterlandaj. Li ricevis la titolon de imperiestra-reĝa konsilanto de lakortego.

Esplorado

[redakti |redakti fonton]

Kune kunZygmunt Wróblewski faris la 5-an de aprilo 1883 (laŭ aliaj fontoj la 29-an de marto) la unuan en la mondokondensadon deoksigeno, kaj la 13-an de aprilo 1883 deazoto. Poste ambaŭ sciencistoj kondensigis ankaŭkarbonan dioksidon kajmetanolon. En 1895 gutigis kaj kondensigisargonon.

Karol Olszewski kontribuis al evoluo deradiografio. La unuan foton faris kune kun profesoro Alfred Obaliński en Katedro deFiziko de Jagelona Universitato en 1896, unu jaron post la malkovro deWilhelm Conrad Röntgen.

Olszewski estis proponata porNobel-premio pri fiziko.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Zdzisław Wojtaszek,Olszewski Karol Stanisław, en:Polski Słownik Biograficzny (Pola Biografia Vortaro), vol. XXIV, 1979, p. 27–30.
  • Andrzej Śródka,Uczeni polscy XIX-XX stulecia (Polajsciencistoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj), vol. III: M–R,Warszawa 1997, p. 301–303 (kunfoto).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Karol_Olszewski&oldid=8703644"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp