Karnatika muziko (sanskrite कर्णाटकसङ्गीतम्,IAST:karnāṭaka saṃgītaṃ) estas muzika sistemo kutime asociigita kun la suda parto deBarato, kies areo pli-malpli kovras la kvar modernajn ŝtatojn de BaratoAndra-Pradeŝo,Karnatako,Keralo kajTamilnado. Ĝi estas unu el la du ĉefaj sub-ĝenroj de la barata klasika muziko, kiu evoluis el antikvaj tradicioj dehinduismo; la alia sub-ĝenro nomiĝashindustana muziko en norda Barato kaj diferencas interalie pri persaj kaj islamaj influoj.
Kontraste al la hindustana muziko el norda Barato, la ĉefa emfazo en karnatika muziko estas kantado; la plej multaj komponaĵoj estas verkitaj por esti kantataj, kaj eĉ se ludataj nur per muzikiloj ili estu prezentataj en kanta,gāyaki-stilo.
La karnatika muziko kutime prezentiĝas fare de eta ensemblo de muzikistoj, kiu konsistas el gvida prezentisto (kutime kantisto), melodia akompano (kutimeviolino) kaj specon deliuto,tambura, kiu ludas kontinuan bazan tonon dum la prezentaĵo. Aliaj tipaj instrumentoj dum ensemblaj prezentoj estasgatamo,mridangamo, la tamburetokanĝira kajfluto. Kvankam improvizo ludas gravan rolon en la barata klasika muziko, la karnatika muziko kutime kantiĝas baze de komponaĵoj. La plej komuna formo de komponaĵo nomiĝaskriti aŭkirtanam; ĝi evoluis inter la16-a kaj la20-a jarcentoj fare de en Barato tre konataj komponistoj.
Barata kaj karnatika muzika gamo havas por ĉiu tono elekton da varietaj tonaltoj, nomatajŝrutoj. Ĉiutonalo aŭmelakarto havas propran karakterizan ŝrutaron.
Kvankam karnatika muziko estas moda ĉefe en suda Barato, ĝi ricevas pli kaj pli da atento kaj publiko en aliaj partoj de la mondo, kien signifaj grupoj da sudbaratanoj elmigris. La urboĈenajo ĉiujare gastiĝas festivalon pri karnatika muziko dum decembro, kiun ĉiujare partoprenas pli ol 2000 muzikistoj.