Karnal estas urbo en nordokcidentaHindio kun 222.000 loĝantoj, en orienta-meza parto de ŝtatoHarjano, sur la okcidenta bordo de rivero Jamuna, oriente de la Okcidenta Jamuno-kanalo. La urbonomo venas de batalanto Karna, el eposo de Mahabharata, onidira fondinto de la urbo.
Karnal estas kunligita sude al Delhi, nordokcidente alAmritsar per publika kaj fervojo. Ĝi estas grava komerca centro por tritiko, salo, metaloj kaj kotono. La industrio produktas plantajn oleojn, salpetron, likvoron, parfumaĵon. La urbo konatas pro sia ĉiujara ĉevalfoiro.
Ĝia historia konstruaĵo estas la marmora tombomemoraĵo de la ghur-a imperiestro Ghijas-ud-Din el la 12-a jc.. Karnal unuafoje estis registrita en 1867, ĝi havas du hospitalojn, laktoindustrian instituton. Tie funkcias ekde 1956 kelkaj instituoj de Universitato Kurukŝetr.
En Karnal la oficiala lingvo estas lahindia lingvo.
Laŭ religioj en Karnal vivas ĉefehinduoj (55%), posteislamanoj (42%),sikoj (2%), iomete ankaŭ aliaj.
En Karnal jare pluvas averaĝe po 627 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio kaj septembro. Latemperaturo varias inter 17-30 °C.