Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Karmatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lakarmatoj (arabe,القرامطة al-qarāmiṭa) estis politik-religia movado de laislamoismaela de la 9-a kaj 10-a jarcentoj. Oni konsideras ilin kelkfoje kiel prakomunistoj, kaj ĉiam kiel militista sekto. Tamen, ne ekzistas abundaj informoj pri ili. En902 la karmataj militistoj, gvidataj de Zikrawayh ibn Muhrawayh, konkeris kelkajn urbojn de la nordo deSirio (Halepo,Homs,Hama). Ili estis venkitaj de la abazidaj trupoj iom poste. Alia estro, konata kiel la Viro de la Kamelino, atakisDamaskon, en kies batalo perdis sian vivon. Alia tria militisto, kiu konsideris sin memMahdi (persono kiu laŭ islama tradicio aperos en la tempofino), dum iom da tempo timigis parton de Sirio, ĝis la ekzekuto fare de la abazidoj en904. Zikrawayh, estis mortigita en907, per kio finiĝis tiaj sangaj epokoj en Sirio kajIrako, dum tiuj jaroj.

En913 estis murdita la fondinto de la ŝtato Barejno, Al-Yannabi, kaj sukcedita de sia filo, per kio kreiĝis dinastio de karmatoj. En930, dum regado deAbu Tahir, la karmatoj atakisMekaon, amasmortigis la loĝantojn kaj ŝtelis laNigran Ŝtonon de laKaabo, kiun ili ne redonis, ĝis la jaro950 post multekosta aĉetado. La potenco de la karmatoj konsiderinde malfortiĝis ekde939.

Karmata dinastio de Barejno

[redakti |redakti fonton]
  1. Abû Sa`îd al-Hasan al-Yannâbî (894-913) (أبو سعيد الحسن الجنابي)
  2. Abû al-Qâsim Sa`îd (913-923) (أبو القاسم سعيد)
  3. Abû Tâhir Sulaymân (أبو طاهر سليمان)(923-944)
  4. Abû Mansûr Ahmad (944-972) (أبو منصور أحمد)
  5. Abû Ya`qûb Yûsuf (972-977) (أبو يعقوب يوسف)
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Karmatoj&oldid=6757590"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp