Karl SCHLÖGEL (naskiĝinta la7-an de marto1948 enHawangen (Bavario,Germanio) estas unu el la plej famajgermanajhistoriistoj kaj fakuloj priSovetunio,Rusio kaj orienteŭropaj landoj[1]. Lia esplorado fokusiĝas al rusa modernismo kaj Stalinismo, larusa diasporo kaj ladisidenta movado, la kultura historio de orienteŭropaj urboj, kaj teoriaj problemoj de historiarakontado.
La 19-an de oktobro 2025, Schlögel ricevis laPacopremion de la germanaj librovendistoj[2]. En 2009 kaj 2013 respektive, li faris la laŭdan paroladon por la pacpremiitojClaudio Magris kajSvjatlana Aljeksijeviĉ.
Li ricevis la Premion Gerda Henkel, aljuĝata ĉiun duan jaron por esplorado en la kampo de historiaj homsciencoj kaj estas unu el la plej prestiĝaj akademiaj premioj en Germanio.
Li studis la rusan lingvon en monaĥeja lernejo en Bavario[1] kaj ankaŭ historion, filozofion, sociologion kaj slavajn studojn ĉe la Libera Universitato de Berlino, kaj ĉe la universitatoj de Moskvo kaj Leningrado.. En la1970-aj jaroj, li ĉeestis la seminarion de J. Levada en Moskvo. Dum tiuj samaj jaroj, li estis proksima al maldekstraj radikalaj,maoistaj grupoj en Okcidenta Berlino.
Karl Schlögel estis ekde 1990 profesoro pri orienteŭropa historio ĉe laUniversitato de Konstanco kaj ekde 1994 profesoro pri historio de orienta Eŭropo al laeŭropa Universitato Viadrina (Frankfurt ĉe Odro) ekde 1994. Li estas la aŭtoro de pluraj eseoj pri la historio de Rusio.
Schlögel estas membro de laPEN-Centro Germanio kaj membro de la ĵurio por la Pacpremio de la Germana Asocio de Eldonistoj kaj Librovendistoj.
En 2019, li subskribis la “Malferman Leteron kontraŭ Politika Subpremo en Rusio”[3].

Laaneksado de Krimeo fare de Rusio igis Schlögel intense esplori la historion de Ukrainio. Rilate al la agresa milito kontraŭ Ukrainio ekde februaro 2022, Schlögel kontraŭstaris ĝian historian-politikan pravigon. La celo de Putin estas nei Ukrainion kiel sendependan nacion kaj agi kvazaŭ la nuna registaro havus nenion komunan kun la ukraina popolo.
La libroj de Karl Schloegel estis tradukitaj al la angla, franca, itala kaj aliaj lingvoj.
Li ricevis la prestiĝan Eŭropan Premion de la Eseo en 1990 por lia tuta verkaro. Lia libroTerror und Traum. Moskau 1937Teroro kaj utopio. Moskvo 1937) publikigita en 2008 ricevis la Libropremion de Leipzig por la Bona eŭropa Akordo.
Li ricevis multajn premiojn.