Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Karl Florenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Florenz
Persona informo
Karl Florenz
Naskiĝo10-an de januaro1865 (1865-01-10)
en Erfurto
Morto9-an de februaro1939 (1939-02-09) (74-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvojgermanajapanavd
ŜtatanecoGermana RegnoRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupotradukisto
verkisto
universitata instruisto
japanologoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoJapanologio kajtradukoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enJapaniovd
 
Membrecoj
MembrecojGotingena Akademio de SciencojRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Karl FLORENZ (naskiĝinta la10-a de januaro1865 enErfurto, mortinta la9-a de februaro1939 enHamburgo) estis germanajapanologo.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

La filo de instruisto interesiĝis jam kiel lernanto pri orientalaj lingvoj. Ĉe laUniversitato de Lepsiko li ekstudis en 1883 la germanan lingvon kaj lingvosciencon. Li studis diversajn lingvoj de laMalproksima Oriento kiel ankaŭ la sanskritan lingvon. Lia doktoriginto estisErnst Windisch; li ĉeestis ankaŭ prelegojn deFriedrich Max Müller. ĈeGeorg von der Gabelentz li lernis la ĉinan lingvon kaj la japanan. Tiun lingvon li plustudis ĉeInoue Tetsujirō en Berlino.

En 1889 li lektoriĝis ĉe la Imperiestra universitato deTokio kaj estis ekde 1891 profesoro pri lingviko kaj germana literaturo.

En 1914 li fariĝis la unua profesoro pri japanologio en Eŭropo, ĉe la seminario de la Hamburga Kolonia Instituto. En 1935 li emeritiĝis kaj ekkunlaboris kun la nederlanda fakkolego Jan Lodewijk Pierson (i.a. pri la klasika poemaroManyoŝu). La en 1938 fondita fakgazetoMonumenta Nipponica publikigis en sia unua numero artikolon de Florenz.Herbert Zachert estis lia lasta lernanto, la sekvanto ĉe la hamburga katedro estisWilhelm Gundert.

Graveco

[redakti |redakti fonton]

Lia plej granda sukceso estas verkado de japana literatur-historioGeschichte der japanischen Litteratur (poste kvalite ne plu egaligite enGermanlingvio) skribita dum 1903-06. Krome li famiĝis per la traduko de unu duono deKojiki, de la religihistorie gravaj partoj deNihongi kaj de la tutaKogo-ŝūi.

Pro la traduko de Nihongi li ricevis en Florenco en 1899 la plej altrangan fakulan rangon deBungaku-Hakuŝi, ĝis tiam neniam aljuĝita al eksterlandano.

En la 17-a de marto 1992 estis fondita en Erfurto laSocieto germana-japana de Erfurto kiu nomis sin - omaĝe al Florenz -Karl-Florenz-societo.

Publikaĵoj (elekto)

[redakti |redakti fonton]
  • Die staatliche und gesellschaftliche Organisation im alten Japan. 1890.
  • Dichtergrüße aus dem Osten: Japanische Dichtungen. 1894.
  • Japanische Dichtungen. Weissaster. Ein romantisches Epos nebst anderen Gedichten, C.F. Amelangs Verlag, Leipzig, Tokyo 1894.
  • Japanische Dramen. Terakoya und Asagao. C.F. Amelangs Verlag, T. Hasegawa, Leipzig, Tokyo 1901
  • Japanische Mythologie. 1901.
  • Japanische Annalen. 1892-97. Als 1 Band:Japanische Annalen A.D. 592-697 (Libroj XXII-XXX). 1903.
  • Die Religionen der Japaner. 1906
  • Die historischen Quellen der Shinto-Religion. 1919
  • Wörterbuch zur altjapanischen LiedersammlungKokinshū. 1925
  • Jan Lodewijk Pierson, Karl Florenz:The Manyosu,Buch V. Brill, Leiden 1938.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Karl_Florenz&oldid=8947651"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp