![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Kariba ortalo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Ortalis garrula (Humboldt,1805) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
LaKariba ortalo (Ortalis garrula) estas specio debirdo de la familioKracedoj parencaj de la aŭstralaxiaj nestamasuloj, sed loĝanta enAmeriko.
Tiu ĉi troviĝantas nur en centra nordaKolombio, do ĉe la areo kiu bordas alKariba Maro kio estas tialo de lakomuna nomo. Pli precize la specio loĝas inter la okcidenta flanko de laSierra Nevada de Santa Marta, la baseno de larivero Sinú kaj la malsupra valo de larivero Cauca kaj larivero Magdalena.
Ties naturahabitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekajarbaroj, aŭ humidaj arbaroj de malaltaj teroj, kaj eĉ ĉe tre degraditaj iamaj arbaroj.
Oni ne konassubspeciojn.[1]
Atingas longon averaĝan de 53 cm kaj 600 al 750 g de pezo. La kapo kaj la kolo estas helbrunaj al ruĝecbrunaj, dum la plumaro de flugiloj kaj la dorso estas grizecbruna, tiu de la brusto olivecbruna, kontraste la ventro estas tre blankeca kaj la vosto verdecnigra kun blankecaj pintoj en eksteraj plumoj.[2]
La irisoj esta brunaj, estas nigreca ĉirkaŭokula nuda (senpluma) areo kaj gorĝa sako tre brilruĝa kaj tre videbla dum kantelsendado. La beko estas nigreca kaj iom subenkurba. La fortaj kruroj estas grizecaj.
Ili loĝas en sekajarbaroj kaj makisoj en grupoj de 6 al 12 individuoj, ĉe riveroj aŭ ĉemanglaroj, ili ĉeestas sur arbustoj kaj foje surgrunde. El aprilo al majo la ino demetas ĝis 3 ovojn kiuj estoskovataj dum 26 tagoj.
Kiel aliaj membroj de la genro, temas pri specio tre bruema, kio estas tialo por la latina scienca nomo (garrula).
|