Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kariba Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kariba maro
maroakvokolekta areo

Mapo de Kariba maro.

Mapo de Kariba maro.
Profundeco
  Maksimuma7 686m
Areo2 754 000km²
Supra tutaĵoAtlantika Oceano
Najbaraj tutaĵojMeksika Golfo
KontinentoNordameriko
Sudameriko
Landoj Venezuelo
 Kolombio
 Panamo
 Kostariko
 Nikaragvo
 Honduro
 Gvatemalo
 Belizo
 Meksiko
 Navasa Insulo
 Jamajko
 Haitio
 Dominika Respubliko
 Kubo
 Porto-Riko
 Britaj Virgulininsuloj
 Usonaj Virgulininsuloj
 Dominiko
 Gvadelupo
 Antigvo kaj Barbudo
 Sankta-Kito kaj Neviso
 Barbado
 Grenado
 Martiniko
 Sankta Lucio
 Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
 Trinidado kaj Tobago
 Nederlandaj Antiloj
 Angvilo
Koordinatoj15° 0′ 0″ N,75° 0′ 0″ U(mapo)15-75Koordinatoj:15° 0′ 0″ N,75° 0′ 0″ U(mapo)
Map
Kariba maro
AlfluantojOrinoko
Magdalena
vdr

LaKariba maro (angle Caribbean Sea;hispane Mar Caribe;france Mer des Caraïbes; enHaitia kreolaLamè Karayib; enJamajka-kreolaKiaribiyan Sii;nederlande Caraïbische Zee;papiamente Laman Karibe) estasmaro deAtlantiko situanta en latropikoj de laokcidenta hemisfero. Ĝi estas limigita fare de laduoninsuloJukatano deMeksiko kajMezameriko en la okcidento kaj sudokcidento, en la nordo fare de laGrandaj Antiloj komencante per la plej granda tiea insuloKubo, en la oriento proksime de laMalgrandaj Antiloj, kaj en la sudo fare de la norda marbordo deSudameriko.[1]

La Kariba maro komunikas kunAtlantika Oceano, sude de laMeksika Golfo. Ĝin bordas sude laŝtatojVenezuelo,Kolombio, kajPanamo, okcidenteKostariko,Nikaragvo,Honduro,Gvatemalo,Belizo, kaj laJukatano-duoninsulo apartenanta alMeksiko, nordeGrandaj Antilaj insulojKubo,Hispanjolo,Jamajko, kajPuerto-Riko, kaj orienteMalgrandaj Antiloj. La ligo inter la Kariba maro kaj la Meksika Golfo estas laJukatana Markolo.

La tuta areo de la Kariba maro, la multaj insuloj de Karibio, kaj apudaj marbordoj, estas kolektive konata kielKaribio. La Kariba maro estas unu el la plej grandaj maroj kaj havas areon de proksimume 2 754 000 km² (1 063 000 kv. mejl.).[2]La plej profunda punkto estas laKajmana Fosaĵo inter Kubo kaj Jamajko, pli ol 7500 metrojn sub mara nivelo, inter laKajmana Insularo kajJamajko, precize ĝis 7 686 m (25 220 ft) submarnivelo. La kariba marbordo havas multajngolfojn kajgolfetojn: laGolfo de Gonave,Golfo de Venezuelo,Golfo Darieno,Golfo de la Moskitoj,Golfo Paria kajGolfo de Honduro.

Biogeografie la suda parto de Kariba maro estas unu el la 43 maro-ekoregionoj de laTutmondaj 200. Tiuj ĉi estas nombro de ekoregionoj elektitaj far laMonda Natur-Fonduso (WWF) kaj laNacia Geografia Societo pro sia graveco pri lanaturprotekto.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Kristoforo Kolumbo alteriĝas surHispaniolo en 1492.

La nomo "Karibio" estas derivita de laindiĝenaj "kariboj", unu el la dominajindianaj grupoj en la regiono dum eŭropa kontakto okazinta en la fino de la15-a jarcento. Post la eltrovo de Karibio fare deKristoforo Kolumbo en 1492, la hispana esprimoAntillas (antiloj) estis asignita al la teroj; devene de tio, "Maro de Antiloj" estas ofta alternativa nomo por la Kariba maro en diversaj eŭropaj lingvoj. Dum la unua jarcento da evoluo, la hispana domineco estis senkontesta.

Tulum,majaa grandurbo sur la marbordo de la Karibio en la ŝtatoQuintana Roo (Meksiko).

La unuaj loĝantoj de la insuloj Antiloj estisTainoj,sedenta popolo kun religiaj kredoj depoliteismaj trajtoj kiuj elstaris kiel kapablajagrikulturistoj,fiŝkaptistoj kajceramikistoj;[3]​ kies lingvo derivis el tiu deAravakoj, familio el kiu ili devenis, migrinte elSudameriko antaŭ proksimume ĉirkaŭ 3000 jaroj.[4]​ En la epoko de la malkovro, lakariboj, kiuj elstaris pro siaj kapabloj kielnavigistoj kajmilitistoj,[5]​ okupis hegemonie la regionon, devenantaj el la bordoj de la riveroOrinoko, kaj estis dum plena konkero de la teritorioj de la tainoj. En siaj unuaj kronikoj, kelkaj eŭropanoj asertis, ke la kariboj manĝis homan viandon,[6]​ ideo kiu restis registrita en la vorto "kanibalo".[7]

La Kariba maro estis nekonata akvoareo al la loĝantaroj deEŭrazio ĝis1492, kiam Kristoforo Kolumbo unuevelis en karibajn akvojn serĉe por trovimarvojon al Azio. En tiu tempo laOkcidenta Hemisfero ĝenerale estis malkonata al eŭropanoj. Sekvante la eltrovon de la insuloj fare de Kolumbo, la areo estis rapidekoloniigita fare de pluraj okcidentaj kulturoj (komenceHispanio, kaj pli postePortugalio,Anglio, laNederlando,Francio kajDanio). Sekvante la koloniigon de la karibaj insuloj, la Kariba maro iĝis okupata areo fare de eŭrop-bazita marakomerco kajtransporto, kaj tiu komerco poste altirispiratadon.

Fortikaĵo de Sankta Laŭrenco ĉe Portobelo (Panamo).

LaKatolikaj Gereĝoj rajtigis en 1495 ĉiujn siajnsubulojn navigi al la ĵus malkovritajHindioj, kio ebligis, ke multaj ŝipoj trapasis la Atlantikon sen la taŭga preparado kaj protekto, iĝante facila predo por la "marlupaj"piratoj.[8]​ Sur la marbordoj de la Kariba maro, dum tiu epoko okazis kelkaj komercajfoiroj el kiuj eble plej fama estis tiu dePortobelo, kiu daŭris 40 tagoj. Pro kio en tiu loĝloko okazis ankaŭ konstantaj atakoj fare de piratoj, kaj pro kio la hispanoj konstruis tre proksime laFortikaĵon de Sankta Laŭrenco fine de la 16a jarcento.[9]​ Tiu sama problemo okazis en aliajhavenurboj de Karibio kiel enKartageno kajHavano, kie same oni konstruis militdefendejojn, laboro por kiu estis transportitaj (kaj uzitaj) nombraj grupoj de afrikajsklavoj al la regiono.

"Buccaneer of the Caribbean" el la verko deHoward Pyle nomeBook of Pirates[10]

Tuj poste ties malkovro kaj okupado fare de Hispanio, la maro altiris la atenton deAnglio kajFrancio, kiuj sendis maristojn al la konkero de teritorioj kiuj sukcesis kontroli la insulojnMartiniko kajGvadelupo, por Francio, kajAntigvo kaj Barbudo,Moncerato,Barbado kajJamajko, por Anglio, kiuj estis la plej gravaj posedoj kiujn perdis laHispana Imperio en Karibio.

En 1625 oni kreis en laInsulo de la Testudo bazon en kiukorsaroj,bukaneroj kaj piratoj de ambaŭ naciecoj, sed ne nur, asociiĝis por ataki ŝipojn devenajn el lahispanaj kolonioj kaj el tie eliris ekspedicioj kiuj sieĝis la marbordajn urbojn ĝis fino de la 17-a jarcento. Alia fama bazo de piratoj estis establita en la jamajka havenurboPort Royal en 1656, ĝis ties parta detruo fare detertremo okazinta la 7an de junio1692.[11]​ ​

En la regiono estis reo konataj kaj timataj kelkaj nomoj de piratoj kielMorgan, Jean David Nau, pli ofte konata kiel François l'Olonnais, kaj Edward Thatch, pli ofte konata kiel Blackbeard (Nigrabarbulo), inter aliaj.[12]

Laŭlonge de la 19-a jarcento sendependiĝis la iamaj koloniigitaj landoj, kvankam aktuale kelkaj posedaĵoj deFrancio,Britio,Nederlando, kaj eĉ deUsono restas sub kolonia administrado.[13]Kubo estis la lasta lando kiu sendependiĝis el Hispanio en1898, sed por iĝi kolonio de Usono ĝis la 20-a jarcento. Samjare ankaŭPuerto-Riko iĝis posedaĵo de Usono kielmilitakiro kaj tia ĝi restas sub usona dominado.

En 1903, pro interveno de Usono, separiĝisPanamo disdeKolombio kaj oni konstruis laPanaman Kanalon, kiu komunikas la Kariban Maron kun laPacifika Oceano. Ĝi estis inaŭgurita la 15an de aŭgusto1914, sed ĝi estis administrita de Usono ĝis la 31a de decembro1999. LaFederacio de Karibaj Insuloj (ankaŭ nomata Britaj Antiloj) estis mallongdaŭrapolitika unio de karibaj insuloj, kiu ekzistis de la 3a de januaro 1958 ĝis la 31a de majo 1962. La intenco estis, ke la Okcident-Hindia Federacio fariĝu sendependa lando, sed antaŭ ol tio realiĝis, ĝi disfalis pro internaj streĉoj.

Ŝtatoj de la Kariba Maro.

Hodiaŭ la areo estas hejmo al 22 insulteritorioj kaj al limoj de 12 kontinentaj landoj. La 12an de decembro2001, laŝtatestroj de la landoj-membroj de laAsocio de Karibaj Ŝtatoj, kunvenintaj en laMargarita Insulo (Venezuelo), adoptis laDeklaracion de Margarita, «agnoskante la Kariban maron kiel komuna heredo de la regiono, kaj supervalora havaĵo al kiu ni donas prioritaton por tieskonservado», cele al la «plifirmigo de propra kariba identeco». Ili engaĝiĝis «por establi la regionon de la Granda Karibo kiel Zono de Kunlaborado», kiu «konsistos dekomence el kuna agado en la prioritataj areoj de la AKŜ, tio estas,komerco,eltenebla turismo,transporto kajnaturaj katastrofoj».[14]

Pro la abundo desunbrilo, jar-rondajtropikaj temperaturoj moderigitaj per la preskaŭ konstantajpasatoj, kaj la bonega gamo da pitoreskaj cellokoj por viziti, dum la dua duono de la 20-a jarcento kaj la komenco de la 21-a, la Kariba maro iĝis tre populara loko porturismo.

Koralrifoj en laBritaj Virgulininsuloj.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La nomoKariba estis derivita de lakariboj, nomo uzita por aludi al laetno deindianoj dominanta en la regiono en la epoko de la unuaj kontaktoj kun la eŭropanoj fine de la15-a jarcento.[15] La itala navigistoAmerigo Vespucci asertis, ke fakte la terminoCharaibi inter la indiĝenoj aludis al la 'saĝuloj' kaj eble tiu nomo estis uzitia por aludi al la eŭropanoj post ilia alveno alAmeriko, fakte al Karibio.[16] Post la malkovro de laOkcidentaj Indioj fare de Kristoforo Kolumbo, la terminohispanlingvaAntillas (Antiloj) estis ofte uzata por la tuta geografia areo; derivita de tiu, ankaŭ "mar de las Antillas" (Antila Maro) estis ofta nomo por la Kariba Maro en kelkaj lingvoj. Dum la jardekoj post la "malkovro", la hispana hegemonio tie estis nedisputita kaj tiel ankaŭ la hispanlingvaj nomigoj laŭ Antiloj restis dum multaj jaroj.

Amplekso

[redakti |redakti fonton]

LaInternacia Hidrografia Organizo difinas la limojn de la Kariba maro jene:[17]

En laJukatana Kanalo. La sama limo kiel tiu priskribita por laMeksika golfo [linio enirante el la lumturo deKabo Katoĉe (21° 37′ N87° 04′ U / 21.617 °N, 87.067 °U /21.617; -87.067(mapo)) al la lumturo deKabo San Antonio enKubo].
LaGranda Blua Truo en Belizo.
Sur la Nordo. En laVenta Markolo - linio eniranta Caleta (74°15'W) kaj Pearl Point (19°40'N) enHaitio. En laMona Markolo - linio kuniga deKabo Engaño kaj la pinto de Agujereada (18° 31′ N67° 08′ U / 18.517 °N, 67.133 °U /18.517; -67.133(mapo)) enPorto-Riko.
Orientaj limoj. El Punta San Diego (Puerto Rico) Norden laŭ la meridiano de (65°39'W) ĝis la 100 sonda linio, de tie Orienten kaj Suden, tiumaniere ke ĉiuj insuloj, sablejoj kaj mallarĝaj akvoj de laMalgrandaj Antiloj estas inkluditaj en la Kariba maro ĝis Galera Point (Nordorienta ekstremaĵo de la insuloTrinidado). De Galera Point tra Trinidado ĝis Galeota Point (Sudoriente ekstrema) kaj de tie ĝis Punta Baja (9°32′N 61°0′W ) enVenezuelo.

Notu ke, kvankamBarbado estas insulo sur la samakontinenta ŝildo, estas konsiderita kiel en Atlantiko prefere ol ĉe la Kariba maro.

Geologio

[redakti |redakti fonton]

La kariba maro estas oceana maro plejparte troviĝanta sur laKaribia plato. Ĝi estas apartigita de la oceano per plurajinsularkoj de diversaj aĝoj. La plej nova de ili streĉadas de laMalgrandaj Antiloj ĝis laVirgulininsuloj kaj ĝis la nordoriento deTrinidado kaj Tobago de la marbordo deVenezuelo. Tiu arko estis formita per lakolizio de laSudamerika plato kun laKaribia plato kaj inkludas aktivajn kaj formortintajnvulkanojn kiaj ekzempleMonto Pelee sur Martiniko, laSkribplumo (vulkano) surSint-Eustatius en laKaribia Nederlando kajMorne Trois Pitons surDominiko. La plej grandaj insuloj en la norda parto de la maro, nomeKubo,Hispaniolo,Jamajko kajPorto-Riko, situas sur pli aĝa insularko. La geologia aĝo de la Kariba maro ne estas konata kun certeco sed estas taksita havi aĝon inter 160 kaj 180 milionoj da jaroj kaj estis formita per horizontala frakturo kiu disfendas lasuperkontinenton nomitanPangeo en laMezozoika Epoko.[18]

Kariba maro, vido el Bodden Town,Granda Kajmano.

Estas supozite, ke la prakariba baseno ekzistis en laDevonia periodo. En la komenco de laKarbonia movado deGondvano en la nordo kaj ĝia konverĝo kun la Eŭropamerika baseno malpliiĝis en grandeco.

La venonta scenejo de la formado de la Kariba maro komenciĝis en laTriaso. Potenca fendetiĝado kaŭzis la formadon de mallarĝajtrogoj, streĉante de modernaNovlando ĝis la okcidenta marbordo de la Meksika golfo kiu formiĝissiliciklastajsedimentaj petroj. En la fruaĴurasio pro potenca mara malobeo, akvo krevis en la nunan areon de la Meksika golfo kreante vastan malprofundan naĝejon tie. La apero de profundaj basenoj en la Karibio okazis dum la epoko de la Meza Ĵurasio fendetiĝante. La apero de tiuj basenoj markis la komencon de Atlantiko kaj kontribuis al la detruo de Pangeo ĉe la fino de la malfrua Ĵurasio. Dum laKretaceo la Karibio akiris la formon proksiman al tio vidita hodiaŭ. En la fruaPaleogeno promara regreso la Karibio iĝis separita de la Meksika golfo kaj Atlantiko de la tero de Kubo kaj Haitio. La Karibio restis kiel tio por la plej granda parto de laKenozoiko ĝis laHoloceno kiam altiĝantajakvoniveloj de la oceanoj reestigis komunikadon kun Atlantiko.

La grundo de Karibio estas kunmetita de sub-oceanajsedimentoj de intense ruĝaargilo en la profundaj basenoj kaj trogoj. Sur kontinentdeklivoj kaj krestoj kalkecajsiltoj estas trovitaj.Argilmineraloj verŝajne estis deponitaj el la kontinentaj riverojOrinoko kajMagdalena. Kuŝejoj sur la fundo de la Kariba maro kaj de laMeksika Golfo havas dikecon de proksimume 1 km. Supraj sedimentaj tavoloj rilatigas al la periodo de laMezozoiko ĝis laKenozoiko (antaŭ 250 milionoj da jaroj ĝis nuntempo) kaj la pli malaltaj tavoloj de laPaleozoiko ĝis laMezozoiko.

Karibiplata Tektoniko.

La karibamarfundo estas dividita en kvin basenojn apartigitajn unu disde la alia per subakvaj krestoj kajmontaraj sistemoj. Atlantika akvo eniras la Karibion tra laAnegada Trairejo kuŝanta inter laMalgrandaj Antiloj kajVirgulininsuloj kaj laVentflanka Markolo situanta interKubo kajHaitio. LaJukatana Markolo interMeksiko kaj Kubo interligas la Meksikan Golfon kun Karibio. La plej profundaj punktoj de la maro situas en laKajmana Fosaĵo kun profundaĵoj atingantaj ĉirkaŭ 7 686 m (25 220 ft). Malgraŭ tio, la Kariba maro estas konsiderita relative malprofunda maro en komparo al aliajkorpoj de akvo.

La premo de laSudamerika plato en la oriento de la Karibio igas la regionon de laMalgrandaj Antiloj havanta altamezuranvulkanan agadon. Okazis tre gravaerupcio deMonto Pelee en 1902 kiu kaŭzis multajn viktimojn.

La kariba marfundo ankaŭ estas hejmo al duprofundaj submaraj fosegoj: nome laKajmana Fosaĵo kaj laPuertorika Fosego, kiu metis la areon ĉe alta risko desismoj.Subakvaj sismoj prezentas minacon de generado decunamoj kiuj povis havi gigantan efikon al la karibaj insuloj. Sciencaj datenoj rivelas, ke dum la lastaj 500 jaroj la areo vidis dekduon da sismoj super 7.5magnitudo.[19] Plej lastatempe, 7.1 sismo frapis Haition la12-an de januaro2010.

Klimato

[redakti |redakti fonton]
Averaĝa temperaturo de la surfaco de la maro Kariba (25-a de aŭgusto27-a de aŭgusto2005).[20]

La klimato de la Kariba Maro estas influita de lamarfluojGolfa kajHumboldta.[21] La tropika situo de la maro helpas la eltenadon de akvo je temperaturo alta modera, en gamo inter 21 kaj32,2°C dum la jaro (70 kaj90).

La Kariba Maro estas la naskejo de kelkajuraganoj de laOkcidenta duonglobo. Lasezono de uraganoj de Karibio okazas inter la monatoj junio ĝis decembro, kaj plej forte inter aŭgusto kaj septembro. Averaĝe ĉiujare okazas ĉirkaŭ 9tropikaj ŝtormoj kaj el ili 5 atingas la intensecon de uragano. Laŭ la usonaNacia Centro pri Uraganoj en Karibio okazis 385 uraganoj inter1494 kaj1900. La ventoj kiuj disvolviĝas ĉe la okcidenta marbordo deAfriko venas tra la Atlantika Oceano, kaj kelkaj el tiuj konvertiĝas en tropikaj ŝtormoj kaj eĉ povas ankaŭ konvertiĝi en uraganoj de la Atlantiko, partikulare en areoj demalalta premon en la oriento de la Kariba maro.

Ene de la historiaj registroj de la plej detruegaj uraganoj estis registristaj jenaj: la Granda Uragano de 1780 aŭ Uragano de SanktaKaliksto la 2-a inter la10-a kaj16-a de oktobro1780 kiu trapasis tra laMalgrandaj Antiloj,Puerto-Riko,Dominga Respubliko kaj probableFlorido, okazigante totalon de inter 22 000 kaj 24 000 mortintoj,[22] kaj laUragano Mitch kiu formiĝis en la areo de la Kariba Maro deKolombio kaj trairis traCentrameriko ĝis laDuoninsulo Jukatano kaj Florido inter la22-a de oktobro kaj la5-a de novembro1998, okazigante inter 11 000 kaj 18 000 mortojn.[23]

La uraganoj estas ĉiujara problemo por la insuloj kaj aliaj marbordoj de la Kariba Maro pro sia detruega kapablo. Ankaŭ lakoralrifoj suferas la riskon esti detruitaj de uraganoj, ĉar tiuj lasas sur ili grandan kvanton desablo,koto,sedimentoj kaj eĉrokoj, kiuj sufokigas ilin.

Ekologio

[redakti |redakti fonton]

La Kariba Maro estas hejmo de ĉirkaŭ 9% el lakoralrifoj de la tuta mondo kiuj kovras ĉirkaŭ 50 000 km², plej el kiuj estas ĉe la Karibaj Insuloj kaj ĉe la marbordoj deCentrameriko.[24] Inter ili rimarkindas laBeliza Barilrifo kun areo de 963 km² kiu estis deklaritaMonda heredaĵo de Unesko en 1996. Ĝi formas parton de laGranda Majaa Barilrifo konata ankaŭ kielMezamerika Barilrifo estante ĉirkaŭ 1000 km longa kaj la dua plej longa en la mondo. Ĝi longas laŭ la karibaj marbordoj deMeksiko,Belizo,Gvatemalo kajHonduro.

Dum la lastaj jaroj, malkutime tro varmaj karibmaraj akvoj estis pliigantaj laminacon al la karibaj koralrifoj. La koralrifoj subtenas kelkajn el la plej diversajmarhabitatoj en la mondo, sed ili estas fragilajekosistemoj. Kiam la tropikaj akvoj iĝas malkutime tro varmaj dum etendaj tempoperiodoj, mikroskopaj plantoj nomitaj "zooksanteloj", kiuj estassimbiozaj partneroj kiuj vivas ene de lakoralpolipaj histoj, mortas. Tiuj plantoj havigas manĝon por la koraloj, kaj tiel havigas al ili ties koloron. La rezulto de la morto kaj disigo de tiuj fajnaj plantoj estas nomatakoralblankigo, kaj povas konduki al la fordetruo de grandaj areoj de koralrifo. Ĉirkaŭ 42% de la koraloj estas jam komplete blankigitaj kaj 95% estas suferantaj ioman tipon de blankigo.[25] Historie oni supozas, ke Karibio enhavas 14% el la totalaj koralrifoj de la tuta mondo.[26]

LaBeliza Barilrifo fotita el laInternacia Kosmostacio en 2016.

Lahabitatoj subtenitaj de koralrifo suferas drastan riskon pro turismaj agadoj kiel sportafiŝkaptado kajsubnaĝado, kaj havigas ĉiujaran enspezon al la karibiaj landoj de 3.1–4.6 mil milionoj da usonaj dolaroj. Kontinua detruo de la koralrifoj povus draste damaĝi ankaŭ la ekonomion de la regiono.[27]Protokolo de la Konvencio por la Protekto kaj Disvolvigo de Marmedio de la Granda Kariba Regiono ekvalidiĝis en 1986 por protekti la varie endanĝeritanmarvivularo de Karibio pere de malpermeso de homa agado kiu povus antaŭenigi la kontinuan detruegon de tia marvivularo en variaj areoj. Nuntempe tiu protokolo estisratifita de 15 landoj.[28] Ankaŭ, kelkajbonfaraj organizaĵoj estis kreitaj por helpi la konservadon de la kariba marvivo, kiel laCaribbean Conservation Corporation kiu klopodas studi kaj protektimartestudojn ekzemple per edukado pri ili.[29]

Sian Ka'an Biosfera Rezervejo, Meksiko.

Pri la estonteco, la Instituto deMarsciencoj kajLimnologio de laUniversidad Nacional Autónoma de México, kondukis regionan studon, financita de la Departamento de Teknika Kunlaborado de laInternacia Atomenergia Organizo, en kiu fakuloj el 11Latinamerikaj landoj (Kolombio, Kostariko, Kubo,Gvatemalo, Haitio,Honduro, Meksiko,Nikaragvo, Panamo, Dominika Respubliko (Domingo), Venezuelo) plus Jamajko partoprenis. Tiuj esploroj trovis, kepezaj metaloj kielhidrargo,arseno, kajplumbo, estis identigitaj en la marborda zono de la Kariba Maro. Analizo detoksaj metaloj kajhidrokarbonidoj estas bazita sur la esplorado de marbordaj sedimentoj kiuj estis akumulitaj je malpli ol 50 metroj profunde dum la lastaj cent kaj kvin dek jaroj. La rezultoj de la projekto estis prezentitaj en Vieno en la forumo "Water Matters" (Akvo gravas), kaj en la Ĝenerala Konferenco de 2011 de la menciita multflanka organizaĵo.[30]

Flaŭro kaj faŭno

[redakti |redakti fonton]

La regiono havas altan nivelon debiodiverseco kaj multaj specoj estasendemioj de Karibio.

Vegetaĵaro

[redakti |redakti fonton]
Stelpomo,Chrysophyllum cainito.

La vegetaĵaro de la regiono estas ĉefetropika sed diferencoj entopografio,grundo kajklimataj kondiĉoj pliigas laspecidiversecon. Kie estas porakalkoŝtonajterasaj insuloj, tiuj estas ĝenerale malriĉaj ennutraĵoj. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke 13 000plantospecioj kreskas en Karibio el kiuj 6 500 estasendemiaj. Por ekzemplo,gvajako (Guaiacum officinale), kiesfloro estas lanacia floro deJamajko kaj lakiskejo (Pereskia quisqueyana) kies floro estas la nacia floro de laDominga Respubliko kaj laCeiba kiu estas lanacia arbo kaj dePuerto-Riko kaj deGvatemalo. Lamahogano estas la nacia arbo de la Dominga Respubliko kaj deBelizo. La kainito aŭstelpomo (Chrysophyllum cainito) kreskas tra la tuta Karibio. En marbordaj zonoj estaskokospalmoj kaj enlagunoj kajestuaroj estas densaj areoj de nigramangrovo (Avicennia germinans) kaj de ruĝa mangrovo (Rhizophora mangle).

En neprofunda akvoflaŭro kajfaŭno estas koncentrata ĉirkaŭkoralrifoj kie estas malmulta variado en akvotemperaturo, pureco kajsalenhavo.Leo-flanko delagunoj havigas areojn de kresko poralgejoj.Testudherbo (Thalassia testudinum) estas ofta en Karibio kiel lamanatiherbo (Syringodium filiforme) kiu povas kreski kune same kiel en kampoj de unusola specio je profundoj de 20 m. Alia tipo defiŝarherbo (Halodule wrightii) kreskas sur sablaj kaj kotaj surfacoj je profundoj de ĝis 5 m. Ensaleta akvo de havenoj kajestuaroj je profundoj de malpli ol 2.5 m longajanasherboj (Ruppia maritima) kreskas abunte. Reprezentantoj de tri specioj apartenantaj al lagenroHalophila, (nomeHalophila baillonii,Halophila engelmannii kajHalophila decipiens) troviĝas je profundaĵoj de ĝis 30 m escepte pri laHalophila engelmani kiu ne kreskas sub 5 m kaj estas limigita alBahamoj,Florido, laGrandaj Antiloj kaj la okcidenta parto de Karibio.Halophila baillonii troviĝas nur en laMalgrandaj Antiloj.[31]

Faŭno

[redakti |redakti fonton]
Puertorika amazono.

Marajbiomoj en la regiono havas reprezentantojn kaj deHinda andPacifika oceanoj kiuj estis retenitaj en la Kariba Maro antaŭ la apero de laIstmo de Panamo antaŭ kvar milionoj da jaroj.[32] En la Kariba Maro estas ĉirkaŭ milo da dokumentitaj specioj de fiŝoj kielŝarkoj (taŭrŝarko,tigroŝarko,falĉilŝarko kajkaribrifa ŝarko),flugofiŝoj, durostrarajo,pomakantedojanĝelfiŝoj,ĥetodontoj,skaredoj,epinefeloj,megalopedoj kajmurenoj. Tra la tuta Karibio estasindustria fiŝkaptado deomaroj kajsardinoj (ĉe la marbordoj de laJukatana Duoninsulo).

Estas 90 specioj demamuloj en Karibio inter kiujkaĉalotoj,ĝibobalenoj kajdelfenoj. La insuloJamajko estas hejmo defokoj kajmanatoj. LaKariba monaĥfoko kiu vivis en Karibio estas konsiderata formortinta.Solenodontoj kajkapromiedoj estasmamuloj (malgrandajronĝuloj) kiuj troviĝas nur enKaribio; nur unu ekzistanta specio ne estas endanĝerita.

Granda verda martestudo,Granda Kajmano.

Estas 500 specioj dereptilioj (94% el kiuj estasendemioj). Insuloj estas loĝataj de kelkaj endemiaj specioj kiel lacikluroj aŭ rok-igvanoj kaj laCentramerika krokodilo. Lablua igvano, endemia de la insuloGranda Kajmano, estas endanĝerita. Laigvano estas invada enGranda Kajmano. Lakornocikluro kiu loĝas en la insuloMona,Puerto-Riko, estas endanĝerita. Ankaŭ la samspeciarinocera igvano el la insuloHispaniolo, kiu estas kunhavata interHaitio kaj laDominga Respubliko, estas endanĝerita. La regiono havas kelkajn tipojn demartestudoj (kareto,kelonio,akcipitrobeka,leda martestudo,kempa martestudo kajoliveca martestudo). Kelkaj specioj estas minacataj je formorto.[33] Ties populacio ege malpliiĝis ekde la 17-a jarcento – la nombro deverdaj testudoj malpliiĝis el 91 milionoj ĝis 300 000 kaj laakcipitrobekaj el 11 milionoj ĝis malpli ol 30 000 je 2006.[34]

Ĉiuj 170 specioj deamfibioj kiuj vivas en la regiono estas endemiaj. La habitatoj de preskaŭ ĉiuj membroj de la familio debufonedoj, ladendrobatedoj, laarboranoj kaj laleptodaktiledoj estas limigitaj al nur unu insulo.[35] La "Eleutherodactylus jasperi" estas sub serioza minaco de formorto.

En Karibio, estis registritaj 600 specioj de birdoj, el kiuj 163 estasendemioj kiel latodedoj, laFernandina pego kaj laDominika dulo. Laora parulio troviĝas en multaj areoj, same kiel laverda ardeo. El la endemiaj specioj estas 48 minacataj je formorto kiel laPuertorika amazono, kaj laferminio. LaŭBirdlife International en 2006 enKubo 29 specioj de birdoj estas en danĝero de formorto kaj du specioj estas oficiale formortintaj.[36] Lajakutingo estas endanĝerita. LaAntiloj kunCentrameriko kuŝas sur laflugovojo demigrobirdoj el Nordameriko kaj tiele la grando de populacioj suferas grandajn sezonajn flujtuojn.Papagoj kajcerebedoj troviĝas en arbaroj. Je malferma maro videblasfregatoj kajfetontedoj.

Ekonomio kaj homa aktiveco

[redakti |redakti fonton]
Rigardo alinsulo Sankta Andreo, Kolombio.

La Kariba regiono suferis gravan pliigon de homa aktiveco ekde la koloniiga periodo. La maro estas unu el la plej grandajnafto-produktaj areoj en la mondo, kiu produktas proksimume 170 milionojn da tunoj jare.[37] La areo generas ankaŭ grandan fiŝkaptan industrion por la najbaraj landoj, kalkulita je ĉirkaŭ 500 000 tunoj da fiŝoj jare.[38]

La homa aktiveco en la areo rezultas ankaŭ en grava kvanto depoluado. LaTutamerika Sanorganizo ĉirkaŭkalkulis en 1993 ke nur ĉirkaŭ 10% el larubakvo el la landoj de Centrameriko kaj Karibio estas taŭge traktita antaŭ veni al maro.[37]

La Kariba regiono subtenas grandan ekonomian sektoron deturismo. La Kariba Turisma Organizo kalkulas, ke ĉirkaŭ 12 milionoj da personoj jare vizitas la areon, inklude (en 1991–1992) ĉirkaŭ 8 milionoj da turistoj enkrozoŝipoj. Turismo bazita suraparatplonĝado kajsubakvado enkoralrifoj de multaj karibaj insuloj faras gravan kontribuon al ties ekonomioj.[39]

Listo de karibiaj marriveroj

[redakti |redakti fonton]

Aguán rivero, Plantain Garden rivero, Pedregal rivero, Pedernales rivero, Ranchería rivero, Río Bucaná, Pagee rivero, Nare rivero, Lebrija rivero, Lézarde, Hueque rivero, Neverí rivero, Magdalena rivero, Maticora rivero, Manatee rivero, Mulatos rivero, Monay rivero, Holmul rivero, Río Grande de Matagalpa, Río Jacaguas, Soco rivero, Sino rivero, Sibun rivero, Roseau rivero, Socuy rivero, Teribe rivero, Tamanaco rivero, Unare rivero, Tuy rivero, Río Inabón, Rivière Roxelane, Rivière des Pères, Ravine du Sud rivero, Río Portugués, Río Matilde, rivière du Plessis, River Ocoa, Rivière de Beaugendre, Rivière de Bainet, Rivière des Côtes de Fer, Rivière de Cavaillon, Wawa rivero, Hanabana rivero, Guapo rivero, Rio Minho, Rio Cobre, Reventazón rivero, Plátano rivero, Sarstoon rivero, Acul rivero, Sixaola rivero, Bourceau rivero, Batán rivero, Caño de Santiago,Pacuare rivero, New rivero, San Juan rivero, Coco (koko) rivero, Patuca rivero, Osama rivero, Tocuyo rivero, Black rivero, Yaque del Sur, Mendihuaca rivero, Chagres rivero, Guasare rivero, Canal del Dique, Capayo rivero, Gingoes Ghaut rivero, Galion, Güere rivero, Folks rivero, Panama, Grand Rivière de Jacmel, Grande Rivière des Vieux-Habitants, Grande de Matagalpa rivero, Guamá rivero, Great rivero, Cangrejal rivero, Estrella rivero, Dunn's River Falls, Changuinola rivero, Chamelecón rivero, Carare rivero, El Limón rivero, Chavón rivero, Cuyaguateje rivero, Cuja rivero, Dolĉa (rivero en Guatemalo), Dry rivero, Yaracuy rivero,

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. The Caribbean Sea World Wildlife Fund. Retejo laste alirita la 5an de Decembro 2009
  2. The Caribbean SeaArkivigite je 2018-01-04 per la retarkivoWayback Machine All The Sea. URL laste alirite la 7an de Majo, 2006
  3. Historia PrecolombinaArkivita la 14an de februaro 2009 en la Wayback Machine., Dominican Data, alirita la 09/05/2007.
  4. Primeros habitantes de Puerto Rico, El portal educativo de América, URL alirita la 25/05/2007.
  5. Los Caribes, Aldea educativa, URL alirita la 03/01/2021.
  6. Parentescos sorprendentes, Fernando Navarro, URL alirita la 03/01/2021.
  7. Civilizaciones indígenas,Arkivigite je 2020-07-02 per la retarkivoWayback Machine University of Florida, URL alirita la 25/05/2007.
  8. González Arnao, Mariano, A prueba de piratas, n.º 61 de La aventura de la Historia, Arlanza Ediciones, novembro 2003.
  9. Fuerte de San Lorenzo,[rompita ligilo] Enlaces Panamá, URL alirita la 03/01/2021.
  10. Book of Pirates
  11. Donny L. Hamilton (2000).The Port Royal Project,Arkivigite je 2021-01-25 per la retarkivoWayback Machine Nautical Archaeology Program, Texas A&M University. URL alirita la 03/01/2021.
  12. Tagir, Daniel Eduardo (2006), Piratas, corsarios y filibusteros, Círculo Latino, Barcelona. pp.101-106.
  13. Romero, Juvenal (1979), Historia y fantasía del Caribe y sus Antillas. Publicaciones de la embajada de Venezuela, Buenos Aires. p.107
  14. Vidu la tekston de laDeklaracio de Margarita subskribita en la 12/12/2001.
  15. Cano, M. & Valderrama, J. (1996),Archipiélagos del Caribe colombiano, IM Editores, Cali. pp. 26-27
  16. De las Casas, Bartolomé (1875),Historia de las Indias. Eldono de Feliciano Ramírez de Arellano, markizo de la Fuentesanta del Valle kaj José Sancho Ramón. Madrid: M. Ginesta, ĉapitro 16.
  17. Limits of Oceans and Seas, 3rd edition. International Hydrographic Organization (1953). Arkivita ella originalo je 2011-10-08. Alirita7-a de februaro2010 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-10-15. Alirita 2014-07-14 .
  18. Iturralde-Vinent, Manuel (2004), The first inhabitants of the Caribbean, Cuban Science Network . URL alirita la 28/07/2007
  19. Dawicki, Shelley. Tsunamis in the Caribbean? It's Possible.. Oceanus. Alirita 30a de aprilo 2006 .
  20. La satelitoj de NASA registras po monato por la libroj de historio de la uraganoj
  21. Silverstein, Alvin (1998) Weather And Climate (Science Concepts); pp. 17. 21st Century.ISBN 0-7613-3223-5
  22. Orlando Férez (1970)Notas acerca de los Ciclones Tropicales de Puerto Rico San Juan, Puerto Ricom Servicio Nacional Climático, alirita la 12an de februaro 2007
  23. National Hurricane Center (1998]NHC Hurricane Mitch Tropical Cyclone Report Alirita la 20an de aprilo 2006. Arkivita en la 28an de novembro 2015.
  24. Status of coral reefs in the Caribbean and Atlantic Ocean En webarchive[1] la 1an de Junio, 2006. World Resource Institute. URL alirita la 29an de Aprilo, 2006.
  25. [2] Inter Press Service News Agency – Mesoamerican Coral Reef on the way to becoming a Marine Desert
  26. Elder, Danny and Pernetta, John. (1991). The Random House atlas of the oceans. New York : Random House. p. 124.(ISBN 9780679408307).
  27. Alarm sounded for Caribbean coral. BBC News. URL alirita la 29an de Aprilo, 2006.
  28. Protocol Concerning Specially Protected Areas and Wildlife to the Convention for the Protection and Development of the Marine Environment of the Wider Caribbean Region (SPAW) NOAA Fisheries: Office of Protected Resources. URL alirita la 30an de Aprilo, 2006.
  29. Caribbean Conservation Corporation En webarchive[3] 1a de Oktobro, 2006. Orion Online. URL alirita la 1an de Majo, 2006.
  30. Analysis of Contaminants in the Caribbean Sea over the last 150 years. National Autonomous University of Mexico (UNAM) 2012 (Spa).
  31. Caribbean seagrass. Seagrass watch, Alirita la 23an de Aprilo, 2009.
  32. Robert James Menzies, John C Ogden."Caribbean Sea". Britannica Online Encyclopaedia.
  33. Severin Carrell,"Caribbean Sea Turtles Close to Extinction"Arkivigite je 2015-09-25 per la retarkivoWayback Machine,The Independent, 28a de Novembro 2004.
  34. Historic Caribbean Sea Turtle Population falls 99%. Plunge has significant ecological consequences. Mongabay.com (1a de Aŭgusto, 2006).
  35. Conservation International Caribbean Islands, Threatened Species.
  36. "Birdlife International" – Red List Cuba.
  37. 37,037,1An Overview of Land Based Sources of Marine Pollution En Webarchive[4] 2006-12-07. Caribbean Environment Programme. URL laste alirita la 14a de Majo, 2006.
  38. LME 12: Caribbean Sea En webarchive[5] 2006-05-04. NOAA Fisheries Northeast Fisheries Science Center Narragansett Laboratory. URL laste alirita la 14a de Majo, 2006.
  39. Reefs at Risk in the Caribbean: Economic Valuation Methodology En Webarchive[6] 2012-02-27.World Resources Institute 2009.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la12-a de marto 2021 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloMar Caribehispane.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloCaribbean Seaangle.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kariba_Maro&oldid=9157952"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp