Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Karbona dioksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karbona dioksido

speco de kemiaĵo • trace gas
acida oksido • oxocarbon
Ĝeneralaĵoj
NomoKarbona dioksido
Kemia formulo

CO₂

CAS-numero-kodo

124-38-9

PubChem-kodo280
ChemSpider-kodo

274

SMILES
 
O=C=O
Karakterizaĵoj
Molmaso

44.009 g/mol

Fazo de materiogaso
Denseco

1.98 g/L

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj

Danĝerosimbolo nekonata


nekonata
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de laSistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ laordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr
Fazodiagramo de karbona dioksido (sub latriobla punkto ne estas likvafazo)

Karbona dioksido[1] (CO2) estas senkolora, senodoragaso, pli peza ol laaero. Likvigite, ĝi fortevaporiĝas kaj dumtempe detirasvarmon el la ĉirkaŭaĵo, tiel ke ekestas blanka "karbondioksida neĝo" (alia nomo: "seka glacio"). Tiu seka glacio vaporiĝas sen fandiĝo (sublimiĝas je−78,48°C kaj 760mmHg), tial ĝi estas bonega malvarmiga kaj konserviga materialo.

Ĝi solviĝas en akvo alkarbonata acido (H2CO3). Ĝi estas uzata por karbondioksidajtrinkaĵoj, al kiuj la karbonata acido donas piketan, acidetan guston.

Ĉar karbona dioksido estas pli peza oloksigeno, ĝi emas forpeli oksigenon el profundejoj kaj formi gasajn lagojn. Tial eblas sufokiĝi en tiaj lokoj, ekzempleputojsiloj. Vidu:mosto

La karbona dioksido estas ĉefa komponanto de laaero, kun ĉirkaŭ 0,038% laŭ volumeno. Ĝi estas grava ĉar ĝi estas uzata de la plantoj por lafotosintezo. Krome, ĝi estas baza aganto en laforceja efiko kaj pro tio oni klopodas ekde diversaj instancoj malpliigi ties eligadon al laatmosfero dum la lastaj jardekoj (fine de la20-a jarcento kaj komenco de la21-a jarcento).

Media problemo

[redakti |redakti fonton]

Ekde laindustria revolucio oni eligis al laatmosferon milionojn datunoj de karbona dioksido, sed ĉefe ĉirkaŭ la1840-aj jaroj pro la ĝeneralige kaj porindustria kaj portransporta uzado dekarbo, grandega produktanto de karbona dioksido, la elĵetado de CO2 draste pliiĝis. Post laDua Mondmilito okazis nova industria revolucio, kiu okazigis novan kreskon de tiuj eligoj. Ĝuste antaŭ tiuj ekkreskoj kaj pro specifaj okazaĵoj okazis etaj malkreskoj, kiel ekzemple dum laUnua kaj laDua Mondmilito, post laekonomia krizo de1929, post la dua petrolkrizo de1979 kaj post la krizo de la finontaSovetunio. Dum la lastaj jardekoj la kresko estis multe pli alta enAzio pro la tiutempa rapida industria kresko, sed ankoraŭ la eligo de CO2 okazas ĉefe en jam disvolvigitaj landoj kaj ĉefe enUsono.

Ĉefaj produktantoj (en 2004)

[redakti |redakti fonton]

Tio estas, krom Usono, Kanado kaj Japanio, ĉiuj estas landoj de Okcidenta Eŭropo. La kazo de Usono estas rimarkinda, se konsideri, ke tiu lando ne akceptas plenumi multajn internaciajn traktatojn, kiel tiu de laProtokolo de Kioto (1997)[2]. Nur en Usono funkcias pli ol 245 milionoj da veturiloj. Usono responsas pri 27 % de la eligo, dum la tutaEŭropo nur pri 24 %. Rusio pri 15 % kaj Orienta Azio (Ĉinio) pri 11 %. La tutaAfriko nur pri 2,5 % kajSudameriko pri 3 %. Mezaveraĝe la eligo de CO2 estas kaŭzita de la produktado deelektro (33 %),industrio (25 %),transporto (24 %), hejmo kaj hejtado (13 %) kaj refinejoj (5 %).

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Zdeněk Pluhař (2011). SISTEMA ĤEMIA NOMENKLATURO EN ESPERANTO, p. 25. Arkivita ella originalo je 2015-07-06. Alirita 2016-11-17 .
  2. El País, 5a de junio2008, Gustavo Hermoso, "Estanto, estinto kaj estonto pri la elĵetoj de CO2", bazita sur datenoj deThe Atlas of Climate Change, The Woods Hole Research Center kaj UNFCCC-CDIAC, 2006. (hispane)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Karbona_dioksido&oldid=9010854"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp