Karavanejo[1] (perse: كاروانسرا [elp.kārwānsarā];turke:kervansarai, angle:caravanserai) ankaŭ konata sub la nomokarvansara (etimologie de persa origino : 'kārvān' (karavano = 'grupo de vojaĝantoj' kaj 'sara' = murita konstruaĵo kun interna korto) estis vojflanka gastejo kie vojaĝantoj povis ripozi post la longa taga vojaĝo. Karavanejoj apogis la fluon de komerco, informoj, kaj homoj kutime vojaĝantaj grupe, enkaravanoj, tra la reto de komercvojoj kovranteAzion,Nordafrikon, kaj SudorientanEŭropon.
Tipa karavanejo estis konstruaĵo kun kvadrata aŭ rektangula murigita ekstero, kun ununura portalo sufiĉe kovrita por permesi grandajn aŭ peze-ŝarĝitajn bestojn kiel ekzemplekameloj. La korto preskaŭ estis ĉiam subĉiela, kaj la internaj muroj estis ekipitaj kun kelkaj budoj aŭ ĉambroj por gastigi komercistojn kaj iliajn servistojn, bestojn, kaj varon.
Karavanejoj disponigisakvon por homa kaj besta konsumo, lavado, kaj ritaj lavadoj. Foje ili eĉ havis kompleksajn banĉambrojn. Ili ankaŭ konservisfuraĝon por bestoj kaj havis butikojn por vojaĝantoj kie ili povis akiri novajn provizojn. Krome, povis ekzisti butikoj kie komercistoj povis vendi kelkajn varojn.