Karabeno estaspafilo simila alfusilo aŭmuskedo, sed malpli longa kaj malpli potenca.
La etimologio de la vorto karabeno estas neklara. Eble ĝi devenas de
la araba vorto "karab", pulvoarmilo;
la malnova franca vortoescarrbin, kiu signifas certan skarabon, sed ankaŭ entombigiston; de tiu vorto kredeble devenas la franca terminocarabin, kiu signifas anon de malpeza kavalerio, kaj kiu siavice eble transiris al la pafilo.
Karabeno Winchester, modelo 1873
Karabeno tradicie estas batalilo de lakavalerio, ĉar surdorse portata fusilo de normala longo estas ĝena dum rajdado. Multaj karabenoj vere estas mallongigitaj formoj de tradicia fusilo. Ĉar ili kutime uzas la samanmunicion kiel fusiloj, parto de la povo perdiĝas pro la malpli longa tubo. Sed ekzistas ankaŭ karabenoj speciale desegnitaj por alia municio, ekzemplepistola.
En la19-a jarcento ekestis karabenoj kun duon-aŭtomata ŝargado (ripetaj). Fama ekzemplo estas la karabenoj deWinchester.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.